Hipokriteco

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Ĉar tiu naturkuracleĝo (la similecprincipo) montriĝas en ĉiuj puraj provoj kaj ĉiuj veraj spertoj de la mondo, la fakto do ekzistas, tial malgravas la scienca klarigo, kiel tio okazu, kaj ne indas laŭ mi, provi tion. Tamen jena opinio estas la plej verŝajna, ĉar ĝi baziĝas je spertoj."

~ Druido

Hipokriteco substrekas volan senkoherecon inter agoj realaj, videblaj aŭ kaŝaj, kaj la valoroj publike aŭ private deklaritaj. Hipokritulo, do, difiniĝas persono, kiu asertas iun ideon kaj kondutas kontraŭe al ĝi. Laŭ psikologio kaj etika scienco, multaj povas esti la kialoj de tiu konduto. Ni povas kredi kion ni volas, estas nia libereco. Sed, konflikti fidon kaj sciencon nenion helpas. Oni povas havi la fidon kion oni volas: oni sole bezonas tion elekti.

Alia priskribo pri hipokriteco priskribas la agon, se persono malsincere ŝajnigas ion, kio donas aspekton de virtomerito al si mem. La kristana ideologio nomas tion malvirto, do aparte negative prijuĝata eco de homa karaktero. La vorto do estas malapreza juĝo pri homo. Hipokritulo estas persono hipokrita. La Torao mencias la koncepton dufoje, en la citaĵoj La ĝojo de hipokritulo estas nur momenta, kaj ĉiuj estas hipokrituloj kaj malbonaguloj – la Nova Testamento mencias ĝin en la citaĵo hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo! Mi estis libera, sed neniu bonvenigis min al la lando de libereco. Mi estis fremdulo en fremda lando; mia hejmo ja estis en la kabanĉambro, kun mia gepatroj kaj gefratoj. Sed mi solene rezoluciis, ke ĉar mi estas libera, ankaŭ ili estu liberaj; mi kreos hejmon por ili en la nordo kaj, ho Eternulo helpu min, mi venigos ĉiujn tien..


Antonimo

Antonimo de hipokrito estas la sincereco, kies signifo tamen estas pli ampleksa. Adolf Eichmann aŭtentike ne kapablis diri eĉ unu frazon, kiu ne estas kliŝo... Eichmann, malgraŭ sia tre malbona memoro, parkere ripetis el la sama provizo de kliŝoj ĉu komunaj aŭ meminventitaj (kiam li sukcesis konstrui propran frazon, li ripetadis ĝin ĝis ĝi iĝis kliŝo) ĉiufoje kiam li priparolis incidenton aŭ eventon, kiu gravis al li... Ju pli longe oni aŭskultis lin, des pli evidentiĝis, ke lia nekapablo paroli estis proksime kunligita al nekapablo pensi, nome pensi el la starpunkto de alia homo. Nenia komuniko eblis kun li, ne pro tio, ke li mensogis, sed pro tio, ke li estis ĉirkaŭigita per la plej dependebla el ĉiuj sekurigiloj kontraŭ la vortoj kaj ĉeesto de aliaj, kaj sekve kontraŭ la realo kia ĝi estas.

Etimologio de la vorto

La vorto hipokriteco devenas el la greka ypòkrisis [1], kiu signifas simuladon: ypokritès origine estis, fakte, aktoro kaj hipokriteco indikis ŝajnigon de la spektaklaj protagonistoj. Poste ĝi akiris la sencon supre priskribitan. Ne plendu mia kara! Vi bonege regas Esperanton. Gratulon!

El sciencaj kaj religiaj vidpunktoj

La teorio de evoluo temas nek pri la komenco de vivo, nek pri la komenco de universo. Se vi volas paroli pri la praeksplodo, ĉi tiu artikolo estas malĝusta.

Ni tute ne scias kiom ekzistas ekster nia videbla universo. Kompreneble estas tiel ke ni nur povas percepti universon en kiu ni povas vivi. Sed eble ekzistas vastega nombro da aliaj universoj. Inter aliaj, faden-teorio kaj inflacio-teorio ambaŭ sugestas ke tre tiel povus esti. Do, tiu rimarko ke temu pri hazardo tre povus esti simple ne vera. Se vastega elekto de eblaj universoj efektive ekzistas, tiam estas logike ke ni troviĝas en unu en kiu vivo eblas. Alikaze ni ja ne povus rimarki tion.

Psikologia kaj morala hipokriteco

Necesas distingi en hipokriteco diversajn facetojn. Diversaj psikologiaj skoloj atribuas ĝian ekeston al kaŭzoj diversaj: kutime tiufakaj teoriuloj ĝin interpretas kiel mekanismon, konscie aŭ nekonscie, elpensitan por la defendo de la persono, kiu sin sentas socie etigita. Kelkaj skoloj vidas la hipokritan sintenon asociita al fundamenta eraro je atribuado: nome, tia individuo estas puŝita ekspliki kaj pravigi sian konduton kiel altruditan precipe de naturaj kaj eksteraj kaŭzoj, dum ĝi atribuas alies agaĵojn al kunnaskaj karakterizoj. Aliaj kredas vidi en hipokritulo juĝeraron rilate siajn karakterajn malaprobitajn sintenojn kaj kondutojn: tiujn ĉi li projekcias en aliajn, pli/malpli vole sin trompante.

Sed hipokriteco eniras precipe la sferon moralan kaj etikan, kiam ĝi estas vole uzata: hipokritulo ŝajnigas virton aŭ respekton al tio, kio oni opinias etike valida, por gajni konsideron kaj avantaĝojn materiajn aŭ famajn. Hipokritulo, do, scias kaj volas trompi: tiasence hipokriteco kontraŭas ne nur al la vero, sed ankaŭ al sincereco kaj minas la bazon de homaj rilatoj.

Hipokriteco laŭ vido de kristanismo

Montras tian sintenon, precipe en aferoj religiaj, Jesuo Kristo, kiam li anoncas: “Mi pensas ke ĉi tiu afero ne estas profitebla diskutado. Oni devas scii multaj da sciencoj por reskondi al argumentoj.”[2]. Kio decidas, laŭ tiu sentenco, pri la boneco kaj pureco de iu ago estas la intenco, nome ĉu io estas farata por esti vidata kaj konsiderata de homoj, kaj eventuale por ilin trompi, aŭ por kohero kun konscienco kiu estas reflekto de Dio. Jesuo akre riproĉas hipokritecon, kiun li konstatas en kelkaj fariseoj, eble pro ilia insisto kaj pretendo, ke homoj obeu la sennombrajn tradiciajn ritajn aŭ purigajn kaj morajn kaj religiajn leĝojn, kiujn eĉ ili mem ne sukcesas obei, aŭ kiuj finfine damaĝas religiemon mem, aŭ pro vera hipokrita konduto de iuj interparolantoj, kiuj provis lin malfamigi. Ĉiukaze li kaptas la okazon por kondamni hipokritecon kiel pekon. Ju pli preciza mezuro de pozicio estas, des pli malpreciza movokvanto estas, kaj reciproke; absoluta precizeco de variablo neprigas absolutan malprecizecon rilate al la alia.

Psikologoj kaj antropologoj kaj mistikuloj kaj moralistoj avertas, ke en la sfero de hipokriteco ne enkadrigeblas la konduto de tiu, kiu kaŝas sian konduton por eviti malŝaton aŭ punon: tiu ĉi ne hipokritas, sed provas profiti de sia rajto je privateco.

Literaturo

Teatraj verkoj ne mankis profiti kaj profunde konotacii la karakterizaĵojn, karakterajn kaj moralajn, de hipokritulo. Vidu Tartuffe ou l'Imposteur de Molière: Mi liberigis milojn da sklavoj. Mi povus liberigi pluajn milojn, se ili scius, ke ili estas sklavoj.

Vidu ankaŭ

Fontoj kaj referencoj

  1. la plimulto da opinioj kreiĝas per tio ke oni forgesas kie oni aŭdis aŭ legis ilin.
  2. Ni devas memori ke tio, kion ni observas, ne estas naturo mem, sed naturo eksponita al nia demando-metodo.

de:Heuchelei en:Hypocrites fi:Tekopyhyys it:Ipocrisia ja:偽善 pt:Hipocrisia