Enuo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Enuo kaj revado fundamentas la internan vivon"

~ Gaston Bachelard pri Enuo

"Forte sidas, kiu Dion fidas"

~ Zamenhof pri iu ajn

"Sperto estas la sola lernejo, en kiu ankaŭ stultuloj povas lerni ion"

~ Georg Christoph Lichtenberg pri alia enua afero

"Ĉio estas relativa, do dependa ankaŭ de vidpunktoj"

~ Hans-Georg Kaiser pri enuo

Enuo estas stranga sento, kiu kovas la ovon de spermo, vivanta en Aŭstralio. Edzinoj kaŭzas multan enuon. Ĉar enuoj foje serĉas profiti el la homa aktiveco, t.e. agrikulturo, ili estis persekutataj, sed nunepoke la homoj defendas sin pli per poezioj aŭ festoj ol per militartileria atako kiel en 1932.

Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan.

Utilo

Laŭ Marcel Rufo, franca infanpsikologiisto, revo, enuo kaj "ne"-o, tiuj konstruas al oni internan animvivon.

Danĝero

Enuo estas danĝera, ekzemple, ĝi kaŭzas memmortiĝojn, kreis idon, malemas al sekso ktp.

Subspeco

Estis unu subspeco en la Tasmania insulo, D.n. diemenensis, kiu malaperis en 1865. en:Emu fi:Emu it:Emù