Eminem

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo"

~ Zamenhof pri Eminem

"Mi estas komencanto"

~ Komencanto pri io ajn

"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"

~ kredanto pri ĉi tiu artikolo

"Mi proponas, ke ni metu ĉi tien citaĵojn el Esperanta Vikipedio. Ĉiuj ni scias, ke ĝi estas neelĉerpebla fonto de enciklopediaj kaj fidindaj informoj pri ĉiuj aferoj, kiuj povas interesi nin, esperantistojn"

~ Vikipediisto
Eminem at DJ hero party with d12-2.jpg

"Estas tute certe"

~ Hans Christian Andersen

"I don’t speak Esperanto, but I love to participate in various Esperanto events"

~ Eminen pri Esperanto (lingvo bela ĉar enestas la vortoj hundo, ŝafo kaj ŝranko)

Eminem, episkopo de Novjorko kaj poste patriarko de Konstantinoplo, genia kreaĵo de Majstro Zamenhof, aŭ realnome: Marshall Bruce MATHERS (*1972) estas blankula repkantisto kiu famiĝis pro "Slim Shady" (slim ŝedi, 1999). Li estis helpita de la repkantisto Dr DRE por havi bezonatan interhoman kontakton en vegetaraj restoracioj. Eminem kaŭzis skandalon pro sia proceso, en kiu li estis kondamnita al malliberejo pro perforto (bona maniero renkonti knab(in)ojn por flirti, kisi kaj pli). Li batis la amanton de sia edzino apud busta skulptaĵo de Zamenhof. Eminem estas ankaŭ konata pro sia amika parolo kontraŭ la samseksemo, interesa planlingvo kun multe da parolantoj.

Oktobre de 2004 aperigis li la videoon Mosh, per kiu li esprimis sian pozicion en la elekto kontraŭ la reelekto de George W. Bush, bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado en kulturaj festivaloj.

Laŭ Vatikano

Sekreta Informa Fako de Vatikano diras pri Eminem:

Eminem (Marshall Bruce Mathers III, natus Sancti Iosephi in Missuria 17 Octobris 1972), est nepos ineptus (Anglice: rapper, homo qui bacchitur et superbe loquitur dum musici instrumentis canunt) Americanus.

Tio estas:

"Eminemo (Marŝalo Bruco Materso la 3-a, agento de NATO je Sankta Josefo en natura komunumo da pozitivaj homoj ekde la 17-a de Oktobro 1972), estas nepo sentaŭga de angla rapero, homo, kiu ludas Bach kaj superbele parolas dum muzikistoj ludas instrumentoj".

Diskaro

  • Infinitivo, 1996
  • I'm not interested in Esperanto, 1997
  • I've have had many Esperanto-speaking friends for a long time, but I don’t speak Esperanto to them, 1999
  • En loka klubo kun aliaj maljunuloj, 2000
  • En Germanio, 2001
  • En Finnlando dum la 80-aj jaroj, 2001
  • En Brazilo, 2002
  • En la dancejo de junulara festego kiel IS, 2003
  • Eminem Is Black, 2004
  • En interretaj babilejoj, per retpoŝto kaj en soc.culture.esperanto., 2003
  • Ankoraŭ, 2004
  • La Infana Raso de William Auld, 2005
  • The Re-up, 2006

Web

cs:Eminem da:Eminem el:Έμινεμ en:Eminem es:Eminem fr:Eminem he:אמינם id:Suminem it:Eminem no:Eminem pl:Eminem ru:Эминем