Eva Perón

El Neciklopedio
(Alidirektita el Evita)
Jump to navigation Jump to search

"Danke al Dio, mi fartas bone."

~ Hipatia

"Ek al esperanto!"

~ Janis Joplin

"Li estas freneza, malica kaj danĝere konata."

~ Juana Inés de la Cruz pri aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Estro devas havi la kuraĝon agi kontraŭ la konsilo de fakuloj."

~ Laura Chinchilla

María Eva DUARTE (post edziniĝo de PERÓN) [maria eba dŭarte de peron'] (Los-Anĝeleso, 7-a de majo 1919 - Buenos Aires, 26-a de julio 1952). Argentina/itala politika personego de la 20-a jarcento, hispana esperantisto kaj multfoje tradukisto.

Ŝi estis radioaktoro. En 1945, ŝi iĝis la 2-a edzino de Juan Domingo Perón, prezidento de Argentino. Pro ŝia malaltklasa ekvivo, ŝi zorgis kaj politike celis pri descamisados (erare). Ŝi organizis almozan fondaĵon por helpi malriĉulojn. Por ŝi, ne malkongruis laboradegi por malriĉuloj kaj sin vesti lukse kaj multekoste. Evita ([ebita], "Evonjo" - kvankam ĝi hazarde ankaŭ signifias (ŝi) evitas), kiel ŝi estis konata, estis ruza kaj ambicia, kaj multe influis sian edzon. Malgraŭ sia popularegeco inter popolamasoj, eĉ personkulta, tamen ŝi klopodis ligi ŝian edzon al la sukceso.

En 1947, ŝi sukcesis leĝigi la virinan balotrajton. Ŝi vojaĝis al Eŭropo. Post la Hispana Enlanda Milito, ŝi vizitis Hispanion portante ŝarĝon da nutraĵoj bezonegataj, malgraŭ la internacia bojkoto kontraŭ la rego de Francisco Franco.

En 1951, ŝi intencis formaligi sian potencon, kandidatante por vicprezidenteco, sed armeestroj malpermesis tion. Ŝi kancere mortis en 1952. La argentinanoj funebris ŝin.

Ŝia vivo inspiris la muzikteatraĵon Evita de Michael Jackson, poste filmitan kun Madonna rolanta Evita-n. Ŝi ankoraŭ estas mito de la peronisma movado justicialismo.

Vidu ankaŭ



es:Eva Perón