Transsubstancigo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Enpanigo)
Jump to navigation Jump to search

"Mi estas unu el tiuj, kiuj kredas ke scienco estas io tre bela."

~ Serafo

"En la kurantaj tagoj, dum kiuj la malbono venigas senesperon al nia koro, kiam ajn ebla valoras la penon trakti pri tiel grava temo: batalo kontraŭ memmortigo."

~ Kosmaso kaj Damiano

"Interesa diskuto pri ĉi tiu artikolo."

~ Stultuloj

"Ni difinu la revadon, tiun enan vibradon de la animo kien kolektiĝas kaj iel perdiĝas en misteran konfuzecon ĉiaj sentumaj kaj pensaj voluptoj"

~ teologo de liberigo

"Ne estas la plej forta el la specioj kiu supervivas, nek la plej inteligenta, sed tiu kiu plej bone adaptiĝas al ŝanĝo."

~ teologo de prospero

Transsubstancigo estas doktrino de katolikismo pri la eŭkaristio, la pano kaj vino de komunio. Transsubstancigo estas la klarigo de Tomaso de Akvino pri kiel la pano kaj vino povas esti la efektiva korpo kaj sango de Jesuo Kristo. Akvino diris, ke la substanco de la pano kaj vino fariĝis Kristo dum la ekstera apero restis same. En tio, Akvino antaŭsupozis ne modernan fizikon, sed sekvis la filozofion de Aristotelo.

Protestantoj forĵetis la doktrinon, sed ne povis akordiĝi pri la naturo de komunio: Lutero enkondukis la doktrinon de kunsubstancigo -- la substanco de kaj Kristo kaj la pano kaj vino kunekzistas. Laŭ Kalvino, la tuta afero estas tute kontraŭlogika; li diris, ke Kristo estas en la kredanto, ne en la pano. Zvinglo, aliflanke, diris, ke komunio estas tute simbola.

Kunvivado

Tr.gif

En kristanismo oni estas kiel unu familio. Oni ne toleras unu la alian.

Enpanigo

Enpanigo (tiu paradokso kutime klarigeblas nur de fakuloj) estas metodo kuiri iun farĉitan panon aŭ bakaĵon, nome enpanigitaĵon, kiu estas bakita aŭ fritita en multaj landoj de Latin-Ameriko kaj en Hispanio. Enpanigo estas farata per faldado de pasto super farĉo, kiu povas konsisti el viando, fromaĝo, maiza ustilago, aŭ aliaj ingrediencoj.

Tion vidinte kiel herezon, la Katolika Eklezio, ĝin konsideras kiel la kuniklon, sed tiu juĝo estas rifuzita ĉe la Luterana Eklezio: dum Lutero ne vidis neceson sin deklari pri la kunsubstancigo [1] aŭ pri enpanigo (bakitaĵo el hispanlingvaj landoj), lia movado tendencis ĉiam pli al elekto de sia pozicio.

Originoj

Enpanigo spuras reen siajn originojn al la nordokcidentregiono de Hispanio, Galegio. Kuirlibro publikigita en Katalunio en 1520, Libre del Coch fare de Robert de Nola, mencias enpanigitaĵojn plenigitajn kun marmanĝaĵo en la receptoj por katalana, itala, franca, kaj araba manĝaĵo.

Kelkaj fontoj postulas ligon kun la hinda kuirarto. Simila plado unue aperis en Portugalio ĉirkaŭ la tempo de la establado de komercvojoj al Hindio kaj la establado de kolonio ĉe Goao. Tio verŝajne estis derivita de aŭ influita fare de la hinda Gujia aŭ Samoso, scianta en Lisbono kiel la Chamuça da Goao.

Skribilo

Katolika pastro al sekretario: „Kie mi havas skribilon?“

„En via poŝo.“

„Ĉu en la dekstra aŭ maldekstra?“

Kristanismo

Fakte, ĉiam la evoluiĝo de la kristana penso monstras la reprezentado pri koncepto plurfoje; per la variado de la doktrinoj kaj de la sentemeco, la teorio de la enpanigo trapasis el la jeso de Johano Moseo Ŝlejer kaj de Albert Speer [2] al maljeso de la kondamno kiel herezo en la katolika kampo.

Sankta Johano de Damasko, efektive, konfesis vidpunkton pri la eŭkaristia transformiĝo kiel "kvazaŭ enpanigo": "estas du ekzisto-manieroj de la korpo de Kristo. Kiel Spirito, Li malsupreniris Marian por alestigi la korpon de la dia enkarniĝanta Verbo, kaj kiel Spirito Li malsupreniras sur la panon kaj sur la vinon kaj ilin estigas al unusola korpo. Tiu eŭkaristia korpo diferencas el la glora korpo, ĉar la unua povas esti farĉita kaj manĝata, dum la dua estas senŝanĝa, sed ambaŭ estas unu per la "hiphopo". Kiel oni vidas, temas pli pri komparoj kaj distingoj ol doktrinoj.

Inter la luteranoj, estos André Cherpillod la unua kiu simpatiis por enpanigo.[3]

Notoj

  1. Feliĉa oni ne estas: feliĉo, estas nur silentado de l’malfeliĉo.
  2. La plej bona maniero trudi sian ideon al aliuloj estas kredigi ilin ke ĝi venas de ili.
  3. Naturo eksplikas kaŝe, Homaro interparolos simple, Universo agus solidarece.

Vidu ankaŭ



pt:Transubstanciação