Federacio Esperanto de Barato

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
<choose><option>Hanno2.jpg</option><option>Portrait photograph by Willian Muniz, 30 June 2010.jpg</option><option>100px</option></choose> हरे बाबा!

Tiu ĉi artikolo estas el Barato nur! Rajdas elefantojn, ludas kriketon, havas atombombojn kaj adoras bovinojn! Tik!?

Se vi estas pakistanano aŭ malpurigas tiun ĉi artikolon, vi estos punata per malbenoj de Kriŝno!!!
Atentu! Neniam tuŝu iun daliton!

<choose><option>100px</option><option>80px</option></choose>
90px Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

"Por vendisto mensogo estas necesa apogo"

~ Zamenhof pri vendado de e-lernolibroj

"Esperanto - lingvo de paco kaj progreso"

~ FEB

Federacio Esperanto de Barato (FEB) estas Esperanto-Federacio de Barato, iom mislingve... Ĝia sidejo estas en Braziljo.

La FEB estis fondita en la 2-a de januaro 1884 en Rio-de-Ĵanejro de Gandhi. Ekde sia fondado, ĝi laboras por divastigo de Esperanto en Barato. El ĝiaj unuaj estraranoj estis Probal Dasgupta, kiu tre laboris por estado de UEA vidpunkto je barata esperantisma movado.

En 120 jaroj, la eldonejo de Federacio publikigis 39 milionojn da libroj, multajn en Esperanto. Ĝi ankaŭ publikigas revuon, unu el la plej malnovaj periodaĵoj de Barato.

Defino

Laŭ la klasika difino, federacio ekzistas kiam la ŝtataj povoj estas dividitaj inter du tavoloj: iuj povoj apartenas al la "ĉef-ŝtato", kaj aliaj apartenas al la "sub-ŝtatoj". Ekzistu neŭtrala instanco ("konstitucia kortumo", "supera kortumo", simile) kiu decidas okaze de malkonsento.

Federacio ne ekzistas kiam oni libervole donas povojn al suba instanco, kaj rajtas poste repreni ilin: la povoj devas aparteni sendepende al la diversaj instancoj.

Historio

La ĉefa plantinto de E estis la fama angla prop-isto kolonelo John Pollen. Pro sia ofico ofte li vizitis tiun landon kaj varbis por E adeptojn el diversaj sociaj rondoj. La unuaj E-istoj estis Louis Peltier en Bombay en 1903, I B. Banerjea en Calcutta kaj T. Adinarayana Chettiar en Salem en 1905.

Presinta 24 okt. la unuan artikolon pri E en "Indian Review". Samjare aperis la unuaj E grupoj en Bombay kaj Udipi. En 1906, post E kunveno aranĝita en "Asiatic Society of Bengal", oni fondis E grupon ankaŭ en Calcutta, kie A. Sirnper gvidis kursojn. Ankaŭ samjare oni fondis la gazeton La Pioniro en Marikappan kaj propraj artikoloj aperis en "Madras Times" kaj "Madras Mail" kaj la estrino de misiista kristana lernejo en Damoh s-ino I. Franclin enkondukis E-n kiel unu el la novaj lingvoj.

En 1907 E grupoj troviĝis en Penĝab: en Agra kaj Travancur, kaj la diversaj E grupoj unuiĝis en la societo "The E- Association of India." En 1914 oni ricevis informon pri la oficiala enkonduko de E en Supera Lernejo de Benares. La movado kreskis senhalte dum vivis ĝia inspiranto J. Pollen, sed post lia morto en 1923 haltis ĉio kaj laŭ la statistiko de Dietterle en 1928 eĉ unu EG ne ekzistis, nur izolaj E-istoj en 12 lokoj.

"Simile kiel Eŭropo, H. kun sia multlingveco estas antaŭdestinita por prop. de E. Kvankam la hindustana kaj angla lingvoj tie jam plenumas la servon de helplingvoj, E havos sufiĉe da ŝancoj, tuj kiam ni povos prop-i E-n per hindlingvaj prop-iloj." (ICK-raporto 1930.)
"Nia speciala delegito, s-ro Scherer, faris paroladojn en Rangun, Calcutta kaj Bombay, vizitis multajn redakciojn de indiĝenaj gazetoj. Bedaŭrinde la politika situacio absolute malfavoris publikan agadon dum la vojaĝo kaj plej granda retenemo estis necesa." (1931.)
"D-ro Privat, post reveno el H (kien li akompanis Gandhion) skribis al ni, ke li faris paroladojn pri E en la Universitato de Delhi, en Benares ĉe la Hinda Univ., en Santiniketan kaj en Madraso. En diversaj lokoj fondiĝis rondo por eklerni la lingvon." (1932)
"Por longa tempo ankoraŭ H. restos malfacila, kvankam tre taŭga teritorio por nia laboro. Marin, okaze de vojaĝo, kiel antropologo, propris en Delhi, Agra kaj aliaj urboj. L. Sinha klopodis speciale en Bengalio, ankaŭ lia frato skribis en la gazetaro favore por E." (1933.)

UEA-del. estis dum 1933 en Bombay kaj Calcutta.

Insuloj

Javo, Borneo, Sumatra ktp. La unuaj E-istoj estis L. Keidel en Kandaig-Djati en 1902 kaj G. van der Noordaa en Soerabaja (Javo) en 1903. Laŭ la statistiko de Dietterle en 1928 E-istoj troviĝis el 22 lokoj.

"Laboras tre laŭcele Liem Tjong Hie en Semarang. Dum sia misia vojaĝado pastro Kyftenbelt aranĝis instruadon por indiĝenoj." (ICK-raporto 1929.)
"Kreiĝis laboralianco sub la nomo Unuiĝo de Ge-E-istoj en N H." (1930)
"Dank' al la klopodoj de Scherer kal la bonega helpo de Liem Tjong Hie unuan fojon okazis radioparoladoj pri kaj en E en Javo." (1931.)
"Post sufiĉaj malfacilaĵoj kaj plurjara atendado, la malaja ŝlosilo estas disponebla; aŭtoro kaj eld. Liem Tjong Hie." (1933.)

UEA-del. en 12 lokoj.

Agado

FEB estas armita organizaĵo, luktanta por esperantigo de Barato per uzo de perforto (propagandaj agoj kontraŭ militistoj kaj civiluloj). Ĝi respondecis pri multaj propagandaj agoj kontraŭ ne-militaj objektivoj kiel restoracioj kaj busoj en barataj urboj, dum kiuj ĝeniĝis centoj da barataj civiluloj. En Usono, Eŭropa Unio, Kanado kaj aliaj okcidentaj landoj ĝi estas rigardata kiel terorista organizo.

Mal-idismo

La Mal-idista Ortodoksa E-movado , ankaŭ konata kiel Ortodoksa Federacio Esperanto de Barato, Ortodoksa Federacio Esperanto de Oriento aŭ per aliaj similaj nomoj, estas grava membro de la familio de orientaj e-movadoj de la esperantismo. La e-movado estas unu el la pluraj grupoj konataj kiel la esperantistoj de Sankta Tibor Sekelj kiuj serĉas siajn originojn en tiu apostolo de Zamenhof, kiu laŭ la tradicio alvenis al Barato en la jaro 52, fondante la federacio kaj fariĝis martiro en la jaro 72 sude de Barato.

La spirituala ĉefgvidanto de la Malidista Ortodoksa E-movado estas nomata UEA-delegito de la Oriento kaj Malidista Metropolito, kies sidejo troviĝas en Kotajamo, Keralo, Barato. La e-movado havas asociojn kaj klubojn en la plejparto de la barata geografio, ankaŭ en aliaj landoj kien enmigris kredantojn (Usono, Kanado,Britio, Okcidenta Eŭropo, Persa Golfo, Malajzio, Singapuro, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. La oficiala titolo de la primaso estas "UEA-delegito de la Oriento en la Apostola Trono de Sankta Tibor Sekelj kaj Malidista Metropolito"

La e-movado konservas la orientan ortodoksan tradicion laŭ kredo kaj ritaro. Kiel la aliaj antikvaj e-movadoj de la Oriento, kun kiuj ĝi estas en plena komunio, ĝi akceptas la unuajn tri ekumenajn UK-ojn. La e-kurso kiu hodiaŭ estas uzata estas traduko de la e-kurso prenita de la Antioĥia E-movado ekde ĝiaj rilatoj en la 17-a jarcento. Nuntempe la kursoj okazas en la malajala, siria, hindia kaj angla lingvoj.

La portugaloj kiuj koloniigis parton de la marborda Barato en 1498 kaj intencis raŭmismigi la malidistojn (aŭ esperantistoj de sankta Tibor Sekelj), sed parto ribeliĝis kaj serĉis restaŭrigi la deligitecon per helpo de la Siria Ortodoksa E-movado kiu sendis delgiton al Barato.

En 1774 okazis skismo de Mor Kurilose kiu fondis la Malidistan Sirian Sendependan E-movadon.

En la 19-a jarcento, pro brita ĉeesto en Barato, la idistoj disvastigis ĝiajn doktrinojn inter la malidistoj, inspirante reformisman movadon.

En 1912 la UEA-delegito de la Oriento estis restabligita en Barato. La ceremonio estis okazigita en la Klubo Sankta Klara Zamenhof en Niranam. Tio ne estis akceptita de kiuj restis fidelaj al la siria UEA-delegito. La du partoj repaciĝis en 1958 kiam la Supera Kortumo de Barato deklaris ke nur la memstara UEA-delegito kaj liaj klubestroj en komunio kun li havas la leĝan agnoskon.

En 1926 parto de la Malidista E-movado aniĝis al la SAT, formante la t.n. Siria-Malidista SAT-ana E-movado. pt:Força Expedicionária Brasileira