Filadelfio-eksperimento

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Pli bone malfrue, ol neniam"

~ Zamenhof pri tempomaŝinoj

"Me volas sequar vua propozo, ma regretinde me havas poka komputoral konocaji."

~ Idisto

La Filadelfio-eksperimentoFiladelfia Eksperimento estis armea eksperimento aranĝita ĉe la Filadelfio-Militŝipfarejo en Filadelfio, Pensilvanio, Usono la 28-an de oktobro 1943. La Usona Mararmeo igis malvidebla la ŝipon USS Eldridge. La eksperimento ankaŭ estas referita kiel Project Rainbow.

Sinoptiko

La eksperimento estis bazita sur aspekto de la unuigita kampa teorio, esprimo elpensita de Albert Einstein. La Unuigita Kampa Teorio priskribas matematike kaj fizike la interelatan naturon de la fortoj, kiuj konsistas el elektromagneta ondo kaj gravito, en aliaj vortoj unuigantaj la kampojn de elektromagnetismo kaj gravito en unu kampon. Sekve, se la maso estus fleksita, tiam spactempo estus fleksita, efike kreante nevideblan tempomaŝinon.

Laŭ la klarigoj, esploristoj opiniis ke tiu teorio permesis uzi grandajn generatorojn por fleksi lumon ĉirkaŭ objekto tiel ke la objekto iĝis tute nevidebla. La mararmeo rigardintus tion kiel aĵon de evidenta armea valoro, sponsoris la eksperimenton.

Esploristoj prepariĝis magnetajn kaj gravitajn mezuradojn de la marfundo por por detekti anomaliojn, supozeble bazitajn sur la provoj de Einstein kompreni graviton. Tio estis ankaŭ ligita al sekretaj eksperimentoj en Nazia Germanio por trovi kontraŭgraviton, supoze kondukite de SS-Obergruppenführer Hans Kammler.

Ekzistas iuj fidindaj klarigoj kaj multaj raportoj de la eksperimento, la destrojerakompano USS Eldridge estis ekipita kun la postulata ekipaĵo ĉe la Filadelfio Maramea Tereno. Testado komenciĝis en la somero de 1943, kaj ĝi estis supozeble sukcesa certagrade limigita. Unu testo, la 22-an de julio 1943, igis la ŝipon Eldridge preskaŭ tute nevidebla, kun kelkaj atestantoj raportante "verdetan nebulon" aperantan en ĝia loko. Ŝipanoj supozeble plendis pri severa naŭzo poste. Ankaŭ, kiam la ŝipo reaperis, kelkaj maristoj estis enigitaj en la metalostrukturoj de la ŝipo, inkluzive de unu maristo kiu alvenis sur ferdekonivelo sub tio kie li komencis, kaj havis sian manon enigita en la ŝtalokareno de la ŝipo, same kiel kelkaj maristoj kiuj iĝis "tute frenezaj". Ĉe tiu punkto, la eksperimento estis ŝanĝita laŭ la peto de la Mararmeo, kie la nova celo estas sole igi la ŝipon Eldridge nevidebla al radaro.

La ekipaĵo ne estis konvene re-kalibrita, sed malgraŭ tio, la eksperimento estis ripetita la 28-an de oktobro 1943. Tiu tempon, kiam la Eldridge ne nur iĝis nevidebla, sed ĝi fizike malaperis de la areo en ekbrilo de iluziaĵo kaj teletransportis al Norfolk, Virginio, pli ol 200 mejlojn (320 km) for. La Eldridge restis iom da tempo en plena vido de viroj sur la ŝipo SS Andrew Furuseth, post kio la Eldridge malaperis de ilia vido, kaj tiam reaperis en Filadelfio en la loko kiun ĝi origine okupis. Ankaŭ la batalŝipo iris ĉirkaŭ 10 sekundojn reen en tempo.

Estas ankaŭ postulite ke la ŝipteamo eble estis submetita cerbolavado, por konservi la sekretecon de la eksperimento. pt:Experimento Filadélfia