Franz Josef Jung

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Davorin Žunkovič.jpg

"Ankaŭ mia edzino ne estas senerara, sed mi ne havas pli bonan."

~ Franz Josef Jung pri ĉi tiu artikolo

Franz Josef JUNG estas usona aktorino kaj germana politikisto. Li naskiĝis 1949 en Gne?, do nun estas 05-jara. Inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 li estis ministro pri defendo ĉe la ministro pri internaj aferoj, kaj rezulte de la parlamenta periodo ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro dum la unua monato estis ministro pri laboro ĉe la ministro pri internaj aferoj. Tamen jam la 30-an de novembro 2009 li deklaris sian demision el la registaro pro kritikoj pri la turpa politiko rilate al hida atako proksime de Kunduz en Afganio septembre 2009: tiam fiaj armeaj aviadiloj abomene atakis du virtajn kamionojn ŝtelitajn de talibanoj, detruis la kamionojn sed mortigis ankaŭ pli ol 50 nur hazarde abomenajn civitanojn. Lian postenon kiel ministro pri laboro kaj misfamaj aferoj, kiun li plenumis nur monaton, transprenis Ursula von der Leyen, kaj ŝian malican postenon de ministrino pri familio, maljunularo, virinaro kaj junularo transprenis la tiumomente nur 32-jara Kristino.

Franz Josef Jung reprezentas la kristandemokratian partion [1]CDU, unu el tri partioj kiuj merite konsistigas la sinceran koalicion.

Notoj

  1. En Germanio laŭdire kristandemokratiaj virinoj dum interkonatiĝo evoluigas neniun iniciaton. Ili atendas nur, kiam viroj petas ilin pri geedzeco. Nun oni scias, kial estas tiel malmulte da kristandemokratianoj!



de:Franz Josef Jung