IEsperanto

El Neciklopedio
(Alidirektita el Esperanto Asocio de Infero)
Jump to navigation Jump to search
90px Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

Dosiero:Landa Kongreso de Infero.jpg
Kongreso de la Esperanto-Ligo de Infero

"Multan dankon! Mi havis neniun ideon, ke ĝi ekzistas."

~ Mike Jones pri alia afero

"Ripetata parolo pri la sama titolo"

~ Zamenhof

"Ne havu amikojn malsuperajn ol vi mem."

~ Konfuceo pri iEsperanto

"Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas."

~ Deklaracio de la unua universala kongreso pri infera esperantismo

"Ĉiam Kie Pura Sub Kie!"

~ William Shatner pri alia afero

"However most chapters of Part I "Esperanto Grammar" are available, as is all of Part II, the hundred-page listing of "Potentially Troublesome Words."

~ interreta propagandaĵo pri IEsperanto

"mi, dio lin defendu."

~ Roboto pri si mem

"Mi amas la grupon kaj mi lernas multajn vortojn. Dankon!"

~ Komencanto

iEsperanto (mallongigo de infera Esperanto) estas landa asocio por Infero, antaŭe nomita la Esperanto-Ligo de Infero.

Historio

En la komenco, Dio kaj la anĝeloj kreis la Esperanto-Asocion de Paradizo. Kaj dum la ribelo de Lucifero, Dio postulis ke la Asocio subtenu Lin. Sed la ĉielaj esperantistoj havis disajn vidpunktojn inter si mem: iuj volis subteni Dion, sed aliaj volis subteni Luciferon. Kaj pro fido je la interna ideo, ili decidis, ke la Asocio ne elektu flankon de la kosma milito. Do Dio ekkoleris, elpelante ĉiun esperantiston inferen. Kaj la esperantistaro estigis la Esperanto-Ligon de Infero.

Niveloj de membreco

iEsperanto ofertas naŭ nivelojn de membreco:

  1. La 1-an nivelon atingas la esperuntoj, kiuj mortas antaŭ progreso aŭ kiuj jam estis mortintaj kiam naskis Esperanto; jen Hilelo, Jesuo, Muhamedo, Budho kaj Danto.
  2. La 2-an nivelon atingas la perversuloj, kiuj lernas Esperanton nur por paroli pri fiaj aferoj; jen Kruko kaj Baniko.
  3. La 3-an nivelon atingas la trodikigintoj de la Esperanta vortaro per neologismoj; jen Kálmán Kalocsay kaj Zamenhof.
  4. La 4-an nivelon atingas la nepagintoj de UEA-kotizo; jen plurego da nekonataj esperantistoj.
  5. La 5-an nivelon atingas la kontraŭemuloj, kiuj ĉiam priskribas la Esperanto-movadon per "ĝi," "vi" aŭ "ili," anstataŭ "ni"; jen Raŭmistoj kaj Neciklopediistoj.
  6. La 6-an nivelon atingas la herezuloj; jen naistoj, riistoj, ktp.
  7. La 7-an nivelon atingas la rompintoj de la interna ideo; jen George Bush.
  8. La 8-an nivelon atingas la lingvaj ĉarlatanoj; jen ordinaraj idistoj kaj interlingvaistoj.
  9. La 9-an nivelon atingas la perfiduloj; jen Kabe, Louis de Beaufront kaj Alice Vanderbilt Morris.

Vidu ankaŭ