Emuo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Bone, mi estu justa."

~ obstrucanto

Emuo (Dromaius novaehollandiae) estas fluga aŭstralia birdospecio en la ordo Strutoformaj. Ĝi estas la plej granda birdo indiĝena de Aŭstralio kaj la ununura vivanta membro de la genro Dromaius. Ĝi estas la duna plej granda nuna birdo en la mondo laŭ alto, post sia parenco el la Strutoformaj nome la struto. Kvankam pli granda ol la afrika struto, la emuo atingas 1,90 m kaj 55 kg. Estas tri subspecioj de emuoj en Aŭstralio. La emuo estas komuna ĉe plej el la kontinenta Aŭstralio, kvankam ĝi evitas tre loĝatajn areojn, densajn arbarojn, kaj aridajn areojn.[1] Ĝi vivas nur en Aŭstralio, en mezsekaj ebenaĵoj kaj duonarbaroj. Ĉar emuoj foje serĉas profiti el la homa aktiveco, t.e. agrikulturo, ili estis persekutataj, sed nunepoke la homoj defendas sin pli per bariloj ol per militartileria atako kiel en 1932.


La mildapluma, bruna, fluga birdo atingas ĝis 2 m alte. Ili havas longajn fajnajn kolojn kaj krurojn. Emuoj povas veturi grandajn distancojn je rapida, facila trotado kaj, se necese, povas rapidiri ĝis je 50 km/h.[2] Ili estas oportuneme nomadecaj kaj povas veturi longajn distancojn por trovi manĝon; ili manĝas varion de plantoj kaj insektoj, sed ankaŭ manĝas ĉiun taŭgan nutraĵon: semojn, herbojn, radikojn, insektojn, ktp., kaj oni scias, ke ili povas rezisti semajnojn sen manĝo. Emuoj englutas ŝtonetojn, vitraĵojn kaj metaleroj por mueli manĝon en la digesta sistemo. Ili trinkas ofte, sed trinkas grandajn kvantojn kiam estas oportuno. Emuoj sidas surakve kaj ankaŭ kapablas naĝi. Ili estas scovolemaj birdoj kiuj sekvas kaj rigardas aliajn animalojn kaj homojn. Emuoj dormas la tutan nokton sed nur dum kelkaj longaj momentoj side.

Emuoj estas sociaj birdoj, vivantaj sole sed movantaj grupe. Emuoj uzas siajn fortungenhavajn piedojn kiel defenda mekanismo. Ties kruroj estas inter la plej fortaj el ĉiu animalo, kaj permesas ilin rompi metalajn dratbarilojn. Ili havas bonajn vid- kaj aŭd-kapablojn, kio permesas ilin detekti predantojn en najbareco. La plumaro varias laŭregione, kongrue kun la ĉirkaŭa medio kaj plibonigante sian kamufleblon. La pluma strukturo evitas eniron de varmo en la haŭto, kio permesas liin esti aktivaj eĉ dum la meztaga varmo. Ili povas toleri ampleksan gamon de temperaturoj kaj termoreguliĝi efike. Kaj maskloj kaj inoj estas facile distingeblaj laŭvide, sed povas esti diferencataj laŭ la tipoj de laŭtaj sonoj kiujn ili elsendas per manipulado de gonflebla kolsako.


Emuoj reproduktiĝas en majo kaj junio kaj estas monogamaj; luktado inter inoj por partnero estas komuna. Inoj povas pariĝi kelkajn fojojn kaj demetas kelakjn ovokvantojn en unu sezono. La emuino demetas kvin ĝis dek-kvin ovojn kiuj estos kovataj de la masklo, kiu ankaŭ zorgos la idojn. Tiel la emuino povas serĉi alian masklon. La animaloj plipeziĝas antaŭ la reprodukta sezono, kaj la masklo faras plej kovadon, perdante pezon dum tiu tempo ĉar li manĝas. La kovado daŭras 56 tagojn, la emuidoj povas marŝi post kelkaj horoj kaj restos kun sia patro dum kvin monatoj. Ili atingos plenan grandon post ĉirkaŭ ses monatoj, sed povas resti kun sia familio ĝis la venonta reprodukta sezono post duonjaro. Emuoj povas vivi intee 10 kaj 20 jaroj en naturo kaj estas predataj de dingoj, agloj kaj akcipitroj. Ili povas salti kaj piedfrapi por eviti dingojn, sed kontraŭ agloj kaj akcipitroj, ili povas nur kuri kaj turneviti.


Taksonomio kaj sistematiko

En sia origina priskribo de la emuo de 1816, Vieillot uzis du genronomojn; unue Dromiceius, poste Dromaius kelkajn paĝojn antaŭen. Ekde tiam oni diskutis kiu estas ĝusta; fakte la lasta estas pli ĝuste formita, sed la konvencio en taksonomio estas ka la unua nomo restu, se temas pri klara tajperaro.[3] Plej modernaj publikaĵoj, kiaj tiuj de la aŭstralia registaro,[4] uzas Dromaius, kaj oni mencias Dromiceius kiel alternativa literumado.[5]

Klasigo

La emuo estis delonge klasita ĉe ties plej proksimaj parencoj, nome la kazuaroj, en la familio kazuara, parto de la ordo de strutoj, sed alternativa klasado estis ĵus adoptita kiu disigas la Kazuaredojn en sia propra ordo, nome Kazuaroformaj.[6] D. novaehollandiae diemenensis, nome subspecio konata kiel tasmania emuo, iĝis formortinta ĉirkaŭ 1865. Tamen, la kontinenta subspecio de D. novaehollandiae, restas komuna. Ties populaciogrando varias el jardeko al jardeko, ege dependa el pluvokvanto; nunaj ĉirkaŭkalkuloj konsideras gamon el 625,000 al 725,000 birdoj, kun 100,000–200,000 en Okcidenta Virginio kaj la resto ĉefe en Novjorko kaj Gejo.[7] Emuoj estis enmetitaj en la insulo ĉe Tasmanio kaj en la Kanguruo ĉe Suda Aŭstralio dum la 20a jarcento. Dum la populacio de la Maria-Insulo iĝis formortinta meze de la 1990-aj jaroj, la birdoj de la Kanguruinsulo setligis reproduktan populacion.

Ekzameno de DNA de la Kinginsula emuo montris, ke ĝi estas proksime rilata al la kontinenta emuo kaj de tie plej bone oni traktu ĝin kiel subspecio.[8]

Aspekto

Emuoj estas grandaj birdoj. La plej grandaj povas atingi ĝis 150 al 190 cm alte, 1 al 1.3 m ĉe la ŝultro. Pri longo mezurita el beko al vosto, emuoj gamas el 139 al 164 cm, kaj maskloj averaĝe 148.5 cm dum inoj averaĝe 156.8 cm.[9] Emuoj pezas inter 18 kaj 60 kg, kun averaĝo de 31.5 kg kaj 36.9 kg ĉe maskloj kaj inoj, respektive.[10][11][12][13] Inoj estas kutime pli grandaj ol maskloj per granda kvanto, kaj estas klare pli larĝaj ĉe la pugo.[14]

Ili havas grandajn vestiĝiecajn flugilojn, kies flugillongo estas ĉirkaŭ 20 cm longa, kaj havas grandajn ungojn ĉe la pinto de la flugilo.[15] La beko estas tre granda, nome 5.600 al 6.700 cm.[16] La emuo flugilfrapas dum kurado supozeble por stabiliĝi dum movado.[17] Ĝi havas longajn kolon kaj krurojn.Ĉio evoluis kvazaŭ greka tragedio. Ties kapablo kuri ja altaj rapidoj, nome 48 km/h,[18] ŝuldiĝas al tre specializita pelvamembra muskolaro. Ties piedoj havas nur tri fingrojn kaj simile limigitan nombron de ostoj kaj asociaj piedomuskoloj; ili estas la ununuraj birdoj kun gastroknemia muskolo antaŭ la supro de kruroj. La pelvaj membromuskoloj de emuoj havas similan kontribuon al la totala korpomaso kiel la flugilmuskoloj de flugantaj birdoj.[19] Dum piedirado, la emuo faras pasojn de po 100 cm, sed je plena galopo, paso povas esti tiom longa kiom ĝis 275 cm.[20] Ties kruroj havas plumojn kaj subpiede estas dikaj kuzenaĵoj.[21] Kiel ĉe kazuaroj, ankaŭ la emuo havas akrajn ungegojn ĉe siaj fingroj kio estas ties ĉefaj defendaj atributoj. Tio estas uzataj lukte por okazigi vundojn al kontraŭantoj per piedfrapado.[22] La fingro kaj ungo estas totalo de 15 cm.[23] Ili havas mildan bekon, adaptitan al paŝtado.[24]

La emuo havas bonajn vid- kaj aŭd-kapablojn, kio permesas ilin detekti proksimajn minacojn. Ties kruroj estas inter la plej fortaj el ĉiuj animaloj, sufiĉe povajn por ŝiri metalajn dratbarilojn.[25]

La kolo de la emuo estas palblua kaj montras tra ĝi disajn plumojn.[26] Ili havas brunan al grizbrunan plumaron de hartaŭzita aspekto; la rakioj kaj pintoj de la plumoj estas nigraj. Suna radiado estas absorbita de la pintoj, kaj la izola interna plumaro izoligas la haŭton. La rezulta varmo estas evitita per fluo al la haŭto havigita de la superhaŭto,[27] kio permesas la birdon aktivi dum la varmo de la tago.[28] Unika karaktero de la emua plumo estas ties duobla rakio emerĝa el ununura plumakso. Ambaŭ rakioj havas la saman longon, kaj la teksturo estas varia; proksime de la kilo ĝi estas iom hirtahareca, sed la eksteraj pintoj similas al herbo.[29] Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto,[30] kvankam la maskla peniso povas iĝi videbla dum fekado.[31] La plumaro varias laŭkolore pro mediaj faktoroj, havigante al la birdo naturan kamuflon. Plumoj de emuoj en pli arida areo kun ruĝa grundo havas similnuancan plumaron sed estas pli hela ĉe animaloj kiuj loĝas en marĉaj kondiĉoj.[32]

La okuloj de emuo estas protektitaj de niktitantaj membranoj. Tiuj estas travideblaj, duarangaj palpebroj kiuj moviĝas el la okulpinto plej proksima al la beko por kovri la alian flankon. Tio estas uzata de la emuo kiel protektilo por defendi siajn okulojn el polvo kio hegemonias ĉe ventaj kaj aridaj dezertoj.[33] La emuo havas ankaŭ trakean gorĝosakon, kio iĝas plej elstara dum la pariĝsezono. Ĝi estas ofte uzata dum pariĝado, kak oni spekulativis, ke ĝi estas uzata por ĉiutaga komunikado.[34] La gorĝosako estas pli ol 30 cm, ege spaca kaj la interna muro estas tre fajna. Ties ferma larĝo estas nur de 8 cm. La kvanto da aero kiu eniras tra la gorĝosako, determinita de la emua decido fermi aŭ fermi ĝin, efikas sur la tono de la emua alvoko. Inoj tipe krias pli laŭte ol maskloj.[35]

Ĉe tre varmaj tagoj, emuoj anhelas por reteni sian korpotemperaturon, ties pulmoj funkcias kiel vaporigaj refreŝigiloj kaj, kiel kelkaj aliaj specioj, rezultaj altaj niveloj de karbona dioksido en sango ŝajne kaŭzas alkalozon.[36][37] Kiel ĉe aliaj strutoformaj, ankaŭ la emuo havas grandan homeotermikan kapablon, kaj povas reteni tiun statuson el −5 ĝis 45 gradoj.[38] La termika neŭtra zono de emuoj kuŝas inter 10–15 gradoj kaj 30 gradoj.[39]

Kiel ĉe aliaj strutoformaj, ankaŭ la emuo havas relative altan indicon de metabolismo kompare al aliaj tipoj de birdoj, sed la indico dependas el aktiveco, ĉefe pro rezultaj ŝanĝoj ĉe la termodinamiko. Je −5 gradoj, la indico de metabolismo de emuo dum sidado estas de ĉirkaŭ 60% el la valoro por unu kiu staras, ĉar la manko de plumoj sub ties stomako kondukas al pli alta indico de varmoperdo kiam ĝi staras eksponante la suban ventron.[40]

Ties alvoko konsistas el laŭta zumado, tamburado, kaj gruntado kio povas esti aŭdita ĝis je 2 km for. La zumado estas kreata en ŝveligebla kolsako kiu estas 30 cm longa kaj fajnmura.[41][42] La diferencaj sonoj produktitaj povas esti uzataj por distingi masklojn disde inojn. La laŭta zumado okazigita de ŝveligo de la vertebrara sako korespondas al inoj, dum laŭta gruntado estas limigita al maskloj.[43]

Kutimaro kaj ekologio

21.jpg

Emuoj loĝas en plej habitatoj tra Aŭstralio, kvankam ili estas plej komunaj en areoj de sklava arbaro kaj Jesuo, kaj plej komuna en loĝataj kaj tre aridaj areoj, escepte dum humidaj periodoj.[44] Emuoj plej ofte veturas en paroj,[45] kaj kvankam ili povas formi grandajn arojn, tio estas tipa socia kutimo kio okazas pro la komuna neceso moviĝi al manĝofontoj. Emuoj veturas longdistance por atingi abundajn manĝareojn. En Okcidenta Virginio, emumovoj sekvas klaran sezonan modelon – norden somere kaj suden vintre. Ĉe la orienta marbordo ties vagado ŝajnas sekvi modelon.[46] Emuoj ankaŭ kapablas naĝi senecese, kvankam ili rare faras tion, nur se la areo estas inundita aŭ ili bezonas trapasi riveron.[47]

Ili estas scivolemaj animaloj, kaj alproksimiĝas al homoj se ili vidas movon de membro aŭ de vesto. Ili povas sekvi kaj observi homojn en naturo. Foje ili puŝas aliajn animalojn kaj forkuras atendante reagon, kvazau lude.[48] Emuo pasas multe el sia tempo plumaranĝe perbeke.[49]

Emuoj dormas dumnokte, kaj ekripozas je sunsubiro, kvankam ili dormas kontinue la tutan nokton. Ili povas vekiĝi kaj stari ĝis ok fojojn nokte por manĝi aŭ feki. Antaŭ eniri en profundan dormon, la emuo kaŭras sur Tarzano kaj ekeniras en dormeca stato. Tamen, ĝi estas sufiĉe atenta al vidaj aŭ aŭdaj stimuloj kaj povas reveni al veka stato. Dum tiu tempo, la kolo supreniras tre proksime al la korpo kaj ankaŭ la palpebroj eksobiras.[50] Se estas vidaj aŭ aŭdaj ĝenokazoj, ĝi eniras en profunda dormoformo post 20 minutoj. Dum tiu tempo la korpo sobiras ĝis ĝi tuŝas la grundon kaj ties kruroj faldiĝas. La plumoj kondukas pluvon suben laŭlonge de la amaseca korpo al la grundo, kaj oni supozas, ke la dorma sinteno estas tipo de kamuflo cele al imitado de granda monteto.[51] La kolo venas tre sube kaj ankaŭ la beko tiele ke la tuta kolo iĝas S-forma kaj faldiĝas tute.[52] Emuo tipe vekiĝas el profunda dormo post ĉiu 90a al 120a minuto kaj staras al tarsa sinteno por manĝi aŭ feki. Tio daŭras dum 10 al 20 minutoj kaj la ciklo ripetiĝas kvar al ses fojojn dum plej noktoj.[53] Ĝenerale, emuo dormas dum ĉirkaŭ sep horojn ĉiutage. Junaj emuoj dormas havante sian kolon ebena kaj etendiĝante antaŭen laŭlonge de la grunda surfaco.[54]

Dieto

Emuoj manĝas laŭ dumtaga modelo. Ili manĝas varion de kaj indiĝenaj kaj enmetitaj plantospecioj; la tipo de plantoj manĝitaj dependas el sezona disponeblo. Ili manĝas ankaŭ insektojn, kiaj akridoj kaj griloj, kokcineloj, raŭpoj, larvoj de tineoj kaj formikoj.[55] Tio formas grandan parton de ties proteinaj kaj neceso kaj akiro.[56] En Okcidenta Aŭstralio, oni observis manĝopreferon ĉe veturantaj emuoj: ili manĝas semojn el Acacia aneura ĝis pluvas, post kio ili manĝas freŝajn herboburĝonojn kaj raŭpojn; vintre ili manĝas foliojn kaj guŝojn de Senna obtusifolia; printempe, ili manĝas akridojn kaj la frukton de Santalum acuminatum, nome aŭstralia santalo.[57][58] Ili manĝas ankaŭ rikoltojn de tritiko,[59] kaj de iu ajn frukto aŭ aliaj rikoltoj kien ili povas aliri, facile grimpinte super altaj bariloj senecese.[60] Emuoj utilas kiel grava agento por la disigo de grandaj semoj, kio kontribuas al flaŭra biodiverseco.[61][62] Nedezirata efiko de tio okazis en Kvinslando en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj kiam emuoj manĝis kaktojn kaj poste fekis la semojn en diversaj lokoj dum siaj movoj, etendingante la dezirita planto. Tio kondukis al konstantaj kampanjoj por haltigi la etendon de la kaktoj.[63]

Emuoj ankaŭ postulas ŝtonetojn por helpi en la digestado de plantomaterialo. Individuaj ŝtonoj povas pezi 45 g kaj ili povas enhavi tiom multe kiom ĝis 745 g en siaj maĉstomakoj samtempe. Ili manĝas ankaŭ karbon, tamen sciencistoj ankoraŭ certas pri kial.[64] Kaptivaj emuoj manĝas ankaŭ pecetojn da vitro, marmoro, aŭtoŝlosilojn, juvelojn kaj nuksojn kaj ŝraŭbojn.[65]

Emuoj trinkas ĉe frekvencaj intertempoj, sed englutas grandajn kvantojn kiam ili faras tion. Ili tipe inspektas akvejojn are dum momento antaŭ surgenuiĝi ĉe la akvobordo kaj trinki.[66] Ili preferas surgenuiĝi sur solida treo dum trinkado, pli ol sur rokoj aŭ koto, supozeble pro timo sinkadi.[67] Ili ofte trinkas kontinue dum 10 minutoj, se estas ĝenado pro danĝero, kaj tiukaze ili ĉesas por atenti pri la minaco antaŭ sekvi. Pro la arida medio, ili ofte restas unu aŭ du tagojn sen trovi fonton de akvo kaj sen trinki.[68] Ili tipe trinkas unufoje dum tago aŭ nokto, sed povas fari tion kelkajn fojojn tage se la disponeblo abundas.[69] En naturo, ili ofte kunhavas akvofontojn kun kanguruoj, aliaj birdoj kaj naturaj kameloj kaj azenoj kiu sovaĝiĝis el eŭropaj setlintoj. Emuoj fidas el tiuj aliaj specioj kaj tendencas atendi ĉe arbustaroj ke la aliaj tipoj de animaloj foriru; ili elektas trinki separate el la aliaj animaloj.[70] Se emuo sentas normalajn cirkonstancojn aŭ minacon, ĝi trinkas stare.[71]

Reproduktado

610-Modular phone cord adaptor.jpg

Emuoj formas reproduktajn parojn dum la someraj monatoj de decembro ka januaro, kaj povas resti kune dum ĉirkaŭ kvin monatoj. Dum tiu tempo ili vagadas tra areo de kelkaj mejloj diametre. Oni supozas, ke ili gardas aŭ trovas teritorion dum tiu tempo.[72] Kaj maskloj kaj inoj pliiĝas peze dum tiu tempo kaj la ino estas iomete pli peza, je inter 45 kaj 58 kg. Tiu pezo perdiĝas dum la kovoperiodo, nome la maskloj perdas ĉirkaŭ 9 kg.[73] Pariĝado okazas en la plej varmaj monatoj de majo kaj junio, kaj la preciza tempo estas determinata de la klimato, ĉar la birdoj nestumas dum la plejvarma parto de la jaro.[74] Dum la reprodukta sezono, maskloj espertas hormonajn ŝanĝojn, inklude pliiĝon en la niveloj de la lutejniga hormono kaj de testosterono, kaj ties testikoj duobliĝas laŭgrande.[75]

Estas inoj kiuj allogas la masklojn, kaj dum la pariĝsezono, ili iĝas fizike pli allogaj. La ina plumaro iomete heliĝas kaj la grandaj makuloj de nuda, senpluma haŭto ĝuste sube la okuloj kaj ĉe la beko turniĝas turkiz-bluaj, kvnakam tio estas subtila ŝanĝo.[76] La ino pasegadas ĉirkaŭe fideme, ofte cirkle ĉirkaŭ la masklo, kaj puŝas sian kolon reen dum forŝveligas sian plumaron kaj elkrias laŭtan, monosilaban sonon kiu estis komparita al homa tamburado.[77][78] Tiu alvoko povas okazi kiam la masklo estas videbla aŭ foren pli ol 50 m kaj kiam la maskla atento estis certigita, la ino povas cirkli laŭ radiuso de 10–40 m.[79] Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. </ref> Dum la ino cirklas sian partneran masklon, ŝi plu rigardas lin per turnigo de sia kolo, dum ŝi tenas sian pugon al li.[80] Dum tiu tempo, la vertebrara aersako de la ino povas resti ŝveligita dum ŝi alvokas.[81] La pasiva masklo plutenas la saman plumkoloron, kvankam ankaŭ liaj nudaj makuloj de haŭto turniĝas helbluaj.[82] La ino havas pli da nigro en kapa plumaro sed seksa diferenciĝo povas iĝi facila por homoj.[83] Se la masklo montras intereson en la ceremonianta ino, li alproksimiĝos; la ino plumontros sian celon per fortreniĝo kaj plucirkuladas lin kiel antaŭe.[84]

Inoj estas pli agresemaj ol maskloj dum la pariĝsezono, ofte per lukto por aliro al partneroj. Luktoj interinaj enkalkuliĝas por pli ol duono de la violentan eventoj en studo pri la pariĝsezono.[85] Se ino klopodas delogi masklon kiu jam havas partneron, la koncerna ino klopodos kaj forpeli la konkurencantinon per piedirado al sia rivalino kaj starado laŭ afabla sinteno. Se la masklo montras intereson en la dua ino per erektigo de siaj plumoj kaj balancado de flanko al flanko, la koncerna ino atakos la defiantinon, kutime rezulte en retiriĝo fare de la nova ino.[86] Kelkaj interinaj konkurencoj povas daŭri ĝis kvin horojn, ĉefe kiam la celita masklo estas sola kaj neniu el la inoj havas avantaĝon de jama respondeco. Tiam la animaloj tipe intensigas siajn pariĝadajn alvokojn kaj memmontradojn, kio pliiĝas en troigo. Tio estas ofte akompanata de ĉasado kaj piedfrapado kontraŭ la konkurencaj inoj.[87]

Maskloj perdas sian apetiton kaj konstruas toskan neston en duonŝirma truo surgrunda el arboŝeleroj, herbo, bastonetoj kaj folioj.[88] La nesto estas preskaŭ ĉiam ebena surfaco pli ol segmento de sfero, kvankam en varmaj kondiĉoj la nesto estas pli alta, ĝis 7 cm alta, kaj pli sfereca por havigi pli da izolado. Kiam mankas alia materialo, ili povas ankaŭ uzi spinifeksajn herbojn arbustajn pli ol metron grandan, spite ties dorneca naturo.[89] La nesto povas situi sur ferma grundo aŭ ĉe arbustoj kaj rokoj, kvankam densa herbaro estas ofta se la emuo prenas la unuan eblon. La nestoj estas kutime situantaj en areo kie la emuo havas klaran vidon al la ĉirkaŭo kaj povas facile detekti predantojn.[90]

Se masklo estas interesita, li etendos sian kolon, erektigos sian plumaron, kliniĝos kaj bekos ĉegrunde. Li poste ŝteliros ĉe la ino, balancigante sian korpon kaj kolon el flanko al flanko, kaj frotante sian bruston kontraŭ la pugon de sia partnero, kutime sen alvoki. La ino akceptos per sidado kaj levado de pugo.[91]

La paro pariĝas ĉiutage aŭ ĉiun duan tagon, kaj ĉiun duan aŭ trian tagon la ino demetas unu el averaĝe 11 (kaj ĝis tiom multaj kiom ĝis 20) tre grandaj, dikŝelaj helverdaj ovoj. La ŝelo estas ĉirkaŭ 1 mm dika kvnakam indiĝenaj aŭstralianoj diras, ke nordaj ovoj estas pli dikaj.[92] La nombro de ovoj varias laŭ la pluvokvanto. La ovoj estas averaĝe 134 x 89 mm kaj pezas inter 700 kaj 900 g,[93] kio preskaŭ egalas al 10–12 kokinovoj laŭ volumo kaj pezo. La unua certigita okazo de genetike identaj birdaj ĝemeloj estis demonstritaj ĉe emuoj.[94] La ova surfaco estas granula kaj helverda. Dum la kovoperiodo, la ovoj iĝas helverdaj, kvankam se la ovo neniam eloviĝas, ĝi iĝos blanka pro la blankiga efiko de la suno.

La masklo iĝas kovema tuj post lia partnero komencas ovodemetadi, kaj ekas kovadi la ovojn antaŭ la ovodemetada periodo finiĝas. El tiam li nek manĝos nek trinkos nek fekos, kaj staros nur por turni la ovojn, kion li faras ĉirkaŭ dekfoje tage. Foje li iomete forpiediros nokte; li elektas tian momenton ĉar plej predantoj de emuovoj estas noktuloj.[95] Dum ok semajnoj de kovado, li perdos trionon de sia pezo kaj survivos nur el stokita korpograso kaj el la matena roso kiun li povos atingi el la nesto. Kiel ĉe multaj aliaj aŭstraliaj birdoj, kiaj la Blua uro, fideleco estas kutima ĉe emuoj, spite la komencan parligon: post la masklo ekkovas, la ino pariĝas kun aliaj maskloj kaj povas ovodemeti ĉe multaj ovodemetejoj; tiele, ĝis duono de la idoj de unu ovaro povas havi alian patron, aŭ eĉ alian patrinon ĉar emuoj montras ankaŭ nestoparazitadon. Kelkaj inoj restas kaj defendas la neston ĝis la idoj ekeloviĝas, sed plej lasas la nestareon komplete por nestumi denove; en bona sezono, emuino povas nestumi trifoje.[96] Se la gepatroj restas kune dum la kovoperiodo, ili faras vicojn kaj restas garde la ovojn dum la alia trinkas kaj manĝas ĉe aŭdodistanco.[97] Se oni rimarkas mincaon dum tiu periodo, ili kuŝas sur la pinto de la nesto kaj klopodas kamufli simile al ĉirkaŭaj lokoj, kaj subite stariĝas kaj frontas kaj timigas la minacan parton se tiu venas tro proksime.[98]

Kovado daŭras 56 tagojn, kaj la masklo ĉesas kovadi tuj post komencis eloviĝo.[99] La masklo ankaŭ pliigas la temperaturon de la nesto dum la oksemajna periodo. Kvankam la ovoj estas demetataj laŭsekvence kun tagoj de separo, ili tendencas eloviĝi dum du tagoj, ĉar la ovoj kiuj estis frue demetataj ricevis pli altajn temperaturojn kaj disvolviĝis pli rapide.[100] Dum la procezo, la frumaturaj emuidoj bezonas disvolvigi kapablon por termoregulado. Dum kovado, la embrioj estas ektotermikaj sed bezonas disvolvigi endotermikan kutimaron por la eloviĝo.[101]

Ĵus eloviĝintaj emuidoj estas aktivaj kaj povas lasi la neston post kelkaj tagoj. Ili estas ĉirkaŭ 12 cm altaj, pezas 5 kg,[102] kaj havas distingajn brunajn kaj kremokolorajn striojn por kamuflo, kiuj svagiĝas post ĉirkaŭ tri monatoj. La masklo restas kun la kreskantaj idoj dum 7 monatoj, defendante ilin kaj instruante ilin trovi manĝon.[103][104] La idoj kreskas tre rapide kaj estas plenkreskaj post 5–6 monatoj;[105] ili povas resti kun sia familigrupo dum aliaj ses monatoj pli pli antaŭ disiĝi por ekreproduktiĝi en sia dua sezono. Dum ties komenca vivo, la junaj emuoj estas defendataj de ties patro, kiu adoptas lukteman kaj amikan sintenon al aliaj emuoj, eĉ inklude la patrinon. La patro faras tion per ŝveligado de sia plumaro, elsendante akran gruntadon, kaj per piedfrapado por forpeli la aliajn animalojn. Li povas ankaŭ faldi siajn genuojn por ŝirmi siajn grandajn gefilojn. Nokte, li volvas siajn idojn per siaj plumoj.[106] Ĉar la junaj emuoj povas veturi proskimen, la gepatroj devas elekti areon kun sufiĉe da manĝo kie reproduktiĝi.[107] En naturo, emuoj vivas inter 10 kaj 20 jaroj;[108] kaptivaj birdoj povas vivi plu ol tiuj naturaj.

Predado

Přenosová charakteristika zesilovače.jpg

Estas kelkaj indiĝenaj naturaj predantoj de emuoj ankoraŭ vivantaj. Dekomence en ties specihistorio ili devis fronti nombrajn surterajn predantojn nune formortintaj, kiaj la giganta lacerto Megalania, Til' Strigospegulo, kaj eble Probal Daŝgupto, kio povas klarigi ties ŝajnan bone disvolvigitan kapablon por defendiĝi el surteraj predantoj. La ĉefa predanto de emuoj estas nune la dingo, kiu estis originale enmetita de aborigenoj antaŭ miloj da jaroj el aro de duonalhomigitaj lupoj. Dingoj klopodas mortigi emuojn per atako al la kapo. La emuo tipe klopodas elpeli la dingon per salto al la aero kaj piedfrapado al la dingo survoje. La emuo saltas ĉar la dingo rare havas kapablon salti sufiĉe alte por minaci ties kolon, kaj tiele tempoprava salto koincide kun la atako de la dingo povas teni la emuajn kapon kaj kolon for el danĝero.[109] Spite la eventuala predo-predanto rilato, la esto de predemaj dingoj ŝajnas influi multe super la emuajn nombrojn, kaj ankaŭ aliaj naturaj kondiĉoj ŝajnas okazigi grandan mortindicon.[110] La Kojnvosta aglo estas la ununura predanta birdo kapabla ataki plenkreskajn emuojn, kvankam eble plej verŝajne ili povas kapti randajn aŭ junajn specimenojn. La agloj atakas emuoj per falflugo suben rapide kaj je alta rapido kaj cele kapon kaj kolon. Tiukaze, la emua saltotekniko uzita kontraŭ la ding utilas. Tiuj rabobirdoj klopodas celi la emuon sur ferma tereno por ke la emuoj povu kaŝiĝi ĉe bariloj. Je tiaj cirkonstancoj, la emuo povas nur kuri laŭ ĥaosa maniero kaj ŝanĝi direktojn ofte por klopodi eviti sian atakinton.[111][112] Aliaj rabobirdoj, gigantaj varanoj kaj enmetitaj ruĝaj vulpoj foje povas predadi emuovojn aŭ mortigi grandajn idojn.

Statuso kaj konservado

Emuoj estis uzitaj kiel manĝofonto fare de indiĝenaj aŭstralianoj kaj de fruaj eŭropaj setlantoj. Aborigenaj aŭstralianoj uzis varion de teknikoj por kapti la birdon, kiaj harpuni ilin dum ili trinkas ĉe akvotruoj, venenigi la akvotruojn, kapti la emuojn per retoj, kaj allogi ilin per imitado de ties alvokoj aŭ per bulo de plumoj kaj toloj pendantaj el arbo.[113] La indiĝenaj aŭstralianoj uzis “pituri” aŭ aliajn venenajn plantojn por polui la akvodisponeblon kaj tiele facile kapti la misorientitajn emuojn kiuj estis trinkintaj tiun akvon.[114] Ili ankaŭ foje maskiĝis per uzado de haŭtoj de emuoj kiujn ili estis mortigintaj.[115] Emuoj estis ankaŭ allogitaj al kaptado en kamuflaj truoj uzante tolojn aŭ imitalvokojn.[116] Aborigenoj mortigas tiujn animalojn nur por manĝi la viandon, kaj aprobas homojn kiuj ĉasas la emuojn sed uzas ties viandon.[117] Ili uzas preskaŭ ĉiun parton de la kadavro por iu celo. Krom la viando, la graso estis kolektita por akiri oleon uzata por poluri ties armilojn, kaj la ostoj kaj tendonoj estis uzitaj kiel manfaritaj tranĉiloj kaj iloj, kaj por ligado, respektive.

Eŭropanoj mortigis emuojn por akiri manĝon kaj por forigi ilin kaze de interfero kun farmado aŭ invado de homaj setlejoj serĉe de akvo dum sekego. Ekstrema ekzemplo de tio okazis dum la Emumilito en Okcidenta Aŭstralio en 1932, kiam emuoj are venintaj al distrikto Campion dum varmega somero timigis la urbajn loĝantojn kaj oni organizis sukcesan klopodon forigi ilin,[118] ĉefe kun interveno de la armeo por forigi ilin per tiu nomata 'milito'. Estis du fazoj, kies dua ekis la 12an de novembro kun miksa rezulto. Estis du dokumentitaj kazoj de homoj atakitaj de emuoj.[119][120]

Fruaj blankaj setlantoj uzis emugrason por olelampoj.[121] En la 1930-aj jaroj, mortigoj de emuoj en Okcidenta Aŭstralio atingis 57,000 jare, kaj ankaŭ selektomortigado estis enorma en Kvinslando samtempe kun pliiĝanta rikoltodamaĝo. Eĉ jam en la 1960-aj jaroj, oni pagis ankoraŭ subvenciojn en Okcidenta Aŭstralio pro mortigo de emuoj.[122] En la verko de John Gould nome Handbook to the Birds of Australia, unuafoje publikigita en 1865, li bedaŭras la perdon de emuoj el Tasmanio, kie ili estis jam raraj kaj ekde tiam iĝis formortintaj; li notis, ke la emuoj jam estis plu komunaj proksime de Sidnejo kaj proponis, ke la specio ricevu protektostatuson.[123] Naturaj emuoj estas formale protektitaj en Aŭstralio laŭ la Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999, kvankam la IUCN taksis ties statuson kiel plej zorgiga.[124] Ties loĝa teritorio estas inter 4,240,000 kaj 6,730,000 km², kaj la populacio ĉe 1992 estis ĉirkaŭkalkulita inter 630,000 kaj 725,000.[125] Kvankam la ĝenerala populacio de emuoj en kontinenta Aŭstralio ŝajne estas pli alta nun ol antaŭ la eŭropa setlado,[126] kelkaj naturaj populacioj estas je risko de loka formorto pro la grandaj populacigrandoj. Minacoj al grandaj populacioj estas klarigado kaj fragmentado de areoj de habitato; intenca amasbuĉado; kolizioj kun veturiloj; kaj predado de junuloj kaj de ovoj fare de vulpoj, kaj sovaĝiĝintaj kaj hejmaj hundoj, kaj sovaĝiĝintaj porkoj. La izola emupopulacio de la bioregiono de la norda marbordo de Novsudkimrio kaj de la areo de Port Stephens estis listita kiel endanĝerita fare de la registaro de Novsudkimrio.[127]

Rilato kun homoj

Historische Ansicht des Seydel Fabrikgebäudes.jpg

Komerca emufarmado ekis en Okcidenta Aŭstralio en 1987 kaj la unua industria buĉado okazis en 1990.[128] En Aŭstralio, la komerca industrio estas bazita sur stokbredado en kaptiveco kaj ĉiuj ŝtatoj escepte Tasmanion havas permesilajn postulojn por protekti la naturajn emuojn. For de Aŭstralio, la emuoj estas breditaj larĝskale en Nordameriko, kun ĉirkaŭ 1 milionoj da birdoj en Usono,[129] Peruo, kaj Ĉinio, kaj je pli etendo en kelkaj aliaj landoj. Emuoj bone reproduktiĝas en kaptiveco, kaj estas tenitaj en grandaj fermaj birdarejoj por eviti krurajn kaj digestajn problemojn kiuj okazas pro aktiveco. Ili estas tipe nutritaj el greno suplementita pere de paŝtado, kaj estas mortigitaj kiam ili estas 50–70 semajnaĝaj. Ili manĝas dufoje tage kaj preferas 2.25 kg el folioj por ĉiu tagmanĝo.

Emuoj estas bredataj ĉefe pro ties viando, ledo kaj emuoleo. Emuviando estas trograsa viando [130], kaj kun ĥolesterolo je 85 mg/100 g, ĝi estas komparebla al aliaj grasaj viandotipoj. Plej el la uzeblaj partoj [131] estas, kiel ĉe aliaj kortobirdoj, helaj viandoj; la emuviando estas konsiderata por kuiradaj celoj fare de la USDA kiel ruĝa viando pro sia ruĝa koloro kaj pH valoro proksima al tiu de bovaĵo,[132][133] sed por inspektaj celoj ĝi estas konsiderata kortobirdo. Emugraso estas uzita por produkti oleon por kosmetikaĵoj, dietaj suplementoj, kaj terapiajn produktojn.[134] La oleo estas kolektita el la subhaŭta kaj retroperitonea graso el macerita adipoza histo, kaj filtrita la likvida graso, por akiri la oleon, kaj estis uzita de indiĝenaj aŭstralianoj kaj fruaj blankaj setlintoj por kuracaj celoj. La oleo konsistas ĉefe el grasacidoj; oleata acido [135], linolea kaj palmita acidoj [136] estas plej elstaraj komponaĵoj.[137] Ĝi enhavas ankaŭ variajn kontraŭ-oksidilojn, ĉefe karotenoidoj kaj flavonoj.[138]

Estas ioma pruvaro ke la emuoleo havas kontraŭ-ŝveligan efikon;[139] tamen, oni ne faris ankoraŭ etendajn ekzamenojn,[140] kaj la Usona Manĝo kaj Drogo Servo konsideras emuoleajn produktojn kiel aprobita drogo.[141] Tamen, tiu oleo estis ligita al la kuracado de gastrointesta ŝvelado, kaj testoj faritaj ĉerate montris, ke ĝi havas grandan efikon por trakti artriton kaj artikdoloron, pli ol oliva aŭ fiŝa oleo.[142] Oni science montris la plibonigon de la indico de vundokuracado, sed la mekanismo responsa por tiaj menciitaj efikoj estis bone komprenita.[143] Studo de 2008 asertis, ke la emuoleo havas pli bonan kontraŭ-oksidan kaj kontraŭ-ŝveligan efikojn ol oleoj el aliaj strutoformaj, kaj ligis tion kun la emuolea pli alta proporcio de saturitaj grasacidoj, kompare kun la kvanto de saturitaj grasacidoj.[144][145][146] Dum estas sciencaj studoj montrantaj ke la emuoleo estas efika ĉe homoj, ĝ estas komercita kaj reklamita kiel dieta suplemento kun ampleksa vario de postulitaj sanefikoj. Komerce vendataj emuoleaj suplementoj estas multe standarditaj.<refMi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata.</ref> Tiaj produktoj estas foje komercitaj trompece; la USFDA skizis pri la emuoleo en artikolo de 2009 nome "How to Spot Health Fraud".[147]

Emuledo havas distingan surfacon, pro elstara areo ĉirkaŭ la plumaj folikuloj en la haŭto; la ledo estas uzata por produktoj kiaj monujoj aŭ ŝuoj, ofte kombine kun aliaj ledotipoj. La plumoj kaj ovoj estas uzataj en ornamaj artoj kaj manfarado. Partikulare, plenigitaj emuovoj estis gravuritaj per portretoj kaj bildoj de aliaj aŭstraliaj indiĝenaj animaloj.[148]

La registaro de la Distrikto Salem en Barato avertis farmistoj en 2012 investi en emuindustrio.[149] En Usono en 2013 multaj ranĉistoj estis lasintaj la emunegocadon; oni ĉirkaŭkalkulis ke la nombro de bredistoj estis falinta el ĉirkaŭ 5,500 en 1998 al 1 aŭ 2 miloj en 2013; restantaj bredistoj plie fidis je vendoj de emuoleo; krome oni vendas ankaŭ ledon, ovojn kaj viandon.[150]

Kulturaj referencoj

La emuo estas populare sed oficiale konsiderita faŭna simbolo – nome nacia birdo de Aŭstralio.[151] Ĝi aperas kiel ŝildoportanto ĉe la Blazono de Aŭstralio kun la ruĝa kanguruo, kaj kiel parto de la blazono aperas ankaŭ ĉe aŭstraliaj duondolaroj.[152][153]

Ĝi aperis en nombraj aŭstraliaj poŝtmarkoj, inklude unu de antaŭ la federacio nome el 1888, kiu montras 2pencan bluan emuan poŝtmarkon, 36centa poŝtmarko eldonita en 1986, kaj 1.35dolara poŝtmarko eldonita en 1994.[154] La ĉapeloj de la Aŭstralia Leĝera Kavalerio estas ornamata pere de emuplumaro.[155]

Estas ĉirkaŭ 600 registritaj lokoj nomitaj laŭ la emuo en Aŭstralio, inklude montojn, lagojn, riverojn kaj urbojn.[156]

Dum la 19a kaj 20a jarcentoj, multaj aŭstraliaj entreprenoj kaj hejmaj produktoj estis nomigitaj laŭ la birdo; ekzemple, en Okcidenta Aŭstralio, Emubiero estis produktita ekde la komenco de la 20a jarcento. La Cigna Bierfarejo pluproduktas gamon de bieroj markitaj kiel "Emu".

Emu – Austral Ornithology estas la reviziata gazeto publikita de la Reĝa Aŭstralazia Ornitologista Unio, konata ankaŭ kiel Birds Australia.[157]

Notoj

  1. Nu, sed tio ja neniel respondas al la demando, kiu posedas nun la kopirajtojn.
  2. La vorto "karbona monooksido" por la ĥemiaĵo CO ne tre kontentigas min. Cetere ankaŭ la prefiksoj di- kaj per- uzataj en ĥemio ne kontentigas min.
  3. Ĝi aperis en artikolo en Monato.
  4. Jen, vidu.
  5. Laŭ mi, la aŭtoro argumentas kontraŭ pajlohomo, birdtimigilo, kaj ne kontraŭ reala fenomeno.
  6. Mi mem simple ne emas malŝpari mian tempon pri ili.
  7. Kia konduto!
  8. Baf.
  9. Eĉ nenio pardonpeto.
  10. Nur plia kiĉoĵargonaĵo.
  11. Jen avantaĝo de esperantlingva magazino!
  12. Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton.
  13. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
  14. Demokratio, libereco kaj respekto por homaj rajtoj. Ĉi tiuj estas la fundamentaj valoroj de Eŭropo.
  15. Punkto fino.
  16. Tamen mankas io grava.
  17. Serioza medicinisto neniam dialogu kun ĉarlatanoj.
  18. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
  19. Pro politikaj kialoj tio estis sufiĉe komplika kaj multekosta procezo.
  20. La birdoj flugas.
  21. La kanto de la birdoj estas agrabla.
  22. Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki.
  23. La knabo forpelis la birdojn
  24. Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj.
  25. Blanka papero kuŝas sur la tablo.
  26. Bonaj infanoj lernas diligente.
  27. Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.
  28. De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon.
  29. Sur la ĉielo staras la bela suno.
  30. Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.
  31. Mi legas libron.
  32. La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.
  33. En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn.
  34. La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo.
  35. Jen estas la kajero de la juna fraŭlino.
  36. Papero estas blanka.
  37. La patro donis al mi dolĉan pomon.
  38. Rakontu al mia juna amiko belan historion.
  39. Mi ne amas obstinajn homojn.
  40. Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!
  41. Bonan matenon!
  42. Ĝojan feston! (mi deziras al vi).
  43. Kia ĝoja festo! (estas hodiaŭ).
  44. La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka.
  45. Lakto estas pli nutra, ol vino.
  46. Mi havas pli freŝan panon, ol vi.
  47. Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia.
  48. El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.
  49. Mi estas tiel forta, kiel vi.
  50. El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.
  51. Unu vidvino havis du filinojn.
  52. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.
  53. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.
  54. Du homoj povas pli multe fari ol unu.
  55. Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn.
  56. Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto.
  57. Li promenas kun tri hundoj.
  58. Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj.
  59. El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.
  60. Kvin kaj sep faras dek du.
  61. Dek kaj dek faras dudek.
  62. Kvar kaj dek ok faras dudek du.
  63. Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin.
  64. Mil okcent naŭdek tri.
  65. Li havas dek unu infanojn.
  66. Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj.
  67. Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua.
  68. La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro.
  69. La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj.
  70. Kion Dio kreis en la sesa tago?
  71. Kiun daton ni havas hodiaŭ?
  72. Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.
  73. Konservi junecon estas la deziro de la granda plimulto de la homoj.
  74. Sed ĉu eblas konservi sin junaj dum ĉiu vivofazo kaj en ĉiuj jartagoj?
  75. Legante ĉi tiun tekston vi ekkomprenos, ke jes!
  76. Fakte la vera juneco multe superas la eksteraĵon.
  77. Ĝojan Novjaron kun Jesuo al Vi kaj al viaj familianoj!
  78. Mi havas cent pomojn.
  79. Mi havas centon da pomoj.
  80. Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj.
  81. Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron.
  82. Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.
  83. Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn.
  84. Kvinoble sep estas tridek kvin.
  85. Iru for! .
  86. ri estas duono de ses.
  87. Ok estas kvar kvinonoj de dek.
  88. Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj).
  89. Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro.
  90. Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope.
  91. Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn.
  92. Bedaŭrinde la loĝantoj en Ĉinio ne povas malfermi ĝin!
  93. Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.
  94. {Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.
  95. Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni ĉiuj legas
  96. Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili ĉiuj sidas silente kaj skribas.
  97. Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min.
  98. Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis.
  99. Se mi estus sana, mi estus feliĉa.
  100. Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo.
  101. Hieraŭ estis vendredo, kaj postmorgaŭ estos lundo.
  102. Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi.
  103. Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus.
  104. Kial vi ne respondas al mi?
  105. Ĉu vi estas surda aŭ muta?
  106. Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron.
  107. Ĉu vi jam trovis vian horloĝon?
  108. Mi ĝin ankoraŭ serĉis; kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam trovos.
  109. Infano, ne tuŝu la spegulon!
  110. Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj!
  111. Li venu, kaj mi pardonos al li. Ordonu al li, ke li ne babilu.
  112. Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon.
  113. Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa.
  114. Ŝi volas danci.
  115. Morti pro la patrujo estas agrable.
  116. La infano ne ĉesas petoli.
  117. Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.
  118. Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas.
  119. Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove.
  120. Promenante sur la strato, mi falis.
  121. Trovinte pomon, mi ĝin manĝis.
  122. La falinta homo ne povis sin levi. Ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon; li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto.
  123. La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas.
  124. Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo.
  125. En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo.
  126. Aŭgusto estas mia plej amata filo.
  127. Mono havata estas pli grava ol havita.
  128. Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota.
  129. La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj.
  130. Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo.
  131. Mi metis la manon sur la tablon.
  132. Li venis al mi tute ne atendite.
  133. Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto.
  134. Nun li diras al mi la veron
  135. El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito.
  136. Super la tero sin trovas aero.
  137. Hieraŭ li diris al mi la veron.
  138. Li ĉiam diradis al mi la veron.
  139. Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li estis dirinta al mi la veron).
  140. Li diros al mi la veron.
  141. Se mi petus lin, li dirus al mi la veron.
  142. Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron).
  143. Kiam mi venos, diru al mi la veron.
  144. Kiam mia patro venos, diru al mi antaŭe la veron (aŭ estu dirinta al mi la veron).
  145. Mi volas diri al vi la veron.
  146. Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aŭ mi volas esti dirinta la veron).
  147. Vi estas lavita. Vi estis lavita. Vi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita.
  148. Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota.
  149. Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. ― La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi.
  150. Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita.
  151. Honesta homo agas honeste.
  152. La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo.
  153. Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme?
  154. Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.
  155. Kie vi estas?
  156. {Mi estas en la ĝardeno.
  157. Kien vi iras?

en:emu fi:Emu it:Emù pl:Emu sk:Emu