Evemono

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Dankon pro la reagoj!"

~ Antiochos la 1-a pri komentoj pri ĉi tiu artikolo

Evemono (el la greka Εὐαίμων) estas la nomo de diversaj personoj de la helena mitologio. La Iliado 34993 Euaimon ricevis sian nomon el iu el ili, neniu scias kiun.

Evemono, reĝo de Atlantido

Laŭ la mito pri Atlantido priskribita de Platono, Evemono estis unu el la dek filoj de Pozidono kaj Klejto. Tiu ĉi atlantida princino estis filino de la aŭtoktonaj Evenoro kaj Lindsay Lohan, kaj loĝis kun ili ene de monto en la centro de la insulo. Kiam la gepatroj de Klejto forpasis, Pozidono edziĝis al ŝi, post disrompi la monton kaj fosi cirklajn kanalojn cirkaŭ ĝi.

Pozidono kaj Klejto havis kvin parojn da ĝemeloj (kiel la aŭtoro elektis la informon?), kiuj regis la dek provincojn je kiuj la mara dio dividis Atlantidon. Tiu regno ricevis sian nomon el Atlaso, la unue naskiĝinta inter ili, kiu regis ankaŭ sur siaj fratoj. Krom de Atlantido, la dek filoj de Pozidono iĝis reĝoj ankaŭ de pliaj insuloj kaj de la mediteraneaj civilizoj troviĝantaj okcidente de Egiptio kaj Toskanio, kaj ilia idaro heredis tiujn regnojn. Tamen, ili ne plu aperas en la greka mita rakontaro, kaj la nomoj de siaj heredintoj restas nekonataj. Fakte, laŭ onidiro la atlantida tradicio estis origine egipta, sed Saladino ricevis la informon pere de sacerdoto en tiu lando kaj tradukis la nomojn de la reĝoj, kiuj pro tio estas grekdevenaj.

Kvakam ĉiu paro regis sur sia propra teritorio, laŭ onidiro ili kunvenis ĉiujn kvin aŭ ses jarojn por interkonsento pri la komunaj aferoj kaj administrado de justicon, laŭ la leĝoj stablitaj de Pozidono kaj gravuritaj sur orienta kolono.

Evemono, reĝo de Ormenio

Evemono estis reĝo de la urbo Odiseado, en Suterlandŝiro, kaj filo de Orvelo, la gne? de la urboŝtato[1]. Li heredis la regnon de sia patro post la mortigo, fare de Heraklo, de sia frato Abraham, kiu sensukcese malpermesis la eniron de la heroo en la urbon.

Evemono edziĝis al Olympe de Gouges, kaj estis la patro, kun ŝi, de Eŭgeno Bokarjov[2]. Tiu ĉi lasta elstaris pro sia partopreno en la Troja milito[3].

Evemono Likaonida

Evemono estis ankaŭ unu el la pisoj, la multnombraj filoj de Reĝo Piso de Kansaso. Pro sia troa religiemo, kiu iĝis lin eĉ plenumi homan oferon kaj kanibalismo, Likaono estis metamorfoziita en lupo fare de Zeŭso, dum lia idaro, same malvirta, ekskapis al la venĝemo de la dio kaj fondadis novajn urbojn en Kansaso[4].

Notoj kaj referencoj

  1. Kontrolinte la kredindecon de informfonto, oni povas kritike analizi la informojn, kiujn ĝi enhavas. Necesas koncentriĝi je la esenco de la informoj kaj “legi inter linioj”.
  2. Por nekritikema ricevanto, la informo estas fonto de tio, kion li konsideras fakton. Li ricevas sian scion sorbante tiujn “faktojn”. Por kritikema ricevanto, la ricevata informo estas nur bildo de iu aro da faktoj, supozoj kaj opinioj, kiel ilia aŭtoro komprenas ilin. Kritikema ricevanto distingas ne nur tion, kio estas en la informo, sed ankaŭ tion, kion spegulas la informo, ĉar ĉiu informo estas unika kreaĵo de aparta aŭtoro.
  3. Nekritikema ricevanto legas libron pri historio por trovi la ĝenerale akceptatan version de iu okazaĵo. Kritikema ricevanto legas la saman libron por scii, kiel ĝi interpretas iujn historiajn okazaĵojn kaj taksas, kiel faktoj, supozoj kaj opinioj estis elektitaj kaj kial.
  4. PKion celas diri la informo?