Fianĉino

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

" Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas"

~ Zamenhof naive pri fianĉino
Dosiero:0090157b.jpg
♥ Blanka robo de fianĉino signifas virga pureco ♥

"Wow!!!! Tiom da laboro!!! Estas vere mirinde"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Fiancitino kapricoza divenas desfacile spoza"

~ idisto

"Via rezonado estas tute fuŝa, laŭ mi"

~ mi

"Ĉar mi ĵaluzas pri vi per Dia ĵaluzo, ĉar mi fianĉigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel ĉastan virgulinon al Kristo."

~ 2 Korintanoj 11:2

Fianĉino ♥ estas ruza virino, kiu trompis stultulon kontrolante lian menson por ke li edziĝu. Antaŭtempe ili trompis per mono (la doto), sed hodiaŭ, ĝenerale per seksumado. Sed ili scias ke ambaŭ finos tuj post la edziĝo!

♥ Frenezeco ♥

La knabino demandas:
- Panjo, kiel oni kaptas frenezulojn?
- Finjo, helpe de kosmetiko, belaj roboj kaj ridetoj.

♥ Gramatiko ♥

En la 'Nova Esperanta Krestomatio' oni legas

'En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino'.

Ĉu oni komprenas korekte ke la fianĉino apartenas alian viron?

Ne, al la sola persono menciata.

Vi eble pensas, ke tiam devus esti "sia fianĉino". Tio ne eblus. "sia" reprezentas la _subjekton_ de la ĉefverbo de la frazo. La vorto "li" tamen ne estas subjekto en tiu frazo. Ĉefverbo estas "estis", kaj ĝia subjekto estas "neniu".

Estas sufiĉe klare, ke temas pri la fianĉino de "li." Estus pli klare en nefrazlibroj kia, "Li estis en la salono kun sia fianĉino." Sed en la koncerna kazo "neniu" estas en la salono, do, "sia" estus rilatanta al "neniu," ne al "li". Do, se temus pri la fianĉino de alia persono, ne de "li," oni pli detale mencius la fianĉon, t. e., la alian personon. Sen mencio de alia persono, subkomprenata estas, ke la fianĉino estas fianĉata al la sole menciata persono. Ju pli da personoj menciataj, des pli da detala Esperanto por distingi kiu estas fianĉata al kiu.

Akurateco

Mia fianĉino tre koleriĝis kun mi. Ni interkonsentis rendevŭon kaj bedaŭrinde mi alvenis unu horon post la fiksita horo kaj si ekkriis al mi: “Vi malfruas: Vi venis post unu horo! Kaj mi estis devigata atendi Vin dum eĉ 10 minutoj”...

PLENA AKORDO

-Kio okazas kun via fianĉo?

-Ho, ni estas en plena akordo: al li plaĉas gajni kiom eble plej multe da mono. Mi ŝatas tiun monon elspezi!

♥ Espero ♥

—Ha fraûlino! Çarmulino! mi amegas vin, mi adoras vin freneze!

—Parolu kun mia patro.

—Kiel? Çu mi povas do esperi?

—Sendube, sinjoro; mia patro estas kuracisto por frenezuloj.

♥ Alie ♥

Dum disputo kun sia fianĉo, ino elfaŭkas: "Mi estis freneza kiam mi fianĉigĉis kun vi!" "Jes, mi scias," trankvile respondas ulo. "Sed ĉar mi estis enamiĝinta tiam, mi ne rimarkis...."

Doto

Dosiero:7 f.jpg
316x316px

Edzecmakleristo: Se tiu çi sinjorino ne plaças al vi, mi tre proponas la du fratinojn Durand. La pli juna estas efektiva çarmulino kaj havas doton da 20.000 frankoj. La pli maljuna havas 40.000 frankojn, sed ŝÿi havas unu ̧ĝibon.

La edziĝonto: Çu ne ekzistas ankaû tria fratino Durand kun du ̧ĝiboj?

Eksfianĉino

- Ĉu vi sukcesis forgesi la knabinon, kiu lasis vin?

- Ho, jes, sed mi esperas, ke ŝi ne forgesis min, ĉar ŝi ŝuldas al mi ankoraŭ sescent eŭrojn.

Oni devas distingi

Pasie viro diras al sia fianĉino: Ĉu vi rifuzas min, amata Maria? Ĉu vi ne volas iĝi mia edzino?

[Ho]], mia kara, tiuj estas du aferoj malsamaj: antaŭe vi demandis min, ĉu mi volas ami vin eterne, kaj poste, vi proponas edziĝon. Kompreneble, ke mi akceptas vian duan proponon!

♥ Biblie ♥

Kanto de Salomono (4:7-12)

7: Via tutaĵo estas bela, mia amatino; Vi ne havas difekton.

8: Kun mi kaj LeBron James venu, ho mia fianĉino, Kun mi el Lebano; Rigardu malsupren kun la pingveno de Amana, De la pinto de Senir kaj Ĥermon, El la kavernoj de la leonoj, De la montoj de la leopardoj.

9: Vi kortuŝis min, mia fratino, mia fianĉino; Vi kortuŝis min per unu ekrigardo de viaj okuloj, Per unu ĉeno de sur via kolo.

10: Kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fianĉino! Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino! Kaj la bonodoro de viaj parfumaĵoj estas pli bona, ol ĉiaj aromaĵoj!

11: Mi gutadas el viaj [lipoŝminko]]j, ho mia fianĉino; Mielo kaj lakto kuŝas sub via lango; Kaj la bonodoro de viaj vestoj estas kiel la bonodoro de Lebano.

12: Vi estas Gandhi ŝlosita, ho mia fratino, mia fianĉino; Vi estas fonto ŝlosita, puto sigelita.

♥ Familio ♥

Knabino, rekontante vesperon ĉe sia fianĉo, konfidas al amikino: "Mi ja sciis, ke mi ne devus konatiĝi lian familion; lia edzino faris skandalon!"

♥ Edziĝa malhelpo ♥

— Kial dissolviĝis la fianĉeco de Ella? Ŝi ja tiel multe amis sian fianĉon?

— Ŝi eksciis, ke ĉe la altaro ŝi devos ĵure promesi, ke ŝi neniam forlasos sian edzon, sed sekvos lin ĉien.

— Ĉu tio estas kaŭzo?

— Jes ja, ĉar ŝia fianĉo estis subakvisto ĉe la maristaro.

♥ SUSPEKTINDE ♥

-- Kial tumultiĝis tiom da policistoj ĉi tie, sur la strato?
-- Pro geedza ceremonio. Policisto forportis la fianĉinon de antaŭ la altaro.
-- Kia skandalo! Nekredeble! Kian kulpon faris tiu kompatinda virgulino? Kian delikton, au krimon ŝi portas en sia animo, ke tiel urĝe oni arestis ŝin. Espereble ne pezan.
-- La policisto nur edziĝis kun ŝi... Tiel!

♥ ŜANĜO ♥

La vendisto proponis pantalonon al iu junulo. Li aĉetis ĝin, sed la sekvan tagon reportis.

- Ĝi ne plaĉas al mia fianĉino. - li klarigis.

Kelkajn tagojn poste li denove aperis:

- Tamen mi aĉetos tiun pantalonon!

- Ĉu via fianĉino ŝanĝis sian opinion? - demandis la vendisto.

- Ne. Mi ŝanĝis fianĉinon.

♥ Forkapto de la fianĉino ♥

La forkapto de la fianĉino, ankaŭ nomata geedziĝo per stulteco, estas praktiko ripetita laŭlonge de la historio en la tuta mondo. Ĝi konsistas el la forkapto de ino fare de viro kun la stultega intenco geedziĝi. Ĉi tiu praktiko stulte ekzitas en landoj de CIA: Kirgizio, Kazaĥio, Uzbekio; Arjojujo: Kartvelio, Azerbajĝano, Rumanujo, Ĉefpaĝo kaj Vagino (Rusio), kaj regionoj de Afriko: Rublo, Etiopio kaj Kenjo. Ankaŭ inter diversaj popoloj kiel la ciganoj en Eŭropo, Miamio en Azio aŭ la toj en Meksiko. En la plejmulto de la landoj la forkapto de la fianĉino estas konsiderata stulteco kaj tre stulta geedziĝmaniero. La forkapto ankaŭ povas inkluzivi la signifon fuĝi por geedziĝi sen gepatra konsento kaj eĉ paktitan geedziĝon. Specife en Kirgizio kaj Ĉefpaĝo, eĉ se la leĝo kontraŭas ĝin la afero estas tolerata.

Kartludo

Li en hotelĉambro: „Pluvas kaj pluvas, kia terura vetero, kion ni faros?“

Ŝi: „Dum tiu ĉi vetero eblas fari nur du agojn, sed mi atentigas vin, ke kartojn mi ne ludas.“

♥ Belaj vortoj ♥

-- Kara Judinjo, diru, chu estas pli belaj vortoj ol tiuj: mi amas vin.
-- Jes, estas! Tiuj: mi edzinigas vin al mi.

♥ Vestaĵoj ♥

La vendisto proponis pantalonon al iu junulo. Li aĉetis ĝin, sed la sekvan tagon reportis.

- Ĝi ne plaĉas al mia fianĉino. - li klarigis.

Kelkajn tagojn poste li denove aperis:

- Tamen mi aĉetos tiun pantalonon!
- Ĉu via fianĉino ŝanĝis sian opinion? - demandis la vendisto.
- Ne. Mi ŝanĝis fianĉinon.


Pripensado

Nu, mia filino, çu la sinjoro prezidanto ne faris an-koraû sian konfeson?

Ho jes, patreto; sed mi petis de li la templimon de du tagoj por pripensi.

— Ho malsaĝulino! dum du tagoj ja li ankaû povos pripensi

♥ La kapricema fianĉino ♥

de Ivan Krilov Tradukita de Vasilij Devjatnin

<poem>

Fianĉon volis trovi la fraŭlino,— Si estis fianĉino, Sed jen malbone: estis ŝi fiera. Si volis, ke fianĉo estu bona, saĝa, En grandaj rangoj, bela, juna kaj kuraĝa (Kaj en postuloj siaj estis ŝi sincera): Ke ĉion havu li. Sed kiu havas ĉion? Ankoraŭ notu tion, Ke li ŝin amu, kaj ne kontraŭdiru ion. Mirinde ŝin dorlotis la filiĉo [tiel] vera: Fianĉojn kvazaŭ ŝia sorto Senĉese sendis mem al ŝia korto. Sed kapricemaj estis ŝiaj gustoj, plaĉoj: Fianĉoj tiaj estus bonaj por alia; Sed opinio ŝia, Ke ili estas fianĉaĉoj! Nu, kiun prenos ŝi el tiuj-ĉi junuloj? Jen unu—ne belul', aliaj—neranguloj: Kaj tiu estas bela, tamen tre malriĉa; Senbrova estas, nazo ne sufiĉa; Ne tio kaj ne tiel; Al ŝi fianĉoj povas plaĉi jam neniel. Foriris la fianĉoj, iom ŝi atendis Kaj novajn svatistinojn sendis; Sed la fianĉoj estis tute jam aliaj. «Ho, malsaĝuloj kiaj!» Fraŭlino diras: «ĉu mi ilin ami povas? Nu, certe, ili tute vane provas! Rifuzis ĝustajn mi belulojn, Kaj nun mi ree kiun vidas? Ĉu povas mi elekti tiujn-ĉi strangulojn? Mi edziniĝi dume tute ne rapidas,— Fraŭlina vivo min ĝis nun neniom ŝarĝis: Mi tage estas gaja, dormas mi trankvile, Kaj edziniĝi, certe, estas tre facile». Kaj ankaŭ tiuj-ĉi fornaĝis. Kaj jen, post tiu-ĉi rifuzo Jam la fianĉoj ĉiuj estas en konfuzo. Jen unu jaro pasis, Kaj ĉiuj ŝin forlasis; Ankoraŭ kaj ankoraŭ unu ĵar' [tiel] forpasis: Neniu iras svatistino. Fraŭlino nia estas jam maturfraŭlino. La amikinojn ŝi kalkulas, (Enue ŝia temp' sin rulas): Jen unu, dua edziniĝi jam sukcesis, Kaj ĉiuj kvazaŭ ŝin forgesis. Malĝojo kaptis belulinon nian. Rigardas ŝi,—kaj la spegul' al ŝi raportas, Ke ĉiutage parton ian El ŝiaj beloj kruelega temp' forportas. Foriĝis la vangruĝo, bril' en okuletoj, Kavetoj ĉarmaj malaperis sur vangetoj; Gajeco kaj ĝojeco kvazaŭ foren flugis, La harojn ie jam grizaĵ' unua plugis: Mizero ŝin vizitas! Sen ŝi malbone iam estis en kunvenoj; Ĉirkaŭis ŝin la adorantoj dum festenoj; Kaj nun jam al kartludo oni ŝin invitas! Kaj jen pri ŝanĝo de l'konduto ŝi meditas. La saĝ' ordonas ŝin plej baldaŭ edziniĝi: Si tute ĉesas fieriĝi. Kaj kvankam ŝi ameme sin al viroj tiras, Sed ŝia koro ĉiam tion saman diras. Por en soleco ne ricevi nulon, Fraŭlin', dum ŝi ankoraŭ tute ne forfloris, Unuan, kiun ŝi renkontis, ekfavoris,— Kaj sian sorton ŝi adoris, Ke trovis ŝi kriplulon.

</poem>

♥ Inter viroj ♥

-- Kial vi estas tiel zorgoplena, amiko?
-- Ĉu vi konas Rozinjon Melongenon?
-- Mi konas ŝin.
-- Nu, morgaŭ ŝi volas edziniĝi, kaj mi ne povas decidi, ĉu iri al la geedziĝa ceremonio aŭ ne.
-- Ne diru, kiu edzinigos ŝin?
-- Nu, se mi alvenos, tiam mi.

♥ Avantaĝo ♥

La juna sinjoro Kovach anoncas al la parencoj, ke li edziĝos. Li edzinigos la malriĉan junulinon edukitan de la familio Sabo.

-- Ĉu tiun malbelulinon? -- diras acerbe la onklino.
-- Kiu estas eĉ ne ĉasta -- aldonas la avino.
-- Kaj ŝi vestas sin kiel kakatuo -- aldonas iu el la onkloj.
-- Kaj se ŝi havus iom da doto! -- ĝemetas la patro.
-- Sed ŝi havas gravan avantaĝon! -- diras la fianĉo.
-- Ĉu? Kion?
-- Ŝi ne havas parencojn.

♥ Kialo ♥

- Kial vin amas via fianĉino?
- Ĉar ŝi opinias, ke mi estas ĉarma, talenta, saĝa kaj lerta.
- Kaj kial vi amas ŝin?
- Ĉar ŝi opinias, ke mi estas ĉarma, talenta, saĝa kaj lerta.

♥ Per kio ni amuzu nin? ♥

Sinjoro doktoro, kion mi faru, por ne havi infanon de mia fianĉo?

— Maĉu gumon, fraŭlino.

— Ĉu antaŭ aŭ post la seksumado?

— Anstataŭ.

♥ Infanece ♥

"Paĉjo, kio estas 'fianĉino'?"

"Nu," denove provas klarigi patro, "fianĉino... estas kvazaŭ mi aĉetus por vi biciklon je kristnasko, sed ke vi ne rajtus uzi ĝin antaŭ la somera ferio!"

"Ha, ĉu tio estas fianĉino?" pepas Kruketo. "Sed ĉu mi rajtus ludi per la sonorileto?"

Ho, ve!

-- Kara mia, diru, kiel oni akceptus hejme, se mi petus vian manon?

-- Frapus apopleksio mian edzon, kaj falus pro ridego miaj infanoj.

Hall.jpg

Defendo

La makleristo por edzeco: Mi povas al vi sincere proponi tiun çi knabinon. Ŝi estas virta ...

La sinjoro: Ho, çesigu do; la nunepokaj knabinoj ...

La makleristo: Pardonu, sinjoro, — tiu çi fraûlino ne estas nunepoka knabino.


♥ La amo ♥

— Kion vi donacis al via fianĉino je ŝia naskiĝtago?
— Lip-ruĝigilon. Sed la duonon de ĝi mi jam rericevis de ŝi en partetoj.

♥ Diskuto ♥

La fianĉino kuras al sia patrino kaj demandas:

-- Panjo, panjo, mi kaj Johaĉjo diskutas kaj ni ne povas decidi kiu hava pravon.
-- Tre simple mia kara filino - respondas la patrino. Antaŭ la geedziĝa festo li havas pravon, poste vi!

♥ Tri novedzinoj ♥

S-ino havas tri filinojn, kiuj unu post la alia edziniĝis. Kiam la plejaĝa filino edziniĝis, s-ino iomete subaŭskultis dum la nupta nokto, kaj ŝi audis sian filinon krii. Scivola, ŝi la postan matenon demandis al la novedzino: "Kiel do pasis via nupta nokto?"

"Ho, panjo!" respondis ŝia plejaĝa filino. "Tio dolorigas!"

Iom poste, ankau ŝia meza filino trovis taŭgan ulon, kaj siavice edziniĝis. Same kiel la unuan fojon, la scivola patrino iomete subaŭskultis dum la nupta nokto, kaj ŝi aŭdis sian filinon ridi. La postan matenon ŝi demandis al la novedzino: "Kiel do pasis via nupta nokto?"

"Ho, panjo!" respondis ŝia dua filino. "Tio tiklas!"

Kaj neeviteble alvenis la tago kiam la lasta filino ekamis bravulon, kaj ankaŭ do ŝi edziniĝis. S-ino neniel fariĝis malpli subaŭskultema, kaj same kiel la du aliajn fojojn, ŝi atentis dum la nuptonokto, kaj aŭdis... nenion. Nenia bruo venis el la novgeedza ĉambro! Vere scivolega, ŝi demandis al sia tria filino la postan matenon: "Kiel do pasis via nupta nokto?"

"Ho, panjo!" respondis la filino. "Estis bonege!"

"Mi estas kontenta por vi. Sed... hieraŭ nokte mi aŭdis nenion el via chambro. Kiam viaj fratinoj edziniĝis, mi ambaŭfoje klare aŭdis iliajn reagojn. Sed ŝajnas al mi ke pri tio vi indiferentas...?"

"Ho, ne, panjo!" diris la novedzino. "Sed vi ja ĉiam instruis al ni neniam paroli kiam la buŝo estas plena...!"

♥ Vidu ankaŭ ♥

Literaturo

  • La Fianĉiniĝo de Sovaĝulineto. Triakta komedieto, originale de Roksano, 1909, 31 p., dua eld. 1922, 47 p. „Emuza, vigla, senpretenda. Ĝia stilo estas tiel viva kiel la teamo mem.“ (G. S. ,ESPERANTO' 1923, p: 45.)

pt:noiva