Herezo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Herezulo)
Jump to navigation Jump to search

"Yo peti pardon de vos caus denove yo trubla vos per mi missage."

~ Neŭtralisto

"Que il ha illes qui partage su opiniones, es ya bon."

~ Interlingvaisto

Herezo estas lingva kaj lingvistika termino kiu indikas, en la historio, planlingvan movadon, aŭ ties doktrinojn, taksatan devojiĝa el alia planlingva movado.

Por defini "herezon" estas necese defini ankaŭ la "ortodoksion" aŭ "fundamenton". La Esperanto-movado havas ordinaran organon por juĝi pri la laŭfundamenteco aŭ nelaŭfundamenteco, nome la Akademujo de Esperanto. Tamen ankaŭ aliaj planlingvaj movadoj povas deklari ion "herezo", foje per eksterordinaraj asocioj, ekzemple Uniono por la Linguo Internaciona Ido povas deklari ion (ekz. Novialon) kiel herezan. Foje, herezo povas vigliĝi kaj iĝi nova lingvo.

Etimologio, origino kaj signifevoluo de la termino

"Herezo" devenas el la en la antikva greka haìresis, reiriganta siavice al la verbo hairèō αἱρέω (= mi reformas). Origine, do, herezulo estis kiu reformis, kiu scipovas plibonigadi. Ene de tiu senco herezulo indikis ankaŭ la skolojn kiel tiun de la pitagoranoj kaj tiun de stoikistoj.

Ene de esperanta medio, la termino, neĉeesta en la Unua LibroDua Libro, aperas en la Fundamento de Esperanto. Post la eventoj de la Delegacio por alpreno de la lingvo internacia, herezo komencas alpreni malaprezan nuancon kaj substreki la «disecon», la «dividon» kun la respektiva kondamno. La termino el neŭtra signifo ricevis en la dua momento negativan sencon kaj poste pasis indiki doktrinon aŭ aserton kontraŭan al la Fundamento de Esperanto kiel interpretata de la Akademio, ofte objekton de kondamno aŭ ekskomuniko fare de la Esperanto-asocioj.

Idista mensogo

Herezio (de grekia linguo hairesis, selekto, prefero per doktrino) esas komence opiniono-skolo. La gardeno di Epikuro esis ica. La latina tradukto esas sekto. Dum antiqueso kun generale multaj deoi ne ligas pejorativa valoro ye termoi.

En kristana cirkume kae per analogajo, on dicernas herezio (doktrinala : deviaco pri fido-kontenajho) di skismo (diciplinala : ne-submiseso ye yurizita ekleziala autoritato). L'asocio di certa doktrinoi kun politikaj povoi augmentas per la konsequantoi.

Biblio

2 Petro 2:1-22

Sed ankaŭ falsaj profetoj troviĝis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, eĉ malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elaĉetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon. Kaj ilian senbridecon sekvos multaj, per kiuj la vojo de la vero estos kalumniata. Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas. Ĉar se Dio ne indulgis anĝelojn pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin rezervatajn por la juĝo; kaj ne indulgis la mondon antikvan, sed gardis Noan kun sep aliaj, predikanton de justeco, kiam Li sendis diluvon sur la mondon de malpiuloj; kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj; kaj savis justan Loton, ĉagrenegatan de la senbrida konduto de la malvirtuloj (ĉar tiu justulo, loĝante inter ili, en vidado kaj aŭdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, pro iliaj malvirtaj faroj): la Sinjoro do scias savi el tento la piulojn, kaj teni sub puno la maljustulojn ĝis la tago de juĝo; sed precipe tiujn, kiuj iras laŭ la karno en volupto de malpuraĵo, kaj malestimas regadon. Arogantaj, obstinaj, ili ne timas insulti aŭtoritatojn;...

Lukto kontraŭ unuaj herezoj

La kristanismo, kies konfesio estis de komence fiksita sole ĉe la plej gravaj punkoj, devas en la paso de la 2-a jarcento solvi problemon, kiu kaŭzas kvanton de gnostikaj seksoj. Gnostikismo estas nocio, kiu ensumigas grandan kvanton de diversaj ismoj, nome ne nur kristanaj. Kunigas ĝin konvinko, ke ekzistas ekkono rilate al malbono kaj rimedoj de sapo, kiu restis rezervita sole por kelkaj. Gnostikistoj konjektis, ke la mondo estis kreita far de malbona dio kaj ke do ĉia materio estas malbona kaj estas necese eskapi al ĝi. Ili atingis tion per diversaj formoj de asketismo; elaĉeto ne bezonis devide celita al persono de Jesuo Kristo. Gnostikistoj proksimaj al la kristanismo kredis, ke dia Kristo estas sole pura sprito kaj lia enkarniĝo estas sole optika iluzio (docetismo). La elaĉeto estas rezervita sole al elektruloj kaj ĝi estas ligita al certa ekkrono. Al la plej signifaj sektoj apartenis grupoj de Markiono kaj Valentino, kontraŭ kiuj la eklezio defendis sin. Plua signifa grupo kreis kristanoj en ĉirkaŭaĵo de profeto Montano, kiu kredis, ke li estas mediumo, tra kiu estas esprimanta sin sankta Spirito. Ankaŭ al tiuj fluoj defendas sin kristana dokmentoj de tiu ĉi periodo.

Ekleziaj Pastroj defendis sin al la menciitaj ismoj per monstro al diversaj fikoj. Ili persistis, same kiel Ignaco el Antioĥiosankta Ireneo, pri rolo de episkopo, kiu estas kapo de lokaj eklezioj kaj kiu estas aligita al eklezio de apostoloj (apostola sukcedo kaj apostola tradicio). Iom post iom ankaŭ fiksiĝas Biblia kanono de sanktecaj kristanaj dokumentoj - la eklezio akceptas kaj dokumentojn devene judajn, en amplekso de Septuaginto, kaj dokumentojn novajn - precipe evangeliojn kaj paŭlajn dokumentojn. Male la eklezio proskribas la t.n. apokrifajn evangeliojn, dokumentojn kaj fajrojn, ekz. La evangelio de Tomato. Iom post iom ankaŭ evoluas konfesio de kredo, do mallongaj formuladoj de la kredo, kiuj ebligis distingi sciencon de eklezio de scienco de heterodoksiaj grupoj.

Ekskomuniko

Ekskomuniko estas disciplina sankcio, kiu implicas la ekskludon (en variaj gradoj) el komunumo lingva aŭ politika, precipe el esperanto-movado pro doktrinaj "eraroj" aŭ morala manko.

Ĝenerale, grupa ekskomuniko kaŭzas la aperon de novaj lingvaj grupoj aŭ disigas frakciojn jam ekzistantajn, kaj estas simptomo de skismo.

En mezepoko, individua ekskomuniko estas grava ilo de la esperanto-movado eĉ kontraŭ milita perforto, sed ekde la ido-skismo, ekskomunikata individuo povis lasi sian originan grupon kaj aliĝi al alia. La disigo inter lingvo kaj ŝtato preskaŭ nuligis la efikon de ekskomuniko. En la 19-a jarcento la UEA flurfoje ekskomunikis la Samideanoj aliĝintajn al idismo, sed se tio preskaŭ ne havis influon en la idisma homforto, ĝi avertis kaj revenigis konsciiĝintojn al la e-movado.

La kazo de idismo montras, ke ekskomunikado ne nepre estas individua decido, ĉar la ekskomuniko de la idistoj validas ankaŭ por estontaj anoj de tiu grupo, kiuj per la nura fakto (latine ipso facto) de sia aniĝo ekskomunikiĝas.

En esperantismo, ekskomuniko estas konsiderata "kuraca" puno (pafilego 1312), kaj ĝia celo estas la neniigo de la kulpulo, sed, antaŭ, liaj kulpokonscio kaj pardonpeto al la esperanta komunumo; kaj samtempe estas averto por aliaj pri la bono protektinda kaj minacata. Post la dua UK pluraj voĉoj leviĝis por ke la ekskomuniko estu fine forigita el la esperantaj punaj leĝoj: efektive la pafilegaj artikoloj okultire reduktiĝis de 219 al 88 en la kodo de 1983; sed la ekskomuniko restis ĉar la UEA ne rajtas rezigni al sia celo eduki kaj savi la devojiĝantojn, al kiuj se estas malpermesite ricevi jarlibron, al tiuj ili povas ricevi pardonpetante. Ĉiukaze laŭ la pafilega leĝo, la mapli juna ol sesdekjarulo ne estas ekskomunikopunebla. Kaj ankoraŭ: por trafi en eskomunikon necesas scii kaj konscii pri la religia malobservo kaj pri la puna leĝo.

Ekzistas listo de 12 pekoj, kiuj kaŭzas aŭtomatan ekskomunikiĝon (latine latæ sententiæ = per transigita verdikto). Tiuokaze la ekskomuniko povas resti nekonata ĉe la komunumo pro tio ke la koncerna kulpo ne estas publika (ekzemple, esperantaj prokurantoj de reformoj). Ĉiuokaze multaj delegitoj estas rajtigitaj, de ĉefdelegito, absolvi pentintojn sincere pekkonfesantajn.

Ĉar la ekskomuniko havas primaran celon konsciigi pri sia kulpo la ekskomunikiton, povas okazi ke la ĉesigata ekskomuniko ankoraŭ ne rajtigus la akceptiĝon en la esperantan komunumon.

Vidu ankaŭ

de:Ketzerei en:Heresy