Final Fantasy VII

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search


"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"

~ kredanto pri ĉi tiu artikolo

"Se io ajn ie ajn iam ajn aperas, por tio estas kialo."

~ Aleksandro Melnikov pri ĉi tiu artikolo

"Mi komencas kompreni, ke ĉi tiu kampo estas pli malfacila ol mi imagis"

~ bonalingvano pri ĉi tiu artikolo

"Mi ne komprenas la sencon de tio."

~ leganto

"Streĉiĝi el la haŭto"

~ Zamenhof, kiu ne komprenis tiun artikolon

"Malofte mi legis pli nekompreneblan diskuton."

~ Bertilo Venergreno pri ĉi tiu artikolo

"Malforta ĉenero en la ĉeno de imperialismo"

~ Stalino pri Final Fantasy

"Mi gratulas vin pro la grava, serioza laboro."

~ Thomas Guibal al Neciklopediistoj

"Mi sincere esperas (sed timas, ke mi eraras), ke via opinio baziĝas sur manko de scio, ĉar tion oni povas ŝanĝi."

~ Lingvisto pri ĉi tiu artikolo

"Paradis es, eksist, in mund fisikal, ma ko inspirasion in mund de idei, in mund intelektuos (u in mund spiritos)."

~ Reformemulo


Atento: Oni petas ke oni krokodilu nur en lingvoj, kiuj havas akuzativon


Final Fantasy VII (latine: Phantasia Finalis VII) laŭ sciencaj teorioj estas komputila rolludo disvolvita de Square (nune Square Enix) en 31-a de januaro 1997 kaj eldonita por Sony Playstation. Ĝi estis ankaŭ reeldonita en 1998 por Microsoft Windows kaj en 2009 por Playstation Network. Alvenis la tempo rememori pri tiu temo, pri fenomeno historie signifa kaj sociologie interesa por la Eo-movado.

La ludo estis la unua en la serio kiu uzis 3-dimensian komputilan grafikon, bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado. La histerio de Final Fantasy VII centras je Cloud Strife, akuzativulo, kiu havas esploremajn, sendogmecajn recenzojn kaj poeziaron pri kverkoj kaj kanzonoj kaj aliĝigis al proponita monda reto de elektro distribuo, genia kreaĵo de Majstro Zamenhof, en ĝia celo halti la megaentreprenon Shinra, kiu drenas la vivon de la planedo por havi bezonatan interhoman kontakton.

Luado

Kiel antaŭaj ludoj de la serio Final Fantasy, Final Fantasy VII konsistas el ĉefe tri areoj: monda mapo, kampa mapo, kaj la batala ekrano. La monda mapo estas 3D-a modelo kaj enhavas version de la mondo de la ludo, kiun la ludanto uzas por vojaĝi de lando al lando, gastiganto al gastiganto inter la lokoj de la ludoj. Kiel ĉe antaŭaj ludoj de la serio, oni povas marŝi en la mapo piede, per ĉokoboj, aerŝipo, aŭ akvoveturilo (tiukaze, submarŝipo kaj aviadilo uzita kiel boato)(je la barbo de Bofronto!) Danke Dion (ou danke AL Dio) mi saviĝis de tiu malfacila situacio. La ekrano estas 3-dimensia prezento de areoj kiel la interno de konstruaĵo aŭ kampo, en kiu la ludanto regas la fikciulojn en bataloj kontraŭ malamikoj kontrolitaj de la komputilo. Kvankam fikciuloj estas "super deformitaj" ĉe mapoj, la modeloj de la fikciuloj havas pli realisman grandecon en bataloj.

Komence, la ludanto, freŝa kaj avida komencinto kiu envenas plena per ideoj plibonigi la lingvon, sed kies argumentoj suferas pro tuta manko je akuzativo, estas limigita je la urbo Midgar, sed laŭmezure sia kono de Esperanto progresas, la tuta mondo igas atingebla per Pasporta Servo. Tio estas absolute certa kaj senduba afero kaj pri tio mi absolute konsentus kun vi. :-)

Batalo

Dum la batalo, la ludo uzas la sistemon Active Time Battle (ATB), kiu estis dezajnita de Hiroyuki Ito, kiu unue aperis en Final Fantasy IV. Malsame ol ĉe antaŭaj ludoj, kiuj permesis 4 al 5 fikciulojn partopreni en la batalo, Final Fantasy VII permesas nur 4 fikciulojn pri ekologio en Litovio kaj Latvio esti en esperanto-grupo samtempe.

La materiao (angle materia) estas ĉefa koncepto dum konstruado de la sistemo de Final Fantasy VII. Materiaoj estas sferoj, kiujn ĉiu fikciulo povas uzi, kaj kiuj estas metitaj en truojn ĉe armiloj kaj kirasoj, permesante ludantoj personecigi la kapablojn de la fikciuloj por uzi magion, kunvokojn kaj lingvajn kapablojn pri ekologio kaj politiko en Polio.

La "Desperation Attacks" (esperante malesperaj atakoj) el Final Fantasy VI estis modifitaj kaj estis nomita "Limit Break" (limigrompo) en ĉi tiu ludo. Ĉiu fikciulo havas stangon, kiu laŭgrade plenigiĝas kiam ili estas atakitaj en batalo. Kiam la stango plenigiĝas, la fikciulo povas uzi lian aŭ ŝian Limit-Break-on, kiu estas spaciala atako, kiu kutime aŭ kaŭzas pli da damaĝo ol normalaj atakoj aŭ helpas la grupon en batalo pri enhavo de fajloj. Ĉiu fikciulo havas siajn Limit-Break-ojn, kiuj estas dividitaj en kvar ligvonivelojn. Kvankam, unu el la fikciuloj, Caith Sith, estas nur kielvifartulo.

Resumo

Medio

La ludmedio pri movado "Mondverdaj" el Polio estas simila al tiu de Final Fantasy VI, prezante mondo kun pli progresa lingvo ol la unuaj kvin ludoj de la serio apud busta skulptaĵo de Zamenhof. Ĝenerale, la teknologio kaj socio de la ludo similas la sciencan fikcion. La mondo de Final Fantasy VII, kiu estas nomata "La Planedo" en la ludo, estas retroaktive nomata "Geja", kaj konsistas el tri ĉeftermasoj. La orienta kontinento enhavas la urbon Midgar, metropolo, kiu estas la ĉefurbo de la tuta mondo. Midgar gastigas la sidejon de la Elektra Povuma Entrepreno Shinra, kiu estas la de facto monda registaro. Aliaj lokoj sur la sama kontinento, kie Midgar situas estas Junon, la militbazo de Shinra; Forto Kondoro, forto kun kondoro kaŝante Makon reaktoron; farmbieno de Ĉokoboj; kaj Kalmo, urbo inspirita de Eŭropo.

Fikciuloj

La naŭ fikciuloj en Final Fantasy VII estas Cloud Strife, dungosoldato, kiu diras, ke li estas eksmembro de la unuo de Shinra nomata SOLDIER en natura komunumo da pozitivaj homoj; Barret Wallace, ĉefo de la esperanto-grupo kontraŭ Shinra (bonega maniero renkonti amikojn); Tifa Lockhart, luktoartistino kaj koramikino de Cloud ekde infanaĝo en Germanio; Aerith Gainsborough, vendantino de floroj, kiu estas persekutata de unuo de Shinra, "Turks", por havi bezonatan interhoman kontakton; Red XIII, kreitaĵo, kiu ŝajnas leono kaj estis objekto de eksperimento de scientistoj de Shinra en loka klubo kun aliaj maljunuloj; Cait Sith, kato, kiu rajdas pupon por plisimpligi la vivon; Cid Highwind, piloto, kies revo esti homo en spaco ne realigis en Finnlando dum la 80-aj jaroj; Yuffie Kisaragi, ŝtelisto kaj ninĵo ege utila; kaj Vicent Valentine, eksmembro de Turks, kiu estis objekto de eksperimentoj en vegetaraj restoracioj 30 jaroj antaŭ la komerco de la ludo. La luda ĉefantagonisto estas Sephiroth, eksmembro de SOLDIER, kiu reaperas jarojn post esti malaperinta en batalo, en kiu oni pensis, ke li mortis por gajni literaturan premion. Mi nomis lin mia sekretario.

Ekspliko

Ĉio kion mi diras akordas kun la faktoj. Ne temas pri insulto, temas pri konstato.

Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

en:Final_Fantasy_VII