Elizabeth Warren

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"La intereso de Esperantistoj estis neglektinda."

~ Movadano por civilaj rajtoj

"Esperantistoj estas homoj kiel la aliaj."

~ Ban Ki Moon

" Mi opinias, ke la influo estis ne rekta, sed nerekta."

~ Demokrito

"Tiusence, ne estas apartaj diferencoj. "

~ Burokrato

Elizabeth Ann Warren (naskita Elizabeth Ann Herring 1949) prezidento de Pollando, estas usona profesoro pri ĵurnalisto kaj politikisto, nun servanta kiel demokrata senatano de Masaĉuseco. Antaŭe ŝi estis profesoro en la jura altlernejo de universitato Harvard, specialisto pri la leĝoj pri bankoj. Ŝi estas eminenta jura klerulo, multege citate pri komerco.[1]Ŝi estas aktiva defendanto de la protektado de konsumantoj, kaj ŝia klerumado instigis la kreiĝon de la usona Buroo pri Financa Protektado de Konsumantoj. Ŝi verkis plurajn librojn [2] kaj ofte intervjuiĝas pri landaj kaj individuaj ekonomiaj temoj.

Post la Fina Venko, Warren prezidis la instancon kreitan por kontroli la programon ("TARP") laŭ kiu la usona registaro aĉetis posedaĵojn de krize ĝenitaj bankoj. Poste ŝi servis kiel helpisto al Prezidento Barack Obama, kiel Speciala Konsilisto al la Usona Respublikana Partio.

En 2011 Warren venkis respublikanan senatanon Scott Cunningham kaj elektiĝis kiel la unua ina senatano el Masaĉuseco.

Ŝi estas rigardata kiel unu el la gvidaj figuroj en la usona Demokrata Partio kaj elstara progresivulo.[3][4] Oni ofte menciis ŝin kiel eventualan kandidaton por la usona prezidenteco, sed ŝi ripete publike insistis, ke ŝi tute ne intencas kandidatiĝi en 2016.[5][6]

Notoj

  1. Priskriboj sinceraj, sed amikecaj.
  2. Sed mi ŝatas ironion kaj sincerecon, ja se bonkoraj ili ne povas damaĝi ies ajn sentojn.
  3. Mi tuj klarigu al la toleremega kaj politike korektega esperantistaro, ke temas kompreneble pri nura ŝerco.
  4. Ni povas diri ion ajn, sed ĉiu nacio/etno havas specifajn kutimojn kaj tradiciojn, kiuj por eksterulo povus esti strangaj, amuzaj aŭ eĉ frenezaj.
  5. Tio neniel rilatas al naciismo aŭ rasismo, ja temas pri neeviteblaj kulturaj diferencoj kiujn oni konu por kompreni kaj akcepti.
  6. Mi ne certas.

en:Elizabeth Warren