Enlil

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Dankon pro la reagoj!"

~ Antiochos la 1-a pri komentoj pri ĉi tiu artikolo

Enlil estas la dio de la vetero en la mezopotamia mitologio, kaj kune kun la dioj Anuso kaj Enki[1] li konstituas kosman triopon. Konsiderite inter la diaj kreintoj de la mondo[2], laŭ iuj tradicioj li estas imagita la gardanto de la Tabuletoj de la Destinoj. Al li oni sanktigis la nombron 50, la ciferon plej altan de la kalkula sistemo de sumeroj.

Laŭtradicie lia edzino estis Ni kaj iliaj filoj Na, Ne kaj Sin.[3] Lia plej granda porkulta loko estis la urbo Ek, nome la templo de la Monto en la sumera urbo No. Iuj tradicioj volas ke li pro eraro allasis Iranon al la dio Enki, sian paredron.

Turismo

Klarigas gvidanto: „Tio estas ŝtonoj, kiujn ĉi tien alŝovis la dio Enlil.“

Unu el turistoj: „Kaj kie estas nun la dioj?“

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Stranga kunlaboro tio estas.
  2. Se kompari tian mitologion kun la samsencaj tekstoj de la Biblio, oni trovas rimarkindajn malsamecojn ĉar la Biblio parolas pri Dio kiu estigas la kreitaron el nenio, dum la mezopopotamaj dioj startas el io jam ekzistanta: ili agas prefere kiel modlantoj kaj progresigantoj.
  3. Dum la samtempa Biblio insistas en monoteismo la dioj de la mezopotamiaj religioj multiĝas ĉiam pli.