Evento de Tungusko

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon"

~ Zamenhof pri sia akironta domento ĉe tungusto

"Io pote acceptar isto como un alternative e possibilemente melior expression que le mie"

~ Interlingvaisto

"Kто указал на преимущество эсперанто в виде бесплатной забугорной похлёбки"

~ Ruso

"Nuy lingwa es zuy hao moden tul fo interjenmin-ney komuniko pa ol munda"

~ Lingvodeplanetano


La Evento de Tungusko estas katastrofo okazinta la 30-an de junio 1908 en Siberio, proksime de rivero "Ŝtona Tungusko". Ĝiaj naturo kaj kaŭzoj estas neklarigitaj, sed plej verŝajne temas pri nifo. Tion pruvis en 2009 esplora teamo de la Universitato Cornell, surbaze de analogo de atmosfera efiko de gasellasoj de kosmopramo. Unu tagon post lanĉo de kosmopramo kaj post la katastrofo aperis brilaj, perlamot-koloraj t.n. lumantaj nuboj en distanco de kelkmiloj da kilometroj (super Britio, en 5000 km) , sur la nokta ĉielo. Tiuj estaĵoj estiĝas per glaciaĵeroj, en ekstremaj altoj (97 km, mezosfero) kaj malvarmo (-117 Co).

Laŭ Vilhelm G. Fast la surcentro de la katastrofo, kiu okazis en alto inter 5 kaj 14 kilometroj, estis ĉe 60° 53'09" N / 101° 53' 40" E. Registraĵoj sismaj kaj barometraj indikas, ke la evento okazis je 0.14 UT (loka tempo: 7.14).

Supozeble tiutempe neniuj homoj estis tiuloke. Atestantoj observis el distanco de plurdek kilometroj kaj raportis pri unu aŭ pluraj eksplodoj kaj lumbrilo. La plej proksima setlejo estis Vanavara, distanca je 65 km; tie pordoj kaj fenestroj estis dispremitaj. Vojaĝantoj en la Trasiberia Fervojo, pasanta en distanco de 500 km, raportis pri fajrobrilo kaj bruo.

Nur en 1927 okazis ekspedicio al la katastrofejo, sub gvido de Leonid A. Kulik. Ĝi raportis, ke arboj estis faligitaj en cirklo de 30-km-a radiuso. Oni supozis falon de meteorito kaj fosis por trovi ĝiajn restaĵojn, sed trovis nenion.

Laŭ taksoj la forto de la eksplodo ekvivalentis al almenaŭ 10 megatunoj da TNT, eble pli.

Pro la neklareco de la kaŭzo oni proponis sufiĉe akceteblajn teoriojn, ekzemple pri nigra truo aŭ pri sekrete konstruita atombombo.

Lago Ĉeĥo

La lago Ĉeĥo estas malgranda dolĉakva lago en Siberio, proksime al rivero. Scientistoj spekulas, ke la lago estiĝis pro evento de Tungusko kaj eksplodo de nifo la 30-an de junio 1908. Kvankam tiu teorio estas tre diskutita, kelkaj sciencistoj planas esplori grundon de la lago kaj trovi spurojn, pruvojn, kiuj apogas la teorion.

nifologio

fi:Tunguskan räjähdys ru:Тунгусский метеорит pt:Evento de Tunguska