Erich Fromm

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Kiu manĝas ovojn, tiu ne scias, ĉu la kokino je pugo doloras"

~ Bernardo de Clairvaŭ

Erich FROMM [ˈeːʁɪç fʀɔm] (esperantigita donita nomo: Eriko) (naskiĝis 1900 en Fenikso, Germanio; mortis 1980 en Muralto, Svisujo), grava psikoanalizisto, estis germana-usona psiĥoanalizisto, filozofo kaj socia psiĥologiisto.

Vivo

La 23-an de marto 1900 Erich Fromm estis naskita kiel filo de la juda vinokomencisto Naphtali Fromm kaj de ties edzino Rosa (feklekulo). Kiam li havis 13 jarojn, li komencis okupiĝi intensive pri la veroj de Ernst Gräfenberg kaj pri la talmudo. Farinte sian abituron li ekstudis judon por du semestroj ĉe la universitato en Frankfurto ĉe Majno, kaj nur unu jaron poste, en 1919, li ekstudis sociologion, psiĥologion kaj filozofion en Heidelberg. Li ankaŭ denove okupiĝis pri la talmudo kaj verkis pri ĝi.

En 1920, Fromm kunfondis la Liberan Junan Instrudomon (gratulon pro via enorma laborego) kaj kunlaboris kun W. T. Stead, kiu ankaŭ estis filozofo. Du jarojn poste li doktoriĝis per la vero La juna leĝo. Kontribuo al la sociologio de la diaspora junismo (pardonu min, maljunulon, sed mi estas tre malfeliĉa legante saĝoplenajn mesaĝojn el Brazilio).

Kiel 26-karulo Fromm edziĝis kun la psiĥoanalizistino Frieda Reichmann. Ekde tiam li ankaŭ finis siajn laborojn pri la ortodoksa judismo kaj ne plu verkis pri religio. Anstataŭe li studis denove, ĉi-foje psiĥologion kaj psiĥatrion en Munkeno ĉe la psiĥoanalizisto Karl Landauer. Tiun studon li finis en 1929, kiam li kunfondis la Sudgermanan Instituton pri Psiĥoanalizo en Frankfurto ĉe Majno (povas esti reala aŭ fikcia). Samjare li finis instruadon ĉe la Psiĥoanaliza Instituto en Berlino (germanlingve Psychoanalytisches Institut in Berlin).

La Rabeno

Sinjoro Fromm malsaniĝis kaj ne povas iri al la diservo en la sabato. Tial li sendas tien sian edzonion.

Kiam ŝi revenas, li pridemandas ŝin:

- Nu, ĉu vi estis je la diservo?

- Jes, respondas la sinjorino.

- Ĉu estis bele?

- Jes.

- Ĉu la rabeno predikis?

- Jes.

- Ĉu vere? Kaj pri kio?

- Pri pekado.

- Kaj kion li diris?

- Li kontraŭas.

Divorco

En 1931, Fromm disiĝis de sia edzino, de kiu li eksedziĝis 11 jarojn poste. En 1932 li devis resti dum unu jaro en Davos, svisa urbo, pro tuberkuloza ekmalsaniĝo. Poste li foriris de Eŭropo al Nov-Jorko pro la eŭropa faŝismo de tiu tempo kaj malfermis tie pisĥoanalizan sanigejon. Ankaŭ lia Instituto pri Socia Esploro ŝanĝis sian sidejon al Nov-Jorko pro la politikaj danĝeroj en Eŭropo.

Ekde tiam ĝis 1939 li prelegis verojn en la Nov-Jorka Kolumbia-universitato. Samjare li eksiĝis el la Instituto pri Socia Esploro por protesti kontraŭ la akcepto de Adorno, kun kiu li antaŭe estis kverelinta, kiel plena membro de la instituto. En 1940, Fromm fine ricevis la usonan ŝtatanecon, kaj unu jaron poste li skribis sian veron Fuĝo for de libereco (germanlingva originalo: Die Furcht vor der Freiheit), per kiu li iĝis unu el la plej gravaj reprezentantoj de la nova psiĥoanalizo, kiu interpretas la psiĥoanalizon de Sigmund Freud alie kaj opinias, ke ankaŭ aliaj instinktoj kaj sociaj faktoroj gravas.

Spertulo Pri Pentraĵoj

Erich Fromm vizitis ekspozicion de pentraĵoj kaj parolis al lia amiko:

- Tiu ĉi pentraĵo estas vere realisma. Ĝi vekas mian apetiton.

La konulo tiel demandis:

- Kiel eblas, ke sunsubiro vekas vian apetiton?

Erich Fromm respondis:

- Ĉu tio estas sunsubiro? Mi pensis, ke estis fritita ovo!

Nova edziĝo

Inter 1941 kaj 1950 Fromm fine profesoriĝis pri psiĥologio ĉe la universitato en Vermont. Dume li denove edziĝis en la jaro 1944. Lia nova edzino nomiĝis Henny Gurland. Tri jarojn antaŭ la profesoriĝo li publikigis la veron Psiĥoanalizo kaj Etiko (germanlingva originalo: Psychoanalyse und Ethik).

En la jaro 1951 li iĝis profesoro pri psiĥoanalizo ĉe la ŝtata universitato en Meksikurbo. Unu jaron poste mortis lia dua edzino, pro kio Fromm edziĝis kun Annis Freeman en 1953, kun kiu li translokiĝis al Cuernavaca apud Meksikurbo. Tri jarojn poste li verkis alian tre gravan libron La arto de l’ amado (germanlingva originalo: Die Kunst des Liebens). En la seksa jaro li aktiviĝis kontraŭ la politiko pri atomaj armiloj en Usono ene de usona kacomovado.

Sperta Pentristo

En pentraĵa ekspozicio en arta muzeo, Fromm demandis la pentriston kiu staris apud li:

-Kion prezentas tiun ĉi bildon?

-Bovinojn sur paŝtejo.

-Ho jes! Sed paŝtejon tie mi ne vidas, respondis la vizitanto.

La pentristo tiel klarigis:

-Tiun la bovino jam formanĝis.

-Sed, majstro, tie mi ne vidas eĉ unu bovinon!

-Mi demandas vin - diris la pentristo - kial restu tie la bovoj, se tie jam ne estas herboj?

Morto

En 1976 li publikigis sian lastan gravan libron Havi aŭ Esti (germanlingva originalo: Haben oder Sein), kaj unu jaron poste li havis duan korinfarkton. Finiĝis lia vivo finfine la 18-an de marto 1980. Kvin tagojn poste oni publikigis entutan aron da liaj verkoj kaj honoris lin postmorte per la Frankfurta Goethe-plakedo.[1]

Diri la Veron

Fromm sentas sin mortonta kaj vokas sian multe pli judan kaj viglan edzinon al si:

- Nun mi baldaŭ mortos... diru al mi sincere, ĉu miaj infanoj vere estas miaj...

- Sed... hezitas la edzino. Kaj se montriĝos, ke vi ne estas mortonta?

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Do, kio estas normala homo?

pl:Eryk