Femuro

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Fremda mizero -- ridinda afero"

~ Zamenhof pri iu ajn

"Mem la stulton experienco docas"

~ idisto

" Ka vu kom naivo vere e simple kredas tale?"

~ Novialisto

"I do speak Esperanto and Ido (a reformed, not necessarily better) Esperanto"

~ usona Idisto
Dosiero:Femuro.jpg
Femuroj saĝe malkovritaj.

La femuro estas la supra sekcio de la kruro (aŭ gambo, laŭ iuj), el la genuo ĝis la aĵoj sub la kalsoneto (pri kiuj ni ne parolos ĉi tie).

Zorgo pri la femuroj

La muskoloj de la femuroj estas grandaj kaj agemaj. Ili produktas multan varmon, kiam oni sidiĝas, stariĝas, aŭ marŝas. Facile okazas danĝera trovarmigo, se mankas kontakto kun malvarmeta freŝa aero (aŭ mara akvo). Por bona sano, eĉ tre pudora persono femurojn ne kovru. Tio estas la kialo, ke oni inventis la jupeton.

Ĉu vi ankoraŭ scivolas?

Se vi scivolas pri la aĵoj sub la femuro, vidu

Se vi scivolas pri la regiono super la femuroj, vi estas aĉa eta perversulo, kaj meritas bonan pugbatadon.


Vikipedio havas senhumuran artikolon pri la femuro.

pt:Coxinha Foot Ball Club