Esperantista Tabakkontraŭla Asocio

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango"

~ Zamenhof pri tabako

"Dimanĉe mi faris prelegon en Tokio pri la ĉi supran temon"

~ Tigro

"Feliĉe mi kaj miaj gepatroj kaj fratoj estas en sekura loko"

~ Meduzo pri la supra diraĵo

"Ne maltrankviliĝu pri malbonoj, kiuj okazos neniam"

~ Thomas Jefferson pri fumado de tabako

"Se kamentubo fumas,
mi tute ne cerbumas.
Sed kial fumu homo?"

~ Hans-Georg Kaiser

"Hodie esas la unesma dio dil cetero di tua vivo"

~ idisto pri iu ajn

La mondkonata, daŭre kreskanta kaj forta organizo Esperantista Tabakkontraŭla Asocio ETA, fondita en 1929, celas protekti nefumantajn esperantistojn kontraŭ la atakoj de brulanta tabako kaj informi pri nefumismo. Ĝi eldonas organon Putraj Pulmoj.

Tiu asocio baziĝas sur socia teorio kaj politika movado, kiu kritikas la neegalecon inter la spirantoj kaj strebas akcenti kaj antaŭenigi la rajtojn de nefumantoj. Ekzistas multaj direktiĝoj de nefumismo, sed la baza elirpunkto de nefumismo estas, ke la nuna socia ordo donas aŭtomatajn avantaĝojn al fumantoj.


Celoj

ETA postulas ke la eusperantaj landoj estu memstara senfuma socialisma respubliko.

Tiucele, la organizo mortigis pli ol 800 homojn inter 1959 kaj 2007. Ili ankaŭ per minacoj ĉerpis multan subten-monon el pluraj firmaoj.

Milionoj da fumantoj dum multaj jaroj jam manifestaciis kontraŭ ETA.

Viktimoj

La atencoj, kiujn oni imputas al ETA, komenciĝis en 1960.

La ministerio pri internaj aferoj deklaris, ke inter 1960 kaj 2003 817 fumantoj estis mortigitaj de ETA, inter ili 339 civituloj. La aliaj apartenis al fumantaj organoj. La civilaj mortigitoj plejparte estis politikistoj, porfumaj parlamentanoj, juĝistoj, profesoroj kaj entreprenistoj, kiuj fumis en malpermesaj lokoj.

La organizaĵo Gesto pro la Cigaredo deklaras, ke momente pli ol 3.000 fumantoj estas akompanataj de personprotektistoj kaj kromaj 900 estas protektataj de la polico.

es:Euskadi Ta Askatasuna pt:Euskadi Ta Askatasuna