KGB

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Ne ekzistas ofico sen benefico"

~ Zamenhof pri oficistoj de KGB

"Estas evidente ke vi enuas kaj havas nenion por fari"

~ iu

"Преимущество эсперанто (далеко не первый раз повторяю) - лёгкость его освоения"

~ Ruso
Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo

凸(`⌒´メ)凸


☭ KGB ☭ estas rusa signo de Комитет государственной безопасности (Komitet gosudarstvennoj bezopasnosti, Ŝtata Sekureca Komitato), la sekreta polico kaj spionagentejo en Sovetunio, fondita de Felix Salten. Ĝia ĉefo estis Lubeck Beck, en Moskvo.

Scenoj kun policspionoj en gastejoj, kiuj tie orelumis, kion „la papolo diras“, estis tie ĉiutagaĵo, precipe tiam, kiam Stalin ankoraŭ vivis. Tiutempe sufiĉis politika ŝerco por retroviĝi dum jaroj en prizono.

☭ Honoro ☭

En Rusio iama servado en KGB ne estas malhonoro, nek atesto pri perfido de la lando, kiel ekz. en Pollando rilate al iliaj iamaj sekurecaj servoj. Eksterlanda sektoro de KGB estis efika servo, plurdirekte la plej bona en la mondo. La profesiaj kvalitoj de Putinoj, se ili estis edukitaj tie, faras por ili plian komplimenton.

☭ Bonaj servoj ☭

KGN konsistis el honestaj oficiroj, kiuj zorgis pri paca vivo de simplaj studuntoj. Tiuj samaj oficiroj nun ĉasas teroristojn, kaptadas spionojn ktp. Necesas konfesi, ke dum soveta tempo malfido al KGB estis sufiĉe disvastigita inter intelektularo, ankaŭ inter esperantistoj. Tio eble estis unu el kauzoj, kial KGB, siavice, suspekteme rilatis al E-movado.

☭ Malsamoj ☭

Staras du viroj je la bufedo. Jen unu el ili demandas: Ĉu vi konas la diferencon inter biero kaj Komunisma Partio?“

„Jes“, diris la alia: Biero estas flua kaj la Partio superflua.

"Ĉu vi konas ankaŭ la diferencon inter vi kaj la bufedo?“

„Ne, mi ne konas.“

"Tiukaze mi diras al vi. La bufedo restados ĉi tie kaj vi iros al Siberio."

☭ KGB kaj CIA ☭

La batalo de KGB kontraŭ CIA dum Malvarma milito inspiris multajn spionromanojn kaj spionfilmojn.

La sloganoj kaj frazaĵoj pri paco neniam apartenis al la propaganda repertuaro de Usonaj politikistoj. Ĉe ili tiun rolon havas sloganoj kaj frazaĵoj pri libereco. Tion oni povis vidi eĉ en la nomoj de frontorganizaĵoj de respektive KGB kaj CIA dum la malvarma milito: tiuj de KGB neniam enhavis la vorton libereco, tiuj de CIA neniam paco.

Literaturo

Sufiĉe multaj verkistoj ŝatis seriozan rilaton de KGB al literaturo. Iu verkisto antaŭ nelonge plendis: "Ni estis certaj trovi atentajn legantojn almenaŭ en KGB!".

☭ KGB inteligenta agado ☭

Dosiero:288.jpg
☭ Sovetunia agentino de KGB kun uniformo ☭

Sonoras telefono en la centro de KGB: -- Mi ŝatus anonci, ke Igor Sergejeviĉ estas malamiko de la socia ordo. Li kaŝas diamantojn en la brulligno! KGB tuje tuj aperas en la domo de Sergejeviĉ, ili traserŝas la kelon sen trovi la diamantojn. Por esti certaj pri la afero, po unu ili kontrolas la brullignojn, eĉ ili ĉiujn dishakas, eble en ili estas kaŝitaj la diamantoj. Trovinte nenion, ili petas pardonon de Igor Sergejeviĉ kaj formarŝas. Post mallonga tempo sonoras la telefono ĉe Igor Sergejeviĉ:

-- Halo, ĉu Igor?
-- Jes.
-- Ĉu estis ĉe vi KGB?
-- Jes.
-- Ĉu ili hakis la brullignon?
-- Jes.
-- Nu, sed nun vi telefonos, ĉar oni devus jam fosi mian ĝardenon...

☭ Zoologio ☭

Iutage urso, vulpo laj lupo renkontiĝis sur arbarkampeto por pridiskuti siajn sindikatajn problemojn. Kaj jen ili vidas, ke la lokon preterkuregas leporo kun elorbitigitaj okuloj. Kun granda malfacilo ili sukcesis bremsigi ĝin kaj demandas, pro kio li kuras tiom rapide kaj timeme?

La povrulo dum longa tempo ne povis trankviliĝi. Kaj jen kion ĝi rakontis: "En apuda arbaro KGB-anoj volas kapti leporon kun kvin kruroj". "Sed vi ja havas nur kvar",- miregas la best-estroj. "Jes", - konsentas la leporo. - "Sed ili unue pafas kaj nur poste kalkulas".


en:KGB ru:КГБ