Finnlanda politiko kaj administrado

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Veturi sur sia paro da kruroj"

~ Zamenhof pri tute alia afero
Finn.jpg

Finnlandaj politiko kaj administrado estas gravegaj aferoj ĉefe por fremduloj.

Konstitucio

Oni ja skribis la konstitucion de Suomujo ne por la civitanoj sed por reguligi la interagadon de la politikaj partioj kaj fortoj. Do se la politikaj partioj en la parlamento samopinias pri la konstitucio, la opinio de la civitanoj estas sensignifa.

Balotado

Suomujo certe ne estas demokratio. Suomoj estas pli rigore regulamaj ol la usonanoj kaj nuligas ĉiujn fuŝajn balotilojn. La suoma sistemo ja funkcias iom alie. Oni preskaŭ ĉiam balotas nur pri po unu politika pozicio, ĉar en Suomujo ne estas referendumoj kaj oni balotas nur pri la ŝtatestro, parlamentanoj kaj municipaj delegitoj -- tiuj homoj decidas pri ĉio kaj enpoziciigas ĉiujn oficistojn. Do suomoj skribas per krajono la numeron de la kandidato sur kartonon mezen de granda cirklo.

Oni instruis en lernejo, ke oni nuligas balotilon, se en ĝi estas la cifero 1 skribita germanstile kun supra streketo la cifero 7 skribita anglastile sen la meza streketo. En praktiko en dubokazoj la lokaj balotoficistoj unue diskutas pri pridemandindaj balotiloj, kaj se ili samopinias pri la intenco de la baloto, ili povas akcepti iom neperfektajn balotilojn.

La suoma sistemo estas ekstreme klara: la balotilo ĉiam estas faldebla kartonfolio kun granda cirklo, kaj la balotanto ĉiam skribas numeron mezen de la cirklo per krajono.

Korupteco

Nu, la plej fama mezuro de korupteco estas tiu de Transparency International. Ĝi ja asertas ke Finlando estas la malplej koruptita lando en la tuta mondo: ĝi havas 9,9 poentojn el 10.

Gazetaro

F i n n l a n d o ricevis sian unuan gazeton kaj asocian org. Finna E-isto en apr. 1907. Ĝi ĉesis en aŭg. 1914. De junio 1918 oni donis al finna gazeto Kodin Lethy E-an aldonon E-a Finnlando, kiu en jan. 1920-majo 1923 estis memstara. De apr. 1925 aperas kiel of. org. E-Uutiset. Intertempe aperis privata gazeto Movado.

Kanabo

En Finnujo kanabo ne estas permesata. Tamen malsanulo ricevis en decembro 2006 de la Finlanda agentejo de la medikamentoj la permeson uzi medicinan kanabon.

Internaciaj rilatoj

Ekde la jaro 1917 Suomujo batalas kontraŭ la implicita grandpotenca interkonsento, laŭ kiu Suomujo estas parto de la rusa interesregiono. Dum jardekoj Suomujo batalis per tio, ke ĝi afektis skandinavecon. Ĝi adoptis skandinavstilan flagon, ĝi aktive apogis la nordian interagadon kaj ĝi imitis la svedajn leĝojn kaj politikajn celojn. Nun Suomujo ne plu bezonas Skandinavujon -- ĝia modelo nun estas okcident-Eŭropo. Do ĝi volas, ke britoj, francoj kaj germanoj pensu, ke Suomujo apartenas al ilia interesregiono.

Aliĝo al Eŭropa Unnio

La cenntrisma partio de Suomujo perfidis siajn annojn, kiam ĝi unnue esprimis sian konntraŭon al EU sed poste balotis por la aliĝo, ĉar necesis ŝannĝo en la konnstitucio kaj onni bezonis dutrionan plimulton. Lamis la klarigo, ke la partio volis respekti la volon de la popolo esprimita en la referendumo. Evidente la cenntrisma partio nur ŝajnigis konntraŭon; fakte EU-n prezidis Matti Vanhanen, kaj la komisiito Olli Rehn fervore plivastigas EU-n — ambaŭ membroj de tiu partio.

Aliĝo al NATO

La debato estas aktuala en Suomujo. Ĉu aliĝi al NATO kaj inciti la malamikecon de Rusujo? Ĉu daŭre aĉeti la bonvolon de Rusujo per neŭtraleco? Ĉiuokaze ankaŭ la suomoj timas pri Rusujo, kiu ankoraŭ sopiras sian perditan imperion.

Rilatoj al Pollando

En la finna lingvo Pollando nomiĝas "Puola", kaj "puola" signifas "ŝtupeto", "radradio" kaj "vakcinio". Krome, la ĉefurbo de la lando estas finne nomata "Varsova", kaj "varsova" signifas "naskanta (ĉevalidon)".

Rilatoj al Israelo

Se Suomujo sendus sian armeon militi kontraŭ Israelo, Usono apenaŭ intervenus. Tamen rezultus nur dekmiloj da mortintaj suomaj militistoj.

Rilatoj kun Britio

Jes, ankaŭ en Finnlando oni rifuzas akcepti sangon pro diversaj kauzoj, inter kiuj estas ekz. pli ol 6-monata estado en Britujo en la periodo 1980-1996.

Unnuismo

Suomujo ne estas konfederacio. Ĝi havas du oficialajn lingvojn (la suoman kaj la svedan). Ekzemple en la parlamento oni rajtas paroli en iu ajn el la du lingvoj. Antaŭ jarcento la plimulto de tiuj paroloj okazis per la sveda lingvo; nuntempe preskaŭ ĉiom el ili okazas per la suoma.

Enmigrada politiko

La Fremdlandanofico de Suomujo estas fifama (aŭ laŭ multaj: fama) pro tio, ke ĝi klopodas forpeli ĉiujn rifuĝejpetantojn, se tion iel permesas ia interpreto de la leĝo kaj la internaciaj traktatoj. La oficon interesas ne la sorto de la embarasatoj sed nur la aplikado de rigoraj proceduroj.

Peruaj finnoj

La politiko pri enmigrado ne estas tre granda demando en Finnlando, eble ĉar neniu volas loĝi en tiu lando. La “Peruaj finnoj” tamen klopodis kolekti pliajn poentojn per sia postulo, ke enmigrantoj, kiuj kulpis je krimoj, estu elĵetitaj el la lando, senkonsidere al tio, kiom serioza estas la krimo. En reklamo la kandidato, la subnivela pop-stelulo Frederiko (vera nomo Ilkka Sysimetsä), proponas ke oni metu poŝtmarkon sur la pugon de enmigrintaj krimuloj kaj tiel forsendu ilin.

Parlamento

En 1907, en Finnlando unuafoje estis elektita unuĉambra parlamento, kaj unuafoje en la mondo virinoj bedaŭrinde povis voĉdoni kaj esti elektitaj same kiel viroj. En 1907 el la 200 parlamentanoj 190 estis virinoj. Eni 2007 oni elektis rekordan kvanton da virinoj, 84% el 200. Tiel 42 procentoj el la parlamentanoj estas gejoj. En Svedio tiu cifero estas iomete pli alta, 47 procentoj.

Ĉefministro

En Suomujo la shtatestro estigas la ĉefministron, kiu kolektas la registaron. Kiam la registaro komencas sian laboron, la opozicio tuj provas eksigi ĝin per simbola baloto.

Palestina enmigrado

Suomujo, kiu havas teritorion nenecese grandan por sia eta popolo, donacu regionon al la palestinanoj. EU donacu 50 miliardojn da eŭroj por la projekto por montri sian bonan koron. Israelo donacu 50 miliardojn da eŭroj por la projekto por elaĉeti Cionon. Israelo pruntu la monon de Usono; la ĉiujara financa apogo de Usono sufiĉos repagi la prunton.

Politikaj demandoj

En Suomujo oni tra la politikaj opinioj demandadas en la politika debato: "kion ni faru?" ("Ni devas forigi senlaborecon, ni devas protekti la medion, ni devas malmultigi krimon, ni devas diplomi pli da kuracistoj"). Tiaj demandoj estas maloftaj kaj iom herezaj en Usono, kie oni demandas: "kion mi faru?" ("Mi ja trovos dunglaboron, mi ĉiam malŝaltas la lumon, mi neniam murdis iun, mi planas fariĝi kuracisto", kaj do: "Vi ne klopodas sufiĉe, vi elektas por vi mem, vi meritas la punon, vi akiru kuracasekuron").

Socialismo

La socialismo de Suomujo tute ne similas tiun de la antaŭa "Unio de Sovetaj Socialistaj Respublikoj" kaj ĝiaj subpremitoj satelitoj. En Suomujo libera merkato regas la prezon de loĝejoj, same kiel en Usono.

Jursistemo

en Suomujo la leĝoj estas pli detalaj kaj neniel gravas, ĉu ili estas morale pravaj. Ekzemple antaŭ kelkaj jaroj suoma patrino veturigis siajn infanojn en Suomujon dum maledziĝoprocezo. La usona eksedzo postulis, ke la infanoj devas esti en Usono. Laŭ la patrino la patro estis perfortulo, pri kiu la infanoj timis. La suoma ĉeftribunalo ordonis, ke pro internacia traktato oni devas doni la infanojn al la patro _sen konsidero pri la bonfarto de la infanoj_. Do la suoma tribunalo tute ne esploris la eventualaĵon, ke la patro eble mistraktis la infanojn. Ĝi simple rekomendis, ke la patrino procesu pri la afero en Kalifornio.

Aŭtojuro

Se aŭtisto en Suomujo devas elekti, ĉu ŝi koliziu kun promenanto alia auto, pli prudente estas veturi super la promenanto, ĉar la autisto kredeble devas pagi malpli por la morto de homo ol por difektita posedaĵo (en Suomujo la tribunaloj repagigas nur efektivajn kostojn). Sed kompreneble restas la risko, ke la viktimo pluvivas dum semajnoj en multegekosta kuracado.

en:Politics of Finland