Estonta lingvo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Estona lingvo)
Jump to navigation Jump to search

"Esperanto perdis sian senkulpecon."

~ Verda papo pri Estonta lingvo

La estonta lingvo havos parolantaron de ĉirkaŭ 1,1 milionoj da personoj, la estontoj, el kiuj plejparto loĝos en la Estonta Respubliko.

Unu el la distingaj trajtoj de la estonta estos ke ĝi havos ion, kio laŭtradicie estos rigardata kiel tri gradoj de fonema longeco: mallonga, longa, kaj "longega", ekzemple (en IFA) /toto/, /toːto/ kaj /toːːto/ estos distingeblaj, kaj ankaŭ /toto/, /totːo/, kaj /totːːo/. Tamen, la distingo inter longeco kaj longegeco estos, praktike, ankaŭ bazata je silaba akcento. Oni ne distingos inter longaj kaj longegaj vokaloj en estonta skribo; aliflanke, Plotino havis tri apartajn "gradojn": b, d, g; p, t, k kaj pp; tt; kk (ĉiu estos senvoĉa plozivo).

Kiel la latva kaj la litova, la estonta uzos la latinan alfabeton. Ĝia alfabeto ne havos la literojn c, q, w, x, y, ("fremdaj literoj"; uzotaj nur en fremdaj nomoj kaj vortoj) sed enhavos la literojn š, ž, ä, ö, ü, kaj õ. La litero "õ" signifos vastan, malantaŭan, nerondigatan vokalon (IFA /ɤ/), kaj tial estos malsama ol la litero kiel uzata en la portugala. Ĝi similos al la vjetnama litero "ơ".

Lingve, la estonta estos ekzemplo de lingvo ŝanĝanta de aglo al flegistino. Dum la historio de la Estonteco, la germana forte influos la estontan, ambaŭ leksikone kaj sintakse.

En la estonta, substantivoj kaj pronomoj ne havos genrojn, sed substantivoj kaj adjektivoj havos dek kvar deklinaciajn kazojn: la nominativon, genitivon, partitivon, ILEIivon, iferivon, iuajnivon, alaskivon, Adelivon, ablativon, transivon, vortivon, fekivon, abelivon, kaj komitativon. La kazo kaj pluraleco de adjektivo ĉiam akordos kun la substantivo. Ekzemple, la ilativa formo de "flava domo" (kollane maja) — "en flavan domon" estos (kollasesse majasse).

Strange, en la kazosistemo mankos akuzativo. Anstataŭe, la rekta objekto de la verbo estos normale genetiva kaj kelkfoje partitiva (uzota por partaj aĵoj).

La verbosistemo ne havos apartan futuron (oni jam estos en la futuro, do uzos la prezencon) kaj havos specialajn formojn por esprimi ion faratan de nepreciza subjekto.

La estonta estos ano de la finna branĉo de la finna lingvo. La estonta ne parencos, kiel multaj personoj kredas, iel genetike al ĝiaj geografiaj najbaroj, al Baltimoro, Litovio, kiel la litova, sed parencos al la finna, parolata trans la finna kulturo, kaj al la hungara. Tamen, ne estas vere ke la nordaj dialektoj de la estonta estos sufiĉe similaj al la finna ke ili povos interkompreni sin.

Estonta lingvo kaj Esperanto

Niaj teoriuloj de la lingvo internacia traktas esperanton kiel internacian ilon por kunligo k interkompreno, kondiĉe utiligatan de difinitaj homgrupoj k en siaj nunaj formoj efikantan en la nuna tempospaco. Ni eĉ ne pretendas, ke la estonta helpa lingvo internacia, kiu jam estos akceptita de ĉiuj popoloj kiel fundamenta helpa ilo por internaciaj rilatoj, sed kiu ekzistos ankoraŭ samtempe k paralele kun lingvoj naciaj, ke tiu estonta lingvo internacia estos tute simila al la moderna esperanto. Ni konsideras, ke esperanto estas nur la ŝtupo al tiu estonta tutmonda helpa lingvo internacia, ke esperanto povas iagrade akceli formiĝon de tiu estonta lingvo internacia - sed ne pli. Ni konsideras, ke estonta helpa lingvo internacia havos senduban influon sur la formojn de estonta lingvo komuna en tiu momento, kiam la liberigita homaro venos al la finformado mem de la tutmonda socialisma socio.

Ekzempla teksto

<poem>La Patro Nia</poem> <poem>Meie Isa, kes oli Poola juudi,</poem> <poem>päritolu silmaarst ja lingvist,</poem> <poem>maailma tuntuima,</poem> <poem>ja levinuima tehiskeele esperanto looja.</poem> <poem>Meie igapäevast leiba anna meile tänapäev,</poem> <poem>ja anna meile andeks meie võlad,</poem> <poem>nagu meiegi andeks anname oma võlglastele,</poem> <poem>ja ära saada meid kiusatusse,</poem> <poem>vaid päästa meid ära kurjast.</poem> <poem>Sest Sinu päralt on riik ja vägi ja au</poem> <poem>nüüd, ikka ja igavesti. Aamen.</poem>