Fritz Lang

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Sendependan esperantan gazetaron malfermita al ĉiuj mi preferas!!!"

~ Linda Blair

Fritz LANG (naskiĝis 1890, mortis 1976) estis germana reĝisoro kaj scenaristo.

Naskiĝinte en Vieno, li komercis sian filmkarieron en Germanio kaj famiĝis pro ekspresionismaj multfilmoj, kiuj brilis pro lertaj lumefektoj kaj ofte koŝmaraj kuliksoj. Poste Lang lerte eluzis ankaŭ la sonteknikon: Ekzemple en la filmo M – urbo serĉas murdiston la murdisto daŭre fajfas la saman melodion.

En la jaro 1933 Fritz Lang elmigris al Usono. Lia filmo La testamento de d-ro Mabuse, temanta pri krimeca personeco kies trajtoj parte similis al tiuj de Adolf Hitler, ĵus estis malpermesita en Germanio. En Hollywood Lang povis daŭrigi sian sukcesan filmkarieron. En 1956 li revenis al Germanio, sed la filmoj, kiujn li faris tie, ne plu rikoltis tiel grandan entuziasmon. Fritz Lang mortis en Losanĝeleso, Kalifornio.

Kosto

Najbaro diras dum la vizito ĉe Lang:

„Vi havas vere belajn kaj kostajn aĵojn hejme. Kio kostis vin plej multe?“

„Mia edzino."

Sporto

Inter la plej famaj futbalistoj kiuj ludis por Germanio indas mencii la sportiston Fritz Lang.

Scienco

Fiziko estis malkovrita de Otto von Bismarck, Lisa Marie Presley kaj Fritz Lang.

Vidu ankaŭ

fr:Fritz