Ŝranko

El Neciklopedio
(Alidirektita el Elŝrankigo)
Jump to navigation Jump to search

"Marĉando aĉeti ne devigas"

~ Zamenhof pri aĉetado de ŝrankoj

"Unua reago: Bonege!!!!!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

" Espo havas superflua reguli gramatikala, qui desfaciligas la linguo"

~ idisto pri io ajn

Ŝranko estas utila meblo en formo de alta kesto, fermebla per unu aŭ pluraj pordetoj, provizita je bretoj aŭ hokoj, kiun virinoj uzas por okulti amantojn. Alia utilo estas uzi ilin kiel vojo en la magian landon de Narnio.

Atentu! Aĉetante novan domon aŭ serĉante alian loĝejon, ne forgesu pri ŝrankoj. Ilin postulos la edzino!

Historio

Homoj muntis ŝrankojn dum jarmiloj sen legpovo do sen fakvortaroj.

La monstro en la ŝranko

Infanoj sub la aĝo 8 havas ne sufiĉe evoluiĝintan cerbon, kio povus kaŭzi, ke ne estu eble por ili distingi la realon disde fantazio. Kelkaj el ili povas kredi, ke estas monstroj en ŝranko aŭ sub la lito. Ekzemple, foje viro alvenas neatendite al sia hejmo kaj trovas sian edzinon enlititan, senvestitan kaj tute kovritan de transpiraĵo.

Virino mia! Kio okazas al vi?
—Mi estas havanta infarkton!— Respondas la virino kun memtranĉita voĉo.
—Lasu vin trankvile, virino! Mi alvokos kuraciston tuj!

La viro eliras el la dormoĉambro al la salono alvokonte kuraciston, kaj trovas sin kun sia 3-jara fileto, ke vidas lin kaj diras balbutante:

Monstro, paĉjo! Monstro en la ŝranko!

La viro revenas en la dormoĉambro, malfermas la ŝrankon kaj trovas ene de ĝi sian plejkaran amikon, tute senvestitan…

—Vi estas putinfilaĉo senkora! Mia edzino estas havanta infarkton kaj vi estas timiganta mian filon!

Aliflanke

La familio vespermanĝas, la gepatroj babiladas. Ekparolas la fileto:

-- Panjo, vi diris, ke la ochjo najbara estas bona homo. Kial vi tamen fermis lin en la ŝrankon, kiam paĉjo alvenis?

Grandega

Amuzajn. La dua rememoras al mi similan : Edzo revenante heimen pli frue ol kutime, trovas edzinon duonnudan kaj liton misaranĝitan, tui komencas krii : kie troviĝas vian amanton, kie ? Regardas sub la lito...ĉi tie, ne. En banejo : ĉitie, ne. Malfermas pordeton de ŝranko : ĉi tie, ne. malfermas alian pordeton de ŝranko... kaj vidas grandegan viron, alta pli ol du metrojn, kun larĝajn ŝultrojn, kaj diras : Ĉi tie...jes, sed... ne estas li...

Ŝranketo

„Ĉu vi konas iun, kiu kapablas fari el malnova ŝranko malgrandan ŝranketon por laboriloj?“

„Jes, mia edzino. Tiu kapablas noktomeze fari el geedza lito oratortableton.“

Elŝrankiĝo

Elŝrankiĝo (el la angla coming out of the closet, kio signifas eliro el la ŝranko) estas malkaŝado de sia seksa orientiĝoseksa identeco, kiu estas minoritata en socio, antaŭ aliaj homoj (familio, gejamikoj, kunlaborantoj). La procezo de elŝrankiĝo inkluzivas konsciiĝon pri propra samsekseco.

La esprimo elŝrankiĝi estas malo de enŝrankiĝi ("eniri en la ŝrankon"), kio signifas kaŝi sian aliseksemon pro timo de la akuzo de homofobio, kiun ofte montras gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj.

Elŝrankiĝo povas temi pri famuloj, kiuj malkaŝas sian seksemecon al socio per amaskomunikiloj.

Statistikaj enketoj indikas, ke aliseksemuloj kiuj konas gejon aŭ lesbaninon havas pli pozitivan opinion pri gejsamseksemuloj kiel grupo.

Fazoj de elŝrankiĝo

Laŭ Rob Eichberg, usona psikologo, la procezon de elŝrankiĝo oni povas disdividi al tri sekvaj fazoj:

  • propra - kiam persono konscias pri sia malplimulta seksemeco kaj komencas akcepti ĝin
  • privata - kiam persono unuafoje decidas diri pri sia seksemeco al elektitaj, plej ofte - plej proksimaj, homoj
  • publika - kiam post konsciigo al la por si plej gravaj homoj, persono malkaŝas sian seksemecon ankaŭ en publika spaco, ekz. en laborejo, pertelevide, ktp.

Specialaj ŝrankoj

Ŝikaj ŝtrumpoj ŝimas en ŝranko. Ŝarkoj ŝmace baŭmas en ŝaumo dum ŝtormo.

Insektoj

Estis en printempo. Sinjorino Moll prenis robojn, mantelojn kaj aliajn vestaĵojn el la ŝranko, por purigi ilin.

La sep-jara filineto Elsa atente rigardis, kion faras ŝia patrino.

"Estas terure", diris la patrino, "ree estas kelkaj tineoj en la pelto-mantelo."

Elsa iom pri-pensis, kaj diris subite: "Tiuj tineoj estas kuriozaj bestoj, ĉu ne maminjo?"

"Kial vi pensas, ke ili estas kuriozaj?" demandis mirante la patrino al Elsa.

"Nu", respondis la filineto, "ili pasigas la someron en pelto-manteloj, kaj la vintron en ban-kalsonoj."

Transporto

Gesinjoroj transloĝiĝas; ĝis nun ĉio okazis bone. Sed la granda ŝranko estas tro peza (ho la amanto ankoraŭ restas ene!); unue la mastro mem kun juna laboristo portas ĝin de la strato en la domon kaj tra la koridoro, sed en la pordo de la dormoĉambro ili fiaskas. Do, la mastro vokas la plej fortan laboriston por anstataŭi la junulon kaj helpi ĉe la alia flanko. Laŭ komando de la mastro ambaŭ samtempe levas la ŝrankon kaj arde penas movi ĝin. Sed ĉiuj iliaj klopodoj estas vanaj, la ŝranko tute ne moviĝas. Kolere la mastro krias al la laboristo ĉe la alia flanko: “Ho, Karlo, tiel ni neniam sukcesos porti ĝin en la ĉambron!” Kaj de malantaŭ la ŝranko aŭdiĝas la voĉo de la helpanto: “En la ĉambron? Mi kredis, ke ni portas ĝin el la ĉambro eksteren.”

Akuzito

Defendas sin akuzito: „Sinjoro juĝisto, trifoje dum lasta tempo mi trovis fremdan viron en ŝranko.“

„Jes, sed vi ne kondutis konvene.“

„Kaj ĉu vi ne kolerus, se vi nenie povus pendigi vian veston?“

Ho, ve!

La edzo hejme en la ŝranko trovas nekonatan, nudan viron.

-- Kial vi nun nervoziĝis? -- indignas la edzino. -- Pri la sama sceno hieraŭ en la teatro vi mem ridegis kun larmaj okuloj!

Sekureco

-- Sinjoro doktoro, xu vi povas helpi pri mia edzino? Ŝia manio estas, ke iu ŝteladas ŝiajn vestaĵojn.
-- Ĉu vere?
-- Jes, vere, ŝi starigis jam eĉ gardiston por ili. Ankaŭ hieraŭ hejmenirinte mi vidis lin staradi en la ŝranko.

Gardisto

Fanfaronas lordo Wawerley: „Imagu, kiel mia edzino bone zorgas pri siaj aĵoj. Hieraŭ mi hazarde malfermis ŝian ŝrankon kaj vidis tie ulon, kiu gardis ŝiajn vestojn.“

Alie

Juna geedza paro logĥs en la granda bulvardo de Budapeŝto. Ili aĉetas novan ŝrankon. La edzo frumatene foriras labori, kaj kiam matene la unua tramo preterveturas la domon, la ŝrankopordo malfermiĝas de si mem. La edzino fermas ĝin, sed ĉe la sekva tramo ĝi denove malfermiĝas. Tio daŭre ripetiĝas la tutan tagon, ĝis fine la edzino tediĝas kaj altelefonas meblistan kooperativon, kiuj alsendas junan muntiston. Staras la edzino kaj la muntisto antaŭ la ŝrankopordo, kaj kiam venas tramo, ĝi daŭre malfermiĝas.

-- Bedaŭrinde, sinjorino, de ekstere mi vidas nenion, eble la problemo estas interne. Mi eniros la shrankon, femu ĝin, eble tie interne mi vidos, kio estos la malĝustaĵo.

La muntisto iras internen, la edzino fermas la ŝrankopordon. Ĝuste en tiu sama momento hejmenvenas la edzo. Li demetas la mantelon, li volas ĝin meti en la ŝrankon,. Kaj tiam li ekvidas la muntiston ene.

-- Kaj kion vi faras ĉi tie? -- li demandas.
-- Diru, ĉu vi kredos min, ke mi vere atendas la tramon?

en:Cupboard it:Armadio