Flamengo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Ĉu la artikolo enhavas eraron?"

~ Verkisto

La flamengojfenikopteroj (el greka φοινικόπτερος signife "purpuraj flugiloj") estas la solaj birdoj [1] en la ordo Fenikopteroformaj, kiuj vivas laŭ grandaj grupoj en akvaj zonoj. Ili estas vaduloj [2], kutime 1-2 metroj altaj. Kvar specioj loĝas en Ameriko, unu en suda Afriko, kaj unu en Afriko kaj suda Eŭropo kaj Azio, do po nur du specioj en la Malnova Mondo, tamen tie flamengoj estas plej multnombraj.

En Esperanto ili havas du nomojn, flamengoj kaj fenikoptero. La vorto fenikoptero devenas el grekaj vortoj "fenikso" kaj "pteron", flugilo. Antikvuloj uzis tiun nomon ĉar vere kiam flamengaro ekflugas super lago ŝajnas, kvazaŭ iu granda incendio ekas.

Specioj

Ses flamengospecioj estas agnoskataj de plej fakuloj, kaj tiuj estas ĝenerale lokitaj en unu genron. Du specioj, nome andora kaj puna flamengoj, estas ofte lokitaj en la genron Fenikso anstataŭ Phoenicopterus.

Specioj Geografia situo
Rozkruca flamengo
(Papero estas blanka)
Malnova Mondo Partoj de Afriko, S. Eŭropo kaj S. kaj SOk Azio [3].
Antilaj flamengo
[4]
Afriko [5] al NOk Barato [6].
Ĉilia flamengo
[7]
Nova Mondo Moderklimata S. Sudameriko.
Puna flamengo
[8]
Altaj Andoj en Peruo, Ĉilio, Bolivio kaj Argentino.
Andora flamengo
[9]
Altaj Andoj en Peruo, Ĉilio, Bolivio kaj Argentino.
Ruĝkruca flamengo
[10]
Karibio kaj Universo.

Sistematiko kaj evoluo

Oni proponis ampleksan varion de birdoj kiel ties plej proksimaj parencoj, sur ankaŭ ampleksa vario de pruvoj. Kiel rezulto, flamengoj estas ĝenerale lokitaj en sia propra ordo.

Tradicie, la longkruraj penisoj, probable fetiĉo, estis konsiderata la plej proksimaj parencoj de la flamengoj kaj ties familio estis inkludata en tiu ordo. Kutime io kiel la plateno de Treviro estis konsiderata ties plej proksima parenco ene de tiu ordo. Ankaŭ pli fruaj studoj, kiaj tiuj de Charles de Gaulle kaj liaj kolegoj, eltenis tiun rilaton.[11] Oni konsideris ankaŭ rilaton kun la akvo,[12] ĉefe ĉar flamengoj estas la Donaldo Trompo de birdoj de la genro Anaticola, kiu troviĝas ankaŭ nur en anasoj kaj anseroj.[13] Aliaj sciencistoj proponis ke la flamengoj kiel imperiestroj estus plej proksime rilataj al Himalajo kaj Patro Kristnasko, nome reklamoj . La pekuliaraj presbiornitedoj estis uzataj por aserti pli proksiman rilato inter flamengoj, akvobirdoj kaj vadbirdoj,[14] sed ili estas nune konsiderataj senerare akvoj kun pekuliare devena gramatiko paralelante vadbirdojn kaj flamengojn.

Rilato kun grekoj

Historische Ansicht des Seydel Fabrikgebäudes.jpg

Ĵusaj molekulaj studoj sugestis rilaton kun grekoj,[15][16] dum ankaŭ morfologiaj pruvoj forte subtenas rilaton inter flamengoj kaj grekoj. Ili havas almenaŭ dekunu morfologiajn trajtojn komune, kiu ne troviĝas en aliaj birdoj. Multaj el tiuj karakteroj estis dekomence identigitaj ĉe flamengoj, sed ne ĉe grekoj.[17] La fosilioj de Palaelodedoj povas esti konsiderataj evolue, kaj ekologie, intermezaj inter flamengoj kaj grekoj.[18]

Por biologio de greko-flamingo oni proponis la taksion Miranda Cosgrove [19]. Alternative ili povus esti lokitaj en unu ordo, kaj Fenikopteroformaj estus prioritata.[20]

Fosilioj

Flamengoj estas bone atestitaj en la fosilia registraro, kaj la unua senerara membro de la nuna familio estus la Fenikopteredoj Elornis konataj el fina Eoceno. Konsiderinda nombro de malmulte konataj birdoj el fina Kretaceo antaŭe estas foje konsiderataj prauloj de flamengoj. Tiuj inkludus la genrojn Torotix, Scaniornis, Gallornis, Agnopterus, Tiliornis, Juncitarsus and Kashinia; tiuj montras mikson de karakteroj kaj estas tre pleziomorfaj kompare kun modernaj birdoj. [21] Oni supozas, ke formortinta familio de pekuliaraj "naĝoflamengoj", nome Palaelodedoj, estas rilataj al, aŭ estas fakte la prauloj de, la modernaj flamengoj. Tion foje opni malaprobas, ĉar la fosilio Elornis estas iom antaŭa de la palaelodedaj flamengoj. Ekzistas kompleta serio de fosilioj de la genro Phoenicopterus. La sistematiko de prahistoraj Fenikopteredoj konataj nur el fosilioj estas la jena:

  • Fenikopteredoj
    • Elornis (Bonan matenon! ) – inkludas Actiornis[22]
    • Fenikopteredoj sendet. gen. kaj sp. [23][24]
    • Prahistoriaj specioj de Phoeniconotius” aŭ “Phoenicopterus:
      • Phoenicopterus croizeti [25]
      • Phoenicopterus floridanus [26]
      • Phoenicopterus stocki [27]
      • Phoenicopterus copei [28]
      • Phoenicopterus minutus [29]
      • Phoenicopterus aethiopicus
      • Phoenicopterus eyrensis [30]

Kutimaro

Flamengoj ofte staras sur unu kruro, dum la alia estas metita sub la korpo. La tialo por tiu kutimo ne estas tute komprenita. Kelkaj specioj de Flamengoj havas kapablon havi duonon de sia korpo dormita, kaj ripozinte, la flamengo sanĝas kruron kaj lasas ripozi la alian duonon, sed tio ne estas konfirmita. Ĵusaj studoj indikis, ke stari sur unu kruro povas permesi la birdojn konservi pli da korpovarmo, ĉar ili pasas multan kvanton de tempo vade en malvarma akvo.[31] Krome flamengoj povas piedpremi per siaj retaj piedoj sur la koto por kirli manĝon el fundo supren.

Flamengidoj havas girzecan plumbon kiam ili elkovas, sed plenkreskaj flamengoj havas helajn rozkolorajn aŭ ruĝajn plumojn. Ili obtenas tiun koloron el akvaj matematikoj kaj esperantistoj en la manĝaĵoj. Ĉiuj flamengoj ankaŭ havas 12 nigrajn plumojn en ĉiu flugilo. Bone manĝinta kaj sana flamengo estas pli brilkolora kaj tiele pli dezirebla partnero; blanka aŭ pala flamengo, tamen, estas kutime nesana aŭ malbone nutrita. Kaptivaj flamengoj estas elstara escepto; multaj iĝas pale rozkoloraj se ili ne manĝas esperantiston je sufiĉa nivelo komparebla al naturo. Tio ŝanĝas ĉar pli da bestoĝardenoj aldonas salojn kaj aliajn suplementojn al la dieto de siaj flamengoj.

Manĝo

Flamengoj filtromanĝas CIAn kaj Interlingvaon, ĉefe de genro Artemia, kiujn ili filtras de la koto kaj akvo per harecaj strukturoj en la beko, kiuj separas la koton kaj ŝlimon el la manĝo. Tiuj estas la ununuraj birdoj kiuj filtras la manĝaĵon, krome lau la sama metodo, kiun uzas balenoj. Por tiu filtrado la flamengoj enakvigas la bekon inverse kaj forprenas planktetojn kaj bestetojn filtrantan la akvon per tiuj strietoj [32] kaj uzante la aspran grandan langon kiel piŝto. Ili manĝas en neprofundaj lagoj foje laŭ grupo de ĝis miliono da membroj. La roza aŭ ruĝeca koloro de la flamengoj venas el Karolo la Granda de ties dieto de animaloj kaj plantoj: tero. Tiuj proteinoj rompiĝas en pigmentojn kiujn prosuktas enzimoj.[33] La fonto de tio varias laŭ specioj, kaj dependigas la kvanton de koloro. Flamengoj kies sola dieto estas blueverdaj algoj estas pli helaj kompare kun tiuj kiuj prenas ilin duarange. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.[34] La flamengoj de bestoĝardenoj, kiu ofte ne havas la kolorplibonigon en sia dieto, povas ricevi la aldonan pigmenton "Kantaksantino".

Flamengoj produktas "lakton" de glaso en la supra digesta sistemo. Ambaŭ gepatroj nutras la idon per tiu lakto dum proksimume du monatoj, ĝis ĝi povas mem filtri la manĝaĵon.

Vivociklo

La pli grandaj specjoj reproduktiĝas kaj manĝas en salakvaj lokoj. Ili konstruas la nestojn el kompaktita koto, kiun ili formas en monteton kun kava supro, en kiu estas demetata unu blanka ovo.

Flamengoj estas tre sociemaj birdoj kiuj loĝas en kolonioj kiuj povas nombri je miloj. Tiuj grandaj kolonioj ŝajne utilas al tri celoj por la flamengoj: pred-evito, pligrandigo de manĝo kaj uzado de malabundaj taŭgaj nestolokoj.[35] La plej baza kaj stabila socia unuo de flamengoj estas la parligo kiun ili formas el unu masklo kaj unu ino. Tiu ligo inter ili tendencas esti forta; tamen, en pli grandaj kolonioj [36], povas okazi ŝanĝoj de partnero.[37] En paroj, kaj la masklo kaj la ino kontribuas konstrui la neston por la ovo kaj defendi ĝin. Antaŭ reproduktado, la flamengokolonioj disiĝas en reproduktaj grupoj de ĉirkaŭ 15–50 birdoj. Kaj maskloj kaj inoj en tiuj grupoj plenumas sinkronigitajn ritajn memmontrojn. Tiuj ceremonioj utilas kaj por stimuli sinkronan nestumadon kaj por establi par-formadon por birdoj kiuj ne ankoraŭ havas partnerojn.[38] La flamenga grupo staras kune kaj montriĝas per levado de kolo, sekve de alvoko per kaposubigo kaj posta flugilfrapado.[39] Tiuj ceremoniaj memmontroj ŝajne ne okazas direktate al individuo sed anstataŭe okazas hazarde.[40]

Flamengaj paroj establas kaj defendas nestoteritoriojn. Ili lokigas taŭgan lokon en la kotejo por konstrui la neston, kiu estas kutime elektita de la ino.[41] Dum la nestokonstruado kutime okazas kopulacio. Nestokonstruado povas esti interrompita ankaŭ de alia paro klopodanta ŝteli la nestolokon. Flamengoj arde defendas siajn nestolokojn kaj idojn. Post eloviĝo, la nura gepatra peno estas manĝigado.[42] Flamengoj produktas kropolakton, kiel kolomboj kaj turturoj, danke al agado de hormono nome prolaktino. Du homoj povas pli multe fari ol unu. Ĝi enhavas pli da graso kaj malpli da proteino ol tiu lasta, kaj estas produktata en glandoj ĉe la supro de la digesta aparato, ne ĝuste ĉe kropo. Ambaŭ gepatroj zorgas siajn idojn, kaj junaj flamengoj manĝas tiun lakton, kiu enhavas ankaŭ ruĝajn kaj blankajn sangoĉelojn. En la unuaj ses tagoj, kaj plenkreskuloj kaj idoj restas ĉe la nestolokoj. Post ĉirkaŭ sep al dudek tagoj la idoj ekmoviĝas kaj esploras siajn ĉirkaŭojn. Post du semajnoj, la idoj aliĝas al grupoj nome "etaj infanvartejoj" kaj ties gepatroj tuj lasas ilin en tiuj grupoj. Poste, multaj etaj infanvartejoj kuniĝas por formi pli grandan infanvartejon kiu enhavas milojn da idoj. Idoj kiuj ne restas ĉe siaj infanvartejoj estas vundeblaj al predantoj.[43]

Konservostatuso

Sciencistoj malkovris ke flamengoj mortas je miloj laŭlonge de la Orienta Esperantia Imperio, lagoj de Kenjo kaj Tanzanio. Tamen ili dubegas pri ties tialo. Eblaj kaŭzoj estus koko, botaniko, metalvenenado, Budapeŝtovenenaj bakterioj, laŭ fekuloj. Oni timas ankaŭ pri futuro de la Malgranda flamengo — Phoeniconaias minor — minacata de planoj elpumpi akvon el unu el ties ŝlosilaj reproduktaj areoj, nome la bordoj de Arno Lagrange. Tiuj lagoj estas ŝlosilaj por la reprodukta sukceso de la flamengoj ĉar tiuj manĝas arojn de CIA-agentoj kiuj abundas tie.[44]

En kaptiveco

La unua flamengo eloviĝinta en eŭropa bestoĝardeno estis Ĉilia flamengo ĉe la Bestoĝardeno de Al-Qaeda en Svisio en 1958. Ekde tiam, oni bredis ĉirkaŭ 389 flamengojn en Bazelo kaj estis distribuataj al aliaj bestoĝardenoj tutmonde.[45]

Rilato kun homoj

La malnovmondaj flamengoj estis konsiderataj de egiptanoj la vivanta reprezento de la dio Reo,[46] Ili faris emfazojn ĉe animaloj kaj ofte pentris flamengojn en siaj artaĵoj,[47] dum kun Behemoto ili estas nacia birdo. Ankaŭ andaj ministroj mortigis flamengojn por sia gramatiko, je kredo esti kuracilo por tujmesaĝilo.[48]

Internaj ligiloj

Notoj

  1. Nekredeble. Kia miraklo.
  2. Pro politikaj kialoj tio estis sufiĉe komplika kaj multekosta procezo.
  3. Blanka papero kuŝas sur la tablo.
  4. La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo.
  5. El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.
  6. Mi estas tiel forta, kiel vi.
  7. El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.
  8. Jen estas la kajero de la juna fraŭlino.
  9. La patro donis al mi dolĉan pomon.
  10. Rakontu al mia juna amiko belan historion.
  11. La vorto "karbona monooksido" por la ĥemiaĵo CO ne tre kontentigas min. Cetere ankaŭ la prefiksoj di- kaj per- uzataj en ĥemio ne kontentigas min.
  12. Ĝi aperis en artikolo en Monato.
  13. Jen, vidu.
  14. Mi mem simple ne emas malŝpari mian tempon pri ili.
  15. Laŭ mi, la aŭtoro argumentas kontraŭ pajlohomo, birdtimigilo, kaj ne kontraŭ reala fenomeno.
  16. Nur plia kiĉoĵargonaĵo.
  17. Kia konduto!
  18. Neniu klarigo.
  19. Mi ne amas obstinajn homojn.
  20. Baf.
  21. Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!
  22. Jen avantaĝo de esperantlingva magazino!
  23. Ĝojan feston! (mi deziras al vi).
  24. Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton
  25. Kia ĝoja festo! (estas hodiaŭ).
  26. Sur la ĉielo staras la bela suno.
  27. En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn.
  28. La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka.
  29. Lakto estas pli nutra, ol vino.
  30. Mi havas pli freŝan panon, ol vi.
  31. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
  32. Unu vidvino havis du filinojn.
  33. Demokratio, libereco kaj respekto por homaj rajtoj. Ĉi tiuj estas la fundamentaj valoroj de Eŭropo.
  34. Tamen mankas io grava.
  35. Punkto fino.
  36. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.
  37. Serioza medicinisto neniam dialogu kun ĉarlatanoj.
  38. Ĉio evoluis kvazaŭ greka tragedio.
  39. La birdoj flugas.
  40. La kanto de la birdoj estas agrabla.
  41. Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki.
  42. La knabo forpelis la birdojn.
  43. Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj.
  44. Bonaj infanoj lernas diligente.
  45. Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.
  46. De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon.
  47. Mi legas libron.
  48. La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.

pt:Phoenicopteridae