Enric Baltasar

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search


ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!



"Mi povus senhezite respondi ke mia laboro atingis centojn da miloj da homoj "

~ Enric pri en sia demisletero de TEJO

"Ho! Kia miraklo "

~ Vatikano pri pri la supracitaĵo de Enric

"Li jam atingis la finavenkon, nun li zorgos pri balenoj. "

~ pri pri Enric


Enric Baltasar, kies oficiala nomo estas Pau Codina, estas la plej bone konata memmerkatikisto en la mondo, liaj pompaj vortoj utilas por aserti liajn kapablojn. Kiel bona merkatikisto, Enric ne liveras kion li vendas. La ĉefcelo de la ekzisto de Enric en la mondo estas pruvi la teorion de Douglas Adams ke la mondo estas tiel kiel ĝi estas ĉar ni ĉiuj devenas de merkatikistoj.

Agado en TEJO

La unua ĉefagado de Enric kiel Estrarano en TEJO estis malpligrandigi la estraran mandaton al 1 jaro por raciigi ĝin al la vivo de nestabilaj junuloj (kiel li), tiam li elektiĝis prezidanton kun la promeso fari el TEJO pli aliĝinda asocio per pluraj angllingvaj vortoj kiel "enkonduko de negocmodelo freemium" kaj ekuzo de pli mojosa termino por TEJO: WEYO (World Esperanto Youth Organization). Kiam Enric finfine sukcesis atingi la finan venkon kiel prezidanto de TEJO, li demisiis kaj ekzorgis pri balenoj.

Konfliktoj kun Veronika Poor

Tutcerte, kiam Dio kaj la Diablo kunigas ekestas batalo por la animo de la povraj mortecaj homoj. Enric plurfoje asertis ke Veronika volis detrui lian profesian bildon fronte la Estraro de UEA.