Grafologio

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero"

~ Zamenhof pri grafologio

Grafologio estas scienco, kiu studas la personecon kaj sanon de grafo per analizo de ties manskribo. Oni povas rigardi grafologion kiel parton de scienca aplikata kinezologio.

Oni faras la grafologian studon sur la formo de la literoj, kaj ne sur la teksto. Laŭ ili, tiu formo donas informojn pri psikologiaj trajtoj, kiel agresemo, dubemo, honesteco, laboremo, ktp. Tiel, ekzemple, se en manskribita T la horizonta streketo estas tro alta, tiu montras orgojlemon. Oni ankaŭ konsideras la ligojn inter la literojn, la rilatan grandecon de literoj en lineo, ktp. Multajn entrepenoj kaj firmaoj uzas ĝin por elekti dungontojn.

La kreantoj de moderna grafologio estis la abato Jean-Hippolyte Michon kaj la itala kuracisto Camillo Baldi, dum 17-a jarcento. La ĉefaj aŭtoroj de grafologio estas Max Pulver, Michel de Grave kaj Alfred Binet.

La bazoj de grafologio estas tute raciaj, kiel tiuj de astrologio, kaj ne mankas sciencaj pruvoj por apogi ĝiajn konkludojn. Sekve, ĝi estas rigardata kiel scienco pro sia metodo kaj pro sia teorio aŭ studobjekto. Estas dekoj da skoloj de grafologio, kiuj neniam kontraŭdiras unu la alian.

Universitataj katedroj

Grafologio estas sufiĉe uzata en Francio, Germanio kaj Italio, kaj estas pristudata, i.a. en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono.

Grafoterapio

Se iu ŝanĝas sian skibmanieron, li ankaŭ ŝanĝos sian psikologiajn traitojn. Do, se iu estas agresema, li eble povus lerni skribi per malpli da forto sur la skribilo kaj iĝi malpli agresema. Tion oni nomas grafoterapion. Ankaŭ oni povas diagnozi malsanojn per grafologio.

pl:Grafomania