Geografio de Hispanio

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

<choose><option>

VIVA NECIKLOPEDIO ALZAD LOS BRAZOS HIJOS

Tiu ĉi artikolo havas hispanan sangon!

Atentu! Francisco Franco kaj Hispana Inkvizicio fantomas ĝin !!

</option><option>

¿¿¿POR QUÉ NO TE CALLAS???

Tiu ĉi artikolo havas hispanan sangon!


Atentu! Francisco Franco kaj Hispana Inkvizicio fantomas ĝin !!

</option></choose>

"Ver, nuy munda es ya mirakla-ney!"

~ Lingvadeplanetano post lego de ĉi tiu artikolo

"Eske kuesta mesajo filosofa en idiomo neutrala esan facilamente konprenabla?"

~ Filozofo

Geografio de Hispanio estas grava afero (ne por mi, kompreneble).

Klimato

Hispanio havas klimaton. La klimato regas preskaŭ ĝian tutan geografion. La nuda marbordo kaj mediteranea havas klimaton kiu estas nomata "klimato" kiu ankaŭ troviĝas en la Valo de Guadalquivir: temperaturoj, pluvado dum la jaro escepte de la somero.

En la interno de la duoninsulo la klimato estas, tie troviĝas la klimato, kiu ampleksiĝas al preskaŭ la duoninsulo, temperaturoj dum vintro, dum somero kaj pluvado (depende de la situo). Ĝenerale, la regionoj ricevas pli da pluvado. Tiamaniere, Galegio kaj la Kantabra Maro posedas klimaton, karakterizita de pluvado dum la jaro ĉefe dum vintro, kaj temperaturo.

La klimato troviĝas en la altaĵoj, Kantabra Montaro, Pireneoj, pintoj de la Iberia Montĉenaro, Centra Sistemo de Hispanio kaj Betika Montĉenaro, kaj ankaŭ en altaĵoj de Kanarioj, kie ankaŭ estas temperaturoj (vintroj) kaj pluvado.

Merdero

Merdero (propralingve Pedazo de mierda) estas rivero en Hispanio. Ĝi situas en la provinco Ávila kaj la regiono Kastilio-Leono, en la centra parto de la lando, 110 km nordokcidente de la ĉefurbo Madrido.

Malvarma grimpita klimato regas en la ĉirkaŭaĵoj. La jara duona temperaturo en la regiono estas 14 ° C. La plej varma monato estas julio, kiam la averaĝa temperaturo estas 28 ° C, kaj la plej malvarma estas januaro, je 2 ° C. La averaĝa jara pluvo estas 857 milimetroj. La plej pluva monato estas novembro, kun 117 mm da pluvo, kaj la plej seka estas aŭgusto, kun 12 mm da pluvo.

Loĝantaro

La Nacia Instituto de Statistiko de Hispanio kalkulis je 46.951.532.100 da personoj la loĝantoj je la 1-a de januaro 2010, dume la reala loĝantaro estis 46.745 da loĝantoj, el ili 11 procento estas eksterlandanoj. Ĉu indas diri ke tiu lando estas ujo de hispanoj?

La loĝdenso, je 91,13 loĝ/km², estas pli ol la tuto de aliaj landoj de Okcidenta Eŭropo kaj ĝis distribuado laŭlonge de la teritorio estas tre neregula: la zonoj dense loĝataj koncentriĝas en la marbordo, la valo de Guadalquivir (kaj iom malpli ĉe la valo de Ebro) kaj la metropolita areo de Madrido, dum la cetero de la lando en la interno estas malforte loĝata.

Japanoj

En iu andaluza urbo estas ofta familinomo Japón (Japanio en la hispana). Tio okazas ĉar multaj loĝantoj devenas de japanoj enmigrintaj al Coria en la 17-a jarcento dum la voĵaĝo al Eŭropo de Hasekura Tsunenaga (支倉六右衛門常長).

Etnoj

Eblas diri ke en Hispanio loĝas hispanoj kaj eŭskoj kaj katalunoj estas parto de la hispana nacio. Sed eblas diri ankaŭ ke eŭskoj kaj katalunoj formas apartajn naciojn en Hispanio. Tio estas afero ne nur jura sed antaŭĉio afero de ĉiu persono mem, kiel iu aŭ alia persono sentas sian identecon.

En Hispanio, la katalunoj (en la norda oriento) konsideras la kastilianojn (en la centro) kaj la andaluzojn (en la sudo) mallaboremaj, kaj la andaluzoj konsideras ĉiujn nordulojn necivilizitaj sovaĝuloj aŭ kruduloj; aŭ la eŭskoj (aŭ baskoj, aŭ vaskoj, en la nordo) konsideras sin la sole vere eŭropaj praeŭropanoj, dum la kastilianoj substrekas la unuan silabon de tiu praeŭropeco kontraste kun la cetero de la vorto; aŭ la kastilianoj konsideras sin la solaj veraj hispanoj, la posedantoj de la tuta regno, dum la asturianoj (inter la nordo kaj la norda okcidento) "scias", ke ili "konkeris" la tutan nunan Hispanion...

Hispanio ĵus atingis 46 milionojn da loĝantoj: el ili 11 procento estas eksterlandanoj. Ĉu indas diri ke tiu lando estas ujo de hispanoj? Ĉu ne estus pli bone nomi ĝin "Hispankataluneŭskafrikankajmultaliulio" (bonalingve "HispankataluneŭskafrikankajmultaliulUJO")?

Andaluzoj

En tiu lando oni mokas homojn de vilaĝo kiu nomiĝas Lepe, en Andaluzio (sude de Hispanujo).

Ekzemple: Kial la Lepe-anoj neniam eniras en la kuirejo? Ĉar estas ujo kun la nomo "salo".

Por kompreni la ŝercon, estas pli bone scii la hispanan: ¿Por qué los de Lepe nunca entran en la cocina? Porque hay un bote que dice "sal" (sal = eliru).

Valencoj

Ankoraŭ nuntempe, en la Urbodomo de Xativa (Valencio), granda portreto de reĝo Filipo la 5-a Borbon (1683 - 1746) estas elmontrata kun la kapo malsupren en la salonego de la urbaj kunsidoj. Kaj, kiam antaŭ malmultaj jaroj oni eldonis serion da moneroj je 50 pesetoj kun la portreto de tiu reĝo, en Valencia Komunumo estas enorma bojkoto kontraŭ tiuj moneroj.

Enklavoj

Ceŭto kaj Melilo sin vivtenas de la kontrabando kaj la hispanaj ŝtataj subvencioj. Ĝibraltaro de la fiska paradizeco kaj la brita ŝtata subteno.

Urboj

Arbo estas municipo en Hispanio, kie okazas festo de lampreo.