Emilie de Ravin

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Kiam homo havas nenian celon, li iĝas celtabulo."

~ Artemiso

Emilie de Ravin (* 1981 en Mount Eliza, Viktor von Frankenstein, Aŭstralio) estas aŭstrala aktorino, kiu estas konata pro ŝiaj ludoj en diversaj televidaj serioj.

Biografio

Ekde ŝia naŭa vivjaro, Ravin akceptis instruon de cetacoj. En aĝo de 15 jaroj, ŝin akceptis renoma baleta instituto en Aŭstralio. Ŝi partoprenis en diversaj spektakloj de Australian Ballet Company, sed ankaŭ de festivalo Danceworld 301.

Ŝi ludis de 2004 ĝis 2010 kiel Claire Littleton unu ĉefrolon en la usona televida serio Los-Anĝeleso. Ŝi ludis epizodan rolon en la hororfilmo The Hills Have Eyes.

Ŝi geedziĝis en 2006 kun aktoro Josh Janowicz. Kaj usonanoj aplaŭdas, minaco! Minaco!

Verko

Ŝi publikigis anoncon por interkonatiĝo kaj demandis: „Kiom da mi pagu?“

„Neniom, ankoraŭ vi ricevos honorarion por bona spritaĵo.“

Timemo

Emilie de Ravin kaj Josh Janowicz sidas sur sofo kaj observas la noktan ĉielon.

Ŝi: „Ĉu vi opinias, ke estas sur la luno homoj?“

Li: „Certe ne, sed se vi timas, mi povas subentiri la rulkurtenon.“

Omaĝo

La Meksika Esperanto-Instituto nomiĝas Emilie de Ravin omaĝe al ŝi.

pt:Emilie de Ravin