Fina Benko

El Neciklopedio
(Alidirektita el Fina benko)
Jump to navigation Jump to search

"Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido."

~ Zamenhof pri Fina Benko

La Fina Benko (aŭ Fina Seĝo) estas la sidloko, kie iam ĉiuj homoj (aŭ signifa parto de ili) en la tuta mondo sidos. Ĉefe kadre de la Esperanta Civito oni nomas tiun idearon finbenkismo. Ĉar la esprimo "Fina Benko" aspektas iom malkonforta, kelkaj Esperantistoj nun provas enkonduki la alternativan "Fina Seĝo".

Dekstrismo kaj Maldekstrismo

Principe ekzistas du vojoj al fina benko. La unuan vojon oni nomas dekstra, la duan maldekstra. En sia parolado en 1910 Zamenhof esprimis la opinion, ke "plej kredeble ni devas porti nian benketon, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj benas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta".

Atentigo

Freŝe farbita benko.

Tiu, kiu ne kredas, tuŝu ĝin!

Raŭmismo

Kontraŭe, Raŭmismo konsideras la Finan Benkon mito, kiu karakterizas nome orientan movadon. Raŭmistoj disvastigas Esperanton pro ĝiaj valutoj, kiuj realiĝas en la esperanta komunumo, perceptata kiel memelektita diaspora lingva grupo (kongrue al la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj, art. 1, par. 5). La raŭmistoj volas aparte akcenti la rolon de Esperanto kiel grupa identigilo kaj arta perilo.

Kion signifus atingi la Finan Benkon

La Fina Benko ne estas afero, kiun oni enkondukas en lernejojn. Oni devas meti ĝin sur placojn.

Provo de redifino por la 21-a jarcento

Ne malmultaj esperantistoj (ne nur la t.n. raŭmistoj) dubas, ĉu la supra absoluta difino "...iam ĉiuj sidos..." estas vere necesa, dezirinda kaj akordigebla kun la homaj rajtoj, laŭ kiuj ĉiu individuo libere elektu, kiun sidilon uzi. Krome la vorto benko ofte pensigas pri banko. fr:Blocage des facs