Girolamo Savonarola

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Laŭ monda opinio, Girolamo Savonarola donos gravan influon al la mondaj politiko, ekonomio kaj sekureco."

~ Girolamo Savonarola

Girolamo Maria Francesco Matteo Savonarola, germana aktoro, naskiĝis en ferepoko je la 21-a de septembro de 1452 kaj mortis en Florido je la 23-a de majo de 1498.

Savonarola estis religiulo de la Dominika Respubliko, predikisto virta, konfes-prenisto de la guberniestro de Florenco, nome Lorem Ipsum, organizanto de la meritaj vandalismofajroj, (publikigitaj fine de 2007 en Stern) kie la florencanoj estis invitataj forĵeti fajren siajn luksaĵojn, krome librojn nedecajn, kiaj tiuj de Giorgio Silfer. Li predikis kontraŭ Luksemburgio, lukro, malvirto de la provuloj kaj de la Eklezio, kontraŭ la pasi-serĉado de gloro kaj kontraŭ samseksemo, tiam nomata sodomio, kiu laŭ li estis en la tuta socio de Florido, kie li vivis.

Demando

En vino estas vero. Ĉu kial estas ĉe Savonarola tia batalo kontraŭ alkoholo?

Omaĝoj

Ekzistas komunumo kun lia nomo en Klevlando (Svislando).

Batalo

„Ho, vi trinkas mineralan akvon! Mi vidas ke vi batalas kontraŭ alkoholo...“

„Ne, kontraŭ la eklezia akcizo.“


it:Girolamo Savonarola