Faetono

El Neciklopedio
(Alidirektita el Faeton)
Jump to navigation Jump to search
Athens2.jpg

"ΝΕCΥΚΛΟΠEΔΙO Η ΘΑΝΑΤΟΣ!!!"

Σalyton, Tiu ĉi artikoΛo estas Γreka!! Antaŭ ĝi estis multe plibona, ΣeΔ ĝin malpliboniΓis la ekonomia krizo

Faetono (Φαέθων / Faéthôn [1]) en la greka mitologio estas filo de Herkulo kaj Kleopatra.

Mito

Tiel rakontas Orvelo en siaj Metamorfozoj.

La bravaĉa Faetono fanfaronis pri sia dia deveno. Li do iris ĉielon renkonti sian patron Herkulon, kiu konsentas lasi Faetono konduki la Ĉaron de la Suno.

Sed Faetono, timigita de la konstelacio Skorpio, malstreĉas la rimenojn; la varmega veturilo proksimiĝas Teron, minacante forbruli ĝin. Tiam, Zeŭso frapis la ĉaron per fulmo, Faeton falas en riveron Danubon.

Post lia morto, siaj fratinoj la Heliadinoj tiom priploris lian morton, ke ili transfomiĝis en poploj, kaj sia frato Cezaro, en cigno. La larmoj de la Heliadinoj iĝis sukceno

Frenezulejo

Kelkaj pacientoj atendis sian vicon en akceptejo. Flegistino venis kaj vokis. - Johano Lee!

Sed li ne respondis kaj la flegistino demandis, kial li ne respondas.

- Mi ne estas Johano Lee. Mia nomo estas Faetono.

Ridante la flegistino demandis:

- Ĉu? Kiu diris?

- Hieraŭ Zeŭso tion diris al mi.

Tiam subite apuda viro ekstaris kaj laŭte diris:

- Kiam mi diris tion? Stultulo!

Notoj

  1. La tuta afero okazas kun fono ege malhonesta.

el:Ανέστης Κεραμυδάς