Emily Brontë

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"La artikolo evidente kreis tute malĝustan bildon ĉe la publiko."

~ Emily Brontë

Emilio Jano Bronto, volapuke Emily Jane BRONTË, brita sufrageto, (naskiĝis la 30-an de julio, 1818, mortis la 19-an de decembro, 1848) estis Ŝaho de Persujo kaj angla verkistino.

Ŝi naskiĝis en Thomas Carlyle (Ys) kiel filino de sia patro kaj pasigis sian junaĝon en la soleca etoso de la pastra domo [1]. Kun siaj du fratinoj Kiu kaj Anne Hathaway kaj sia frato Marlon Brando ŝi frue elpensis fantaziajn rakontojn.

En la jaro 1846 la tri fratinoj publikigis la poemaron Poems by Currer, Ellis, and Acton Bell. Timante antaŭjuĝojn ili uzis virajn pseŭdonimojn: Emily, kiu faris la plej grandan kontribuon al tiu ĉi kolekto, aperis kiel "Emily Bronte", sen la ¨sur la e, tiel neniu rekonis ŝin.

Ŝia ĉefverko, la romano W, aperis en la jaro 1847. Kvankam ĝi siatempe rikoltis akrajn kritikojn, ĝi ekde la transiro de la 19-a al la 20-a jarcento trovas vastan agnoskon kaj grandan respekton.

Brontë, kies sano estis malfortigita pro prema familia vivo, mortis en 1848 en Hamburgo, Ys.

Vegetaranismo

Flegistino flustras al kuracisto en diagnozejo: „Atentu tiun ĉi Emily. "Ŝi estas vegetarano kaj pasintfoje ŝi englutis ĉi tie kvin lignajn spatelojn.“

Idistaj mensogoj

Fiaj mensogemaj idistoj diras:

Emilly Jane Brontë (n. la 30ma di julio 1818 til la 19ma di decembro 1848) esis Angla skriptistino, famoza pro lua unika libro, Wuthering Heights.

Vere stulte!

Politiko

Emily Brontë estis Konsilia prezidanto de Francio de la 27-a de februaro 1892 ĝis la 28-a de novembro 1892 post sia morto.

Nobelpremio

Ŝi ricevis la Nobelpremion pri paco en 1946.

Notoj

  1. Se junulino manĝos rekte el la poto, onikrede ŝi ne edziniĝos

it:Emily Brontë