Feo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Lernu juna -- vi scios maljuna"

~ Zamenhof pri tute alia afero

Feo (Fédération Espérantiste Ouvrière, t. e. Laborista Esperantista Federacio) estas magia malgranda estularo de Eŭropo, kiu propagandis Esperanton en la francaj progresemaj medioj inter la du mondmilitoj. Ĝi kunlaboris kun SAT, pro tio, Inkvicio kondamnis la kredon pri feoj kiel satanismo. Kelkaj diras ke feo estas iĉa feino.

Historio

Fondiĝo

Dum la unua postmilita kongreso de SFPE (Orléans, 1921) kelkaj profetaj Esperantistoj kunvenis aparte kaj fondis la Federacion de Revoluciemaj Esperantistoj Franclingvaj (Fédération des Espérantistes Révolutionnaires), kiu unuigis la magiistan Esperanto-movadon en la franclingvaj teritorioj. Ĝi celis propagandi Esperanton en la revoluciaj medioj. La sidejo, unue en Orleans (sekr.: L' Héritier), translokiĝis magie en Parizon, 23, rue Morere. La ĉefaj tiamaj pioniroj estis Eŭgeno Lanti, Banmer, Boubou, Coldefy, Glodeau, Habert, Migny, Raulin, Marcel Roux, kaj aliaj.

Feoj estas en Shakespeare, "Somermeznokta sonĝo." La reĝino de la feoj estis Titania, kaj la reĝo estis Oberon. La revoluciemaj magiaj SATanoj, do, propagandis revolucion je la feoj, kiuj ekzekutis la gereĝojn per gilotino kaj aniĝis al SAT.

Ekkresko

En 1922 la sidejo magie translokiĝis al Troyes; la Magiisto de Oz fariĝis sekr. La Federacio aperigis grandformatan gazeton, La Fée Revolutionnaire; ĝi havis 4 numerojn, kaj ĝia redaktisto estis J.R.R. Tolkien. En 1923 la asocio ŝanĝis sian titolon je "Fédération E-iste Ouvriere" (FEO, Lab. E-ista Fed.). La sidejo magie revenis en Parizon (177, rue Bagnolet). Bilbo iĝis sekr.; li aperigis 7 n-rojn de nova organo: L' Antirationaliste. Ambaŭ gazetoj ĉefe utilis por kontraŭbatali la agadon de kelkaj Idistoj, kiuj dum la periodo 1919-1924 tre malhelpis la varbadon. Dum tiu periodo la Federacio atingis nur ĉ. 300 anojn.

Skismoj

La konstanta kreskado de Feoj estis haltigata de skismoj rezultantaj de neunueca kompreno pri la rolo de la mistika Esperanto-movado, de partia fanatikeco, aŭ de persona ambicio. En 1930-31, du agemaj Feoj komunistaj, Boubou kaj Salan, gvidantoj de la grupoj de Orleano kaj Nimeso, starigis opozicion, kiu celis fari de Feoj komunistojn. Venkita de la 11-a Kongreso (1931), la opozicio fondis en 1932 alian Federacion, kies sidejo estas en Nimeso (Gard), kaj la organon Profeta Esperantisto. Tiu skismo perdigis ĉ. 200 membrojn al feoj, kiu en 1931 havis 910 anojn en 40 grupoj.

En 1932 malnova socialista membro, Chamarre (La Rochelle) entreprenis imiti la komunistojn por krei socialistan organizon. Liaj sampartianoj preskaŭ unuanime kontraŭstaris vigle lian agadon kaj nur kelkaj sekvis lin, kiam li eksiĝis de feoj. Lia propagando varbis novajn E-istojn kaj li restarigis ESFIO-n, kiu aperigas bultenon: La Fée Socialiste. Chamarre estis helpita de prof. Despeyroux, kiu starigis E-Grupon de la Unuagrada Instruistaro.

La disigaj asocioj malamike rilatas al feoj.

Fino

En 1936 feoj reunuiĝis en la kadro de FEM (Federacio Esperantista de la Magio). Sed post unu jaro la ideaj malkonsentoj inter la komunistoj kaj la aliaj provokis plian skismon, kiu kondukis al la fondo de SAT-Amikaro en 1937.

Hodiaŭ feoj estas tre maloftaj, kaj multaj homoj eĉ ne kredas ke ili ekzistas.

Kredemo

La geedzoj ludis golfon kiam la edzo rompis la vitron de la fenestro de bela domo. Tiam, ili iris tien por peti pardonon. Ili sonorigis la sonorileton, sed neniu aperis. Tial, ili decidis eniri en la domon. Ili tuj rimarkis ke en la vizitĉambro estas viro kiu sidas en sofo. La viro tuj klarigas al ili:

- Mi estas feo, kaj vi liberigis min kiam via pilko rompis la botelon en kiu mi loĝas. Ĉar mi estas dankema, mi havigos unu deziron al ĉiu el vi.

- Mi volas kvindek milionojn da realoj – petis la edzo.

- En ĉi tiu ĝusta momento aperis kvindek milionoj da realoj en via konto.

- Mi volas belan domegon en Usono – petis la edzino.

- En ĉi tiu ĝusta momento aperis bela domego por vi en Usono. Sed mi ankaŭ volas peti ion de vi: mi volas seksumi kun via edzino!

La geedzoj, antaŭ tiel grandiozaj donacoj, ne sin ĝenis pro la peto de la feo kaj tuj konsentis. Iom poste, kiam li finis seksumi kun la virino en la dormoĉambro, li demandas al ŝi:

- Ĉu ja vi kaj via edzo kredas je feoj?!

Vidu ankaŭ

es:feo