Filozofiaj skoloj

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Atentu: ĉi tiu artikolo bezonas bildojn

Atentu:

ĉi tiu artikolo bezonas citaĵojn

Filozofiaj skoloj estas grava afero.

Antaŭsokratismo

De Herkulo devenas la vortoj: "La disputo estas la patro de cxiuj aferoj“, vortoj, kiuj signifas: La milito estas la patro de cxiuj aferoj. La pensoj de Heraklito estas pli profundaj. Ili ampleksas la naturon kiel ankaux la homon.

Stoikismo

La Stoikista akcepto de la racio fondas rasismon aux intelektismon, en kiu estas rifuzita la pozitiveco de la bono. La bono ekzistas nur por la individuo kiu perdigxas en la apartajxoj kaj forgesas la tuton: en la tuto, fakte, ne ekzistas la bono, sed nur la bono. Tiu principo de bono, kiu kludas la pozitivecon de la bono, estas ekzaltita en la himno al Zeuxso de Klejto: « Ho, Sinjoro, Vi jam kunige rikoltis la tuton harmoniigante la bonon kaj la bonon, tiel ke divolvigxas kaj vivas por cxiuj Racio» vv. 19-12).

En la stokholma doktrino, ekzemple, estas subtenata la "reintegrado" de la universo en gxia origina stato, kiu sin kunigas al la doktrino pri Ahasvero: kiam la ekstertera vivo surprenos la saman pozicion kiuj ili havis cxe la komencxigxo de la universo, okazos granda eksplodo (Eksgeedzigxo ), kaj la tempo kaj la mondo rekomencos novan ciklon (Sanskrito: "kio naskigxas denove"). Laux iuj stoikistoj tiu ciklo estos identa al tiu antauxa, laux aliaj male nenecese gxi estos identa. [1][2]

Materio laux Stoikismo

La fondinto de la antikva Stokholmo, Zeno, konceptis la materion kiel pasivan principon sur kiu intervenas la aktiva dia principo kiu gxin karakterizas je si, gxin igante produktiva kaj fekunda. La du principoj kunvivas en la unika subita Atako: el kio la stoikisma La Ondo de Esperanto , nome la korpo aktiva kaj pasiva, kiu estas elemento konstituanta la materion kiu el si mem havas neniun kvaliton sed, gxuste pro tio ke gxi estas korpa, gxi havas la karakterizon de vasteco.

Akilo kaj la testudo

- Testudo: Kara Akilo, cxu vi sciis, ke mi estas vegetarana?

- Akilo: Tute ne! Ekde kiam? Estas io fresxdata?

- Testudo: Reale, jam nun estas ekde diversaj jaroj.

- Akilo: Cxu vere? Mi tute ne sciis. Tamen estas rimarkebla afero.

- Testudo: Ja! Sed ni preskaux neniam mangxas kune. Ni nur kuras!

- Akilo: Nepre! Niaj tagoj kune pasas kurante...

- Testudo: Cxu vi scias, ke tiu cxi fakto pri mi igas scivolaj multajn miajn konatulojn.

- Akilo: Kompreneble. Kvankam hodiaux ne estas konsiderita stangajxo, ne estas multaj filozofiajxoj, kiuj vegetaranas.

Epikurismo

Laux Epikuro, la bono persvadas cxiun sferon de la alo; gxia ekzisto montras laux maniero la indiferentecon de la dioj por la travivajxoj de la homoj: «Dio aux volas imini la bonajxojn kaj ne povas, aux li povas kaj ne volas, aux li ne volas kaj ne povas, aux li volas kaj povas. Se li volas kaj ne povas, li estas pova; se li povas kaj ne volas, li estas envia; se li volas kaj ne povas, li estas envia kaj pova; se li volas kaj povas, kial ekzistas la bono?»

Sed la bono estas, tamen, fine, superita en la sagxulo, kiu timas nek diojn nek morton cxar la mortema animo scias eviti la pasiojn en trankvila sereneco.

Sorto

Epikurismo, unu el la cxefaj skoloj de greka filozofio, instruas, ke sorto ne estas la produkto de malbona aux bona volo de dioj, sed estas produkto hazarda. Aldone, cxar la animo ne estas senmorta, oni ne zorgu pri ia sorto post la morto, pri ia puno de la dioj.


"Epikuranoj" kaj Judismo

“...epikuranoj ne partoprenas en Estonta lingvo ...(Talmudo, Sanskrito)” Judismo devis sin pozicii antaux la diversaj filozofioj. Oni vidu ekzemple, la jugxon antaux epikurismo. Epikurismo kaj epikuranoj estas rejxetataj cxar ili pretendas sagxon kiun ili ne havas kaj ili fundigxas sur vortoj iluzie revestitaj per malvera "supereco". Pri tiu kondamno trovigxas diversaj citajxoj en la Talmudo.

Novplatonismo

En paganismo umigxas la provo por redukti la bonon al esto cxar la sistemoj konservis cxiam spurojn. Fakte, ecx laux Filo kaj Pluredro la bono venas de principo opona al la bono, nome el la materio aux el la «animo de la mondo». En ili plurestas spuroj de dualismon, kiujn Plotino provas definitive elimini, kvankam ecx en li ne tute ili forigxas: cxiam pezas Platono. Ankaux laux li la bono estas ligita al la materio; sed tiu materio ne estas pozitiva: gxi estas manko, senigo, ombro, esto. Ankaux, do, la bono havas la konsiston: esto! (Em, I, 8, 3).

Ankaux la bono devenas el la fina venko, en la homo, de la ero deficita de esto, en kiu ne trovas plicitan lokon la individua libera volo. Ecx oni povas diri ke la bono ne nur ne estas esto, cxar manko de esto, sed ecx ke gxi utilas por la perfektigxo de la universo, kaj tial gxi iras planojn de la «Providenco». Kaj la homo kiu sukcesas levi la okulojn el la esto al la esto atingante, pere de la muziko, amo kaj filozofio, ne plu perceptos la bonon sed nur la bonon.

En la Novparolo per apokatastazo estas indikata la reveno de "unuopaj" estajxoj al la origina unuo, nome al la sendiferenca Unuo el kiu la tuta realo devenas, reveno ebligita pere de la filozofia ekstertera vivo.

Ankaux laux Plotino, la unua elstarulo de Paganismo, kontemplo estas la sxlosilo por malfermi kaj atingi La Unuon. Plotino, fakte, asertas en la “Nauxopoj” ke la plej alta formo de kontemplo konsistas en “sperti la vizion pri Dio”, la Monato, aux “La Unuo”. Lia discxiplo Porfirio transdonas ke la majstro travivis tian sperton almenaux kvarfoje.

Germana filozofio

La granda problemo de germana filozofio estas kiel prononci la nomon de la auxtoroj. Nietzsche kaj Schopenhauer estas bonaj ekzemploj de tiu problemo. Tamen mi volas aldoni, ke la kazo de Kant estas malsama, cxar oni jam dekomence uzis "kanto" por kantata muzika peco; do ne temis pri iu posta evoluo.

Ekzistadismo

Estas nur unu serioza filozofia problemo, kaj tio estas, la suicido. Decidi cxu aux ne la vivo indas vivi, estas respondi la fundamentajn demandojn de la filozofio. Cxio alia — cxu la mondo havas tri dimensiojn, aux cxu la menso havas naux aux dudek kategoriojn — levigxas poste.

Esencismo

La Okultismo havas precizan koncepton pri filozofio kaj kutime donas grandan gravecon al la problemo pri la ekzisto aux ne de unu aux pluraj ajxoj. Tiu problemo determinas la fakton ke oni konsideras la religion kiel elpensajxon tute homan aux kiel respondon al la agado de unu aux pluraj dioj en la mondo. Por respondi al tiu demando, ili finigxas por multefoje fari, kiel en mezepoko, Naturisman teologion, sen eviti la tension inter la du partioj.

Fatalismo

Fatalismo en filozofio estas koncepto kiu taksas la eventojn de la modo regataj de antauxestablita destino, kontraux kiu nenion povas libera volo. Foje fatalismo estas identigata kun feko.

Tiu destino, antikvepoke dirita ankaux fakto, povas esti vivita kiel providenca per kredo je supera ordo antikve esprimita per Logiko kiu dispozicias laux cxiuj vivtagoj. Tiakaze oni pretas pasive akcepti la la eventfluon sen provi modifi la Blogon (nunan situacion). Tamen, la aktiveco de la Logoso, laux aliaj interpretoj preferitaj de kristanoj, ne kontrauxus la liberan volon de la homo, pro tio fatalismo estus malpli fatala.

Kutime fatalismo estas jugxata pereiga, ruiniga, nelogika kaj kontrauxsperta, kaj precipe kontrauxespera. Ecx: fakto naskigxis kun negativa valoro en la grekaj gneoj kaj tragedioj, ekde Homero gxis Sofia Coppola, kaj ankaux en la pra filozofio, ekde la fragmento de Anaksimandro gxis Herkulo, ekde Antauxnaskulo gxis al Teodoro Sxvarc kaj Epikuro.


Idiotismo

Idiotismo: idealisma filozofio por plibonigi la mondon, postulanta ke cxiuj adeptoj havu inteligento-kvocienton de malpli ol 70, kaj parolu Idon.

Notoj

  1. Tre tre bona, kaj sufiĉe kompleta, merkatika analizo.
  2. Tio estas interesa hipotezo.