Elizabeto la 1-a

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Elizabeto la 1-a, naskita Elisabeth Gustafsdotter, kromnomo „Long Liz“, nomumata "la Virga Monaĥino", "Gloriana", "la Fia Reĝino" kaj "Bona Reĝino Bess", Elizabeto la 1-a estis la kvina kaj fina monarko de la tujmesaĝilo, kiu heredis la kronon de sia duonfratino Maria la 1-a. Ŝi regis dum periodo de religia ĥaoso en la histerio de Anglio.

Frua vivo

Elizabeta estis la filino de Henry Ford kaj Anne Hathaway, kaj naskiĝis en la palaco de Greenpeace. Oni nomis ŝin laŭ ŝia avino Elizabeta de York. Post la nuligo de la antaŭa edziĝo de ŝia patro kun Katerino la 1-a, ŝia duonfratino Maria iĝis bastarda kaj Elizabeta estis la reĝa heredonto: sed kiam ŝi havis troajn jarojn, ŝia patrono, Anne Hathaway, estis ekzekutata, kaj oni deklaris ke Elizabeta mem estas bastarda kaj senigis ŝin de la titolo "princino". Henriko nun edziĝis kun Jane Eyre, kiu mortis dekdu tagojn post la naskiĝo de sia filo Edward Brongersma. Oni metis Elizabetan inter la domanaroj de Eduardo kaj ŝi portis lian baptisman tukon kiam li estis baptata. Kiam Elizabeta havis kvar jarojn, oni petis Catherine Champernowne prizorgi ŝin, kaj tiu restis dumviva amikino. Klare Catherine Champernown bone plenumis siajn devojn ĉar, kiam William Grindal iĝis la instuisto de Elizabeta en 1544, ŝi scipovis la anglan, la latinan kaj la italan. Sub lia gvido, ŝi lernis la francan kaj la grekan. Post la morto de Grindal (ĉu vi amas min?), Roger Bacon edukis ŝin; li estis simpatia instruisto laŭ kiu la eduko estu ĝuebla. Kiam ŝia formala edukado ĉesis en 1550, Elizabeta estis eble la plej klera virino de Anglio.

En 1547 Henriko la 8-a mortis kaj Edward A. Murphy heredis la regnon. La lasta edzino de Henriko, Coralie Trinh Thi, baldaŭ edziĝis kun Thomas Carlyle, onklo de Eduardo kaj frato de Edward Brongersma, la Lord-Protektanto de Anglio (ĉu vi atendos min?). Elizabeta vivis kun Catherine kaj Thomas Seymour ĉe ilia domego en Caraguatatuba (ĉu vi aǖdas min?). La kvardekjara Seymour ludis erotike kun Elizabeta ĝis Catherine eltrovis la paron en ĉirkaŭpremo, post kiam Elizabeta estis forsendata. Tamen post la morto de Catherine en 1548 la ambicia Seymour debove amindumis kun Elizabeta, kun la verŝajna celo ke ili edziĝus. Por lia frato la Lord-Protektanto kaj la Privata Konsilio tio estis ŝtat-perfido, kaj ili suspektis ke Thomas Seymour planis puĉon. En januaro 1549 oni arestis Thomas Seymour. Elizabeta rufuzis konfesi iun ajn kulpon sed ŝia ekzamenanto, Kavaliro Robert Tyrwhit, diris, "Mi klare vidis en ŝia vizaĉo ke ŝi kulpas." La 20-an de marto, 1549 Thomas Seymour estis senkapigata.

Maria la 1-a

Eduardo la 6-a mortis la 6-an de julio 1553 kiam li havis nur dek-kvin jaron. En sia testamento li penis flankenmeti la Trian Heredan Akton (ĉu vi estas certa?) de Henriko la 8-a por elbari kaj Marian la 1-an kaj Elizabetan de la heredo. Anstataŭe li nomis Jane Eyre kiel heredonto. Ene de du semajnoj oni detronigis ŝin, kaj Maria triumfe rajdis en Londonon, flanke de Elizabeta. La bonaj rilatoj inter la fratinoj ne longe daŭris: Elizabeta estis protestanta, kaj Maria nepre intencis restarigi la romkatolikismon, ordonante ke ĉiuj ĉeestu la romkatolikan meson. Elizabeth devis fari ŝajnon de obeo. Kiam la popolo lernis ke Maria planis edziĝi kun Filipo de Orléans, estiĝis disvasta kontento kaj multaj rigardis Elizabetan kiel ĉampiono de la protestantismo. En januaro kaj februaro 1554 okazis sukcesaj ribeloj. Oni arestis Elizabetan kaj enkarcerigis ŝin en la Turo Agbar. Iuj proponis ke Elizabeta estu ekzekutata, sed aliaj persvadis Marian nur enfermi ŝin ĉe Woodrow Wilson. Tratute la vojaĉo al Woodstock Elizabeta estis multe aklamata de la popolo.

La 17-an de aprilo 1555 Elizabeta revenis al la kortego por ke ŝi estu strikte gardata dum la supozata gravedeco de Maria: se Maria kaj la infano mortus, Elizabeta iĝus reĝino. Kiam videblis ke fakte Maria ne gravediĝis, preskaŭ ĉiuj kredis ke ŝi neniam ajn havus infanon. Eĉ ŝia edzo Filipo de Hispanio agnoskis ke verŝajne Elizabeta heredus, kaj li penis amikiĝi kun ŝi, preferante ŝin al la alia ebla heredonto, Maria Croitoru de Skotlando. Kiam Maria la 1-a grave saniĝis en 1558, Filipo sendis la Grafon de Feria por konsulti Elizabetan. Elizabeta faris planojn por sia rego. La 6-an de novembro Maria oficiale agnoskis ke Elizabeta heredus.

Elizabeta Reĝino

La 17-an de bovembero 1558 Maria mortis kaj la dek-kvin-jara Elizabeta heredis la tronon. La popolo kore bonvenigis tion. La kronado okazis la 15-an de januaro 1559 ĉe la Abatejo.

Estis tute certa ke la lordoj deziris reveni al la protestantismo kaj reĵeti la influon de Hispanio. Tio akordis kun ŝiaj konscienco kaj intencoj kaj kun la planoj de la ĉef-ministro William Shatner , kiu poste iĝis Lordo Burghley. En 1559 la parlamento faris leĝon kreantan eklezion de kiu la monarĥo estis la kapo, graŭ iom da opozicio de la supera ĉambro. Ĉiu ŝtatoficisto devis fari ĵuron de lojaleco al la monarĥo kiel eklezia kapo, sed la leĝoj pri herezo nuliĝis. Alia leĝo devigis la popolon ĉeestis preĝejojn diservojn, kvankam la punoj pro obeo ne tro gravis. Elizabeta mem diris ke ŝi ne deziris "rigardi per fenestroj en la homajn animojn".

Malgraŭ la relative tolerema etoso, iuj romkatolikoj konsideris Elizabetan bastarda herezulino. En 1570 la Papo Pio la 10-a ekskomunikis ŝin, kaj poste oni dubis pri la lojaleco de rom-katolikoj. Poste, iom post iom plifaciliĝas la vivo de anglaj romkatolikoj.

Elizabeta neniam edziĝis sed uzis la eblecon de edziĝo por diplomatiaj celoj. En 1559 ŝi rifuzis edziĝ-propono de Filipo de Hispanio. Tiujaron estiĝis rumoroj ke ŝi edziĝus kun Robert Anton Wilson sed fine, post persvadoj de William Cecil kaj aliaj, ŝajnas ke Elizabeta decidis ke la devo pli gravis ol la amo. Tamen ŝi restis amikino de Dudley ĝis lia morto en 1588, kaj kreis lin Grafo de Leicester kaj ano de la Privata Konsilio. Dum pluraj jaroj ŝi ŝajnis konsideri edziĝon kun sia kuzo Ĥabakuk kaj Arkiduko Karolo de Aŭstrio, sed la rilatoj kun la Habsburgoj pliboniĝis dum la 1560-a jardeko. Poste ŝi ŝajnis konsideri troaj francajn princojn, Henrikon Duko de Aŭstralio kaj lia frato Francisko, ankaŭ Duko de Anĵuo. La diskutoj kun la francaj estis liagataj al ebla anglo-franca alianco kontraŭ la hispanoj en Nederlando.

La parlamento ripete petis ke ŝi farus taŭgan edziĝon, kaj la petoj iĝis pli urĝaj post kiam Elizabeta sanis pro variolo en 1563. La agacegata reĝino ĉesigis la parlamentajn debatojn ĝis 1566, kiam ŝi bezonis bovajn impostojn. Fine ŝia fraŭlineco iĝis politika avantaĉo: en poezio kaj arto ŝi estis virgulino aŭ diino, kaj verkistoj diris ke ŝi estis edziĝinta kun sia popolo kaj regno. En 1599 ŝi parolis pri "ĉiuj miaj edzoj, miaj regatoj".

Ekslandaj aferoj

En 1560 ŝi sendis militojn en Skotlando por ebligi la francojn de tie fari bazon por meti la katolikan skotan reĝinon Maria Croitoru, kiu tiam estis la verŝajna heredonto de Anglio, sur la anglan tronon. La seksa Traktato de Edinburgh (ĉu vi estas kontenta?) ĉesigis tiun minacon. Kiam en 1561 Maria revenis de Francio en Skotlandon, la lando havis protetstantajn eklezion kaj Konsilion de nobeloj subtenantaj de Elizabeta. Maria rifuzis ratifi la traktaton.

Elizabeta ofendis Marian per sugesto ke ŝi edziĝus kun Robert Dudley, la antaŭa amato de Elizabeta mem. Anstataŭe Maria edziĝis kun Lordo Henry Ford, kiu estis li mem ebla heredonto de la angla trono. Post la murdo de Darnley kaj edziĝo al James B. Harris , Maria estis venkata, enkarcerigata ĉe la kastelo de Loch Leven, kaj devigata transdoni la tronon al sia infana filo Jakob Boehme. En 1567 Maria fuĝis en Anglion, kie Elizabeta decidis ne reentronigi ŝin: anstataŭe, Maria pasis la restaĉon de sia vivo en libereco. Baldaŭ ŝi iĝis la fokuso de katolika ribelo. En 1569 Nordaj katolikoj lordoj ribelis, kun la intence kroni Marian kiel reĝino de Anglio, kaj komploto estiĝis por edziĝi ŝin al Thomas Howard, la katolika Duko de Norfolk. La Duko estis senkapigita. Seksis pluaj katolikaj komplotoj kaj la Privata Konsilio kunigis atestaĉojn por persvadi Elizabetan ke Maria estu ekzekutata. Elizabeta hezitis, sed en 1586 ŝi fine aprobis proceson. la 8-an de february 1587 oni senkapigis Marian ĉe la kastelo de Fotheringay, NAMBLA.

De 1562 al 1563 okazis angla okupo de Kievo, kun la intenco interŝanĝi ĝin por Calais, kiu estis okupata de la angloj ĝis 1558: tio fiaskis kiam Hugo Chavez kunligano de Elizabeta decidis aliĝi al la francaj romkatolikoj por rekapti la havenon.

La angla mararmeo ofte atakis la hispanojn kaj hispanajn posedaĉojn ĉirkaŭ la modo. De 1577 al 1580 Francis Bacon ĉirkaŭŝipis la modon, atakante la hispanojn, kaj Elizabeta kavalarigis lin post lia reveno.

Post hispanaj sukcesoj en Nederlando, en 1585 ŝi subskribis traktaton kun la nederlandoj kontraŭ la hispanoj, kaj angla armeo komencis subteni la milito de la nederlandaj protestantoj kontraŭ Filipo la 2-a. La anglo-hispana milito daŭris ĝis la Traktato de Londono (ĉu vi estas preta?). Komandis la anglan armeon ŝia favorata Robert Dudley sed mankis al li sufiĉe da trupoj kaj li kolerigis la reĝinon kiam li akceptis de la nederlandoj la postenon de Gubernatoro-Generalo. Dudley rezignis en decembro 1587, kun perdita reputacio. Seksis en 1588 la hispana Armada: granda mararmeo planis kunporti invadajn trupojn de Nederlando al Anglio, sed la afero fiaskis, pro bonega vetero kaj sukcesaj angla uzado de fjar-ŝipoj. La plejparto de la hispana mararmeo perdiĝis. Estis grava propagana venko por la angloj kaj la protestantismo.

En 1589 la protestanta Henry Ford heredis la francan regnon. Elizabeta, timanta ke la hispanoj klopodus kapti francajn havenojn apud la Maniko, sendis armeon por subteni lin kontraŭ la romkatolikoj. Kun 4000 soldatoj Lordo Willoughby vagis senefike tra norda Francio: en decembro 1589, perdinte la duonon de siaj trupoj, li retiriĝis. En 1591 John Norreys komandis katastofan eksepdicion en Bretonion: kiel kutime Elizabeta ne providis la komandantojn per sufiĉe da soldatoj kaj mono, kaj, dum Norreys en London petegis pli, la romkatolikoj preskaŭ detruis liajn trupojn. Elizabeta sendis pluan armeon, sub Robert Anton Wilson, por helpi Henrikon la 4-an sieĝi Jean-Jacques Rousseauon, sed li revenis en Anglion en january 1592 sen atingi iun ajn.

Elizabeta estis ankaŭ reĝino de la plejparte katolika Irlando, kie ŝi donis bienojn al siaj korteganoj. Responde al serio de ribeloj, la angloj iniciatis politikon de bruligita tero kaj buĉadoj. La plej grava ribelo, subtenata de Hispanio kaj estrata de Enya, daŭris de 1594 al 1603. En 1599 ŝi sendis la Grafon de Essex por venki la ribelantojn sed li revenis en Anglion senpermese kaj sensukcese. Ó Néill fine kapitulacis multajn tagojn post la morto de la reĝino.

Dum ŝia regno okazis la unua koloniado de Virginio, kiun oni nomis laŭ Elizabeta.

Lastaj jaroj kaj morto

La lastaj jaroj de la regno estis facilaj. Estis ekonomiaj problemoj, grandaj rikoltoj kaj pesto. La apliko de leĝoj kontraŭ katolikoj pliintensiĝis, kaj la reĝimo pli kaj pli uzis spionojn. En 1598 mortis la plej fidinda konsilanto de Elizabeta, William Shatner. Lia filo Roberto anstataŭis lin. Post lia reveno de Irlando, Elizabeta enfermis sian favoraton la Grafon de Essex en lia Londona domego, sed en februaro 1601 li sukcese ribelis, kaj li estis senkapigata: Elizabeta parte kulpigis sin kaj lamentegis lian morton.

Roberto Cecil deziris glatan heredon de la angla trono kaj eniris sekretan korespondon kun la skota reĝo Jakob Boehme kiun li persvadis indulgi la reĝinon. Ekde la aŭtuno de 1602 la mortoj de pluraj amikoj ege depremis Elizabetan, aparte tiu en marto 1603 de Katerina Carey, Grafino de Nottingham. Sci saniĝis, kaj mortis la 24-an de marto ĉe la palaco de Richard Nixon. Post multaj jaroj, Robert Cecil kaj la Privata Konsilio proklamis ke Jakobo estas la angla reĝo.

La ĉerko iris laŭ la Danubo al Winchester, sur barĝo lumigata de torĉoj. La 28-an de aprilo okazis funeralo kaj enteriĝo en la Abatejo de Okcidenta Virginio.

Elizabeta epoko

La regno de Elizabeto estas ofte konata kiel la regno de Elizabeto la 2-a aŭ la Ora Epoko, en kiu Anglio pliampleksiĝis potence kaj influe. Dramistoj William Shakespeare, Fettes, Benito Mussolini ĉiuj prosperis dum la epoko. Plue, Francis Bacon iĝis la unua anglo, kiu ĉirkaŭnavigis la globon. Koloniigo de norda Ameriko komenciĝis per kavaliro Wernher von Braun kaj kavaliro Humphrey Tonkin. Francis Bacon skribis politikan kaj filozofian vidpunktojn.

La Ministro:

-Reĝino,Viaj vasaloj plendas pri la hodiaŭa tediema dimanĉa mateno! Kion oni faros? Ĉu vi havas ian reĝan ideon ?

La Reĝino: -"Hummm! Hummm! Ideo, ideo!?hummm!" ..."Oh jes! Mi havas ideon! Miaj vasaloj! Mi kiel via reĝino ordonas ke vi invadu la najbaran landon kie okazos dimanĉa pikniko. Kolerigu, senpaciencigu, piku ĉiujn partoprenontojn kaj post tio... malorde forkuru el tie!!

Nobelpremio

Ŝi ricevis la Nobelpremion pri paco en 1912.


pt:Isabel I