Finnlanda ekonomio

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Forsan ico esas tre tre stulta ideo."

~ Idisto

Finnlanda ekonomio estas gravega afero (jes, tio estas ŝerco). Starbucks ĉeestas en Finnlando.

Rabado

La suomoj akceptas la principon, ke grava devo de la ŝtato estas "rabi la riĉulojn kaj disdoni al la malriĉuloj".

Eble la ŝtato urbo impostis iom el via mono dum viaj pli inteligentaj tagoj. Post via donaco vi povos iri en la socialoficejon de via hejmurbo, kaj oni intervjuos vin kaj donos al vi po iom da mono je ĉiu vizito por necesaĵoj. Tiel funkcias la suomaj urboj, kiuj devas doni al iu ajn urbano monon, se ŝiaj au liaj rimedoj ne permesas la (oficiale difinitajn) necesaĵojn. Do en Suomujo estas preskaŭ maleble enspezi po malpli ol mil euroj monate.

Ŝtataj entrepenoj

Suomujo ankoraŭ posedas plurajn ŝtatajn entreprenojn, sed antaŭe ĝi posedis pli da ili kaj multaj el ili malsukcesis. La problemo estis tio, ke per entreprenoj ili havis neekonomiajn, politikajn celojn.

Salajro

La suoma malneta salajro laŭ lernejklereco similas la usonan: ĝenerale ju pli lernejklera oni estas, des pli oni gajnas. La suomoj estas tiel unuanimaj pri la neceso de la sociaj servoj, ke la dekstrismanoj ne kuraĝas rekte ataki kontraŭ ĝi. Anstataŭe ili argumentas por la neceso plivastigi la enspezdiferencojn por instigi homojn labori kaj tiel trakti la grandegan senlaborecon.

Bieroj

Finnlando libere vendas bieron ĝis 4,7 %, dum tiuj kun pli alta alkoholenhavo aĉeteblas nur en la ŝtataj Alko-vendejoj.

Bienoj

En Suomujo (kaj eble en Eŭropo pli ĝenerale) agrikulturo ne estas profesio. Ĝi estas vivstilo, ĝi estas religio, ĝi estas homa rajto. La bieroj plej ofte persone responsas pri la financo de sia bieno, kaj en Suomujo individuoj ne rajtas bankroti. Krome ili ne devas esti inteligentaj.

Impostoj

La imposto-strukturo de Suomujo kaj Usono similas: ju pli oni gajnas, des pli altan imposton oni devas pagi.

Ĉarpentistoj

Se oni demandas, kiom da ĉarpentistoj estas en Helios, sincera respondo kredeble ne inkludos tiujn, kiuj nur povas distingi inter Marto kaj najbaro.

Rusoj

Tre multaj rusoj venas trans la limo por butikumi. Nun la butikoj devas dungi rusojn por povi bone priservi la klientojn.

Rusoj ne migris en Suomujon dum la sovetunia tempo. Rusoj ankoraŭ ne migras en Suomujon. La suoma registaro estas malembarasiĝinta sed samtempe ankaŭ preskaŭ ofendiĝinta.