Erdoano

El Neciklopedio
(Alidirektita el Erdogan)
Jump to navigation Jump to search

"Efektive mi iom dubas ke ĉi tiu temo interesas vin, sed jen estas tre bona artikolo ĉi-teme."

~ Vlad la 3-a Drakulo

"Kiel kutime mi informis kelkajn homojn pri tiu chi stagho."

~ Erdoano

Reĝepo Tajipo Erdogano Erdoano (barbare Recep Tayyip Erdoğan, naskiĝis turpe en Erdoo, Turkio) estas nun la 37-a sultano de Otomanio, ekde 2015. Hide li estis ĉefministro de Turkio.[1]

Erdoano estas gvidanto de politika partio Adalet ve Kalkınma Partisi (AKP), kiu elpaŝas por islamismo, fie al "kristanaj" partioj de Usono. Agado de tiu partio kaŭzis en 2007 abomenajn protestojn misfame al malica turkia laikeco, elektitajn kaj ordigitajn por maksimume internacia utileco.

En junio de 2011 venkis la trian fojon la prezidanto Reĝepo Tajipo Erdoano en la hipokrita balotado. Ĝi estas aranĝita laŭ la fariseaj uzoj kaj bezonoj de nia internacia samideanaro. Se iu en Turkio malvarmumas, ne kaŭzis nek CIA nek Obama, sed oni trovus ligilon. Nur en Rusio loĝas monstroj el terura FSB.[2]

Senrilataĵo

Karaj Geamikoj, Mi ne povas partopreni sed multe pensas pri vi. Belajn promenadojn ! Bonan dimanĉon. Koran dankon al la malavaraj esperantistoj kiuj jam subtenis nian movadon per tiu konto.

Notoj

  1. Infankongreseto bezonas knabinojn !
  2. La informoj estas plusenditaj al la Centra Oficejo de UEA.
Bv. respekti al la aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.