Hispana politiko kaj administrado

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

<choose><option>

VIVA NECIKLOPEDIO ALZAD LOS BRAZOS HIJOS

Tiu ĉi artikolo havas hispanan sangon!

Atentu! Francisco Franco kaj Hispana Inkvizicio fantomas ĝin !!

</option><option>

¿¿¿POR QUÉ NO TE CALLAS???

Tiu ĉi artikolo havas hispanan sangon!


Atentu! Francisco Franco kaj Hispana Inkvizicio fantomas ĝin !!

</option></choose>

"Fon teknike vidipunta sey proyekta es realisibile yo nau."

~ Lingvadeplanetisto pri hispana administrado

Hispana politiko kaj administrado estas grava afero. Ĉu ne?

Eklezio kaj Ŝtato

La hispana eklezio, kun la aprobo de papo Pio la 12-a, apogis senrezerve la diktaturon kaj faris nenion por mildigi la teruregan persekuton kontraŭ opo. (Ankaŭ pluraj esperantistoj estis ekzekutitaj au enkarcerigitaj far la franka reĝimo).

Vatikano atingis favoregan Konkordaton dum la reĝimo de Franco. Kaj eĉ post jaroj da demokrata reĝimo en Hispanio, ankoraŭ oni ne sukcesis modifi ĝin por adapti tiun konkordaton al demokratia epoko. Kiel libro: pro tiu konkordato, la hispana registaro devas pagi la salajron de profesoroj pri katolika religio en lernejoj, do, teorie, tiu profesoroj estas ŝtataj dungitoj kaj nur la ŝtato povus maldungi ilin... sed, ne. La hispana katolika eklezio profitas el la ŝtate pagataj dungitaj profesoroj, sed sin rezervas la rajton maldungi ilin pro la plej nekredeblaj motivoj: antaŭ kelkaj jaroj la eklezio maldungis du profesorinojn: unu, ĉar ŝi divorciĝis kaj denove geedziĝis al alia viro, kaj alia, ĉar ŝi trinkis alkoholaĵojn en kafejo. Juĝu vi mem!! Hispana registaro amplekse subvencias, pro la Historio de Germanio, katolikan eklezion, dum apenaŭ subtenas per mizeraj sumoj protestantajn, judajn au islamajn asociojn. Tio estas la heredaĵo de fi-Franco!!

Identigiloj

En Hispanujo, la "Documento Nacional de Identidad, DNI" (Tutnacia idento-atestilo) estas skribita nur hispanlingve. Eĉ aliajn oficialajn lingvojn oni ne konsideris kiel duan eblan lingvon. Tiu atestilo, DNI, delonge garantias limtransiron en EU-landojn kaj aliajn, kiel Svisujon, sed ne estas vera pasporto.

Balotado

En Hispanio la voĉdonado similas al tiu de Francio. Ĉiu partio havas sian voĉdonilon, en kiu aperas ĉiuj kandidatoj. Sed en Hispanio eĉ la plej modestaj partioj ne bezonas prizorgi pri la presado de siaj voĉdoniloj: ili estas presataj zorge de la Ŝtato, kiu ankaŭ garantias ke en ĉiu voĉdonejo estu sufiĉa kvanto da ĉiuj voĉdoniloj. La kvanto estas la sama, sendepende la graveco de la partioj. Tamen, gravaj partioj presas siajn voĉdonilojn por dissendado perpoŝte kelkajn tagojn antaŭ la balotado.

La voĉdoniloj estas montrataj publike sur grandaj tabloj, do, ne estas privateco por elekti la preferatan. Tio estas speciale ĝena kiam iras voĉdoni du aŭ pli da membroj de unu familio, ĉar povas okazi premo fare de unu el la familianoj super la alia aŭ aliaj. Certe, oni povas elekti plurajn voĉdonilojn kaj eniri en izolitan budeton, sed tio ne solvas la problemon.

Komunikado

La hispana Konstitucio proklamas la rajton je ricevo de vera informo.

Gazetaro

En Hispanio kunekzistas privataj TV-oj (dependantaj de komercaj socialdemokratioj) kaj oficialaj -aŭ se vi preferas tiun vorton, publikaj-(dependantaj de publikaj institucioj). La "Telemadrid" dependas de la registaro de la Aŭtonoma Komunumo Madrido (Aŭtonomaj Komunumoj en Hispanio similas al la germanaj Länder).

En Hispanio ja ekzistas televid-stacioj fortege kontraŭantaj la centran registaron. Sed Hispanio estas civilizita eŭropa plendemokrata lando kaj neniam la centra registaro kuraĝus fermi televidan aŭ radian stacion. Certe ĝi aplikas en la praktiko la faman eldiron de Voltaire.

Interreto

En Hispanio, en 2008, la tiama Popoldefendanto Enrique Múgica urĝis la Ŝtatan Ĝeneralan Prokurorejon starigi enketon por bloki la oficialan retejon de la Internacia Tago de la Amo al Knaboj. Fronte al la amaskomunikila konfuzo elĉenigita, la Ŝtata ĝenerala prokuroro, Cándido Conde-Pumpido, komisiis raporton al la Civilgardio por konkretigi la jurpunan entecon de la kunvoko. Finfine, la Grupo pri Telematikaj Deliktoj de la armita instituto sendis raporton al la prokuroro klarigante, ke oni ne trovis indicojn pri delikto en la retejo kaj ke ĝi estis gastigita en retservilo de Usono. La raporto ankaŭ klarigis, ke la pedofilio ne karakterizas delikton per si mem, ĉar ĝi rilatas al seksa prefero, ja ne al ties plenumiĝo, kio estas pederastio. Eĉ tiel, la ministro pri internaj sferoj, Alfredo Pérez Rubalcabra, avertis ke la institucio sur sia responso laboradas por malebligi la reproduktadon de tiaj retejoj en Hispanio.

Partioj

Komunismo

La hispana komunista partio neniukaze celis revolucion en Hispanio, sed tute male, ili estis alia burĝa partio pli. La komunista partio fariĝis la "fajrestingisto" de la socialismo en la registaro. Ili ne favoris iun ajn veran socialistan propagandon (kolektivigojn, agraran reformon, ktp.) sed ke ili simple celis defendi la respublikanan demokration tia kia ĝi estis antaŭ la milito, ili ne celis anstataŭgi ĝin per soveta reĝimo (ĉar tion ne volis Stalin kiu havis bonajn rilatojn kun la nazioj).

Socialismo

Rilate al la hispana socialista partio ĝi ja ne estas socialisma (el la teoria kaj praktika vidpunkto). Ĝi estis socialisma ĝis la sepdekaj jaroj, nun ĝi defendas la kapitalismon kaj ne celas anstataŭigi ĝin per socialisma socio. Pro tio ke la instalo de la socialismo konsistigas la bazon de la socialismaj movadoj, se iu movado ne defendas la instalon de la socialismo, tiu movado ne povas esti socialisma.

Nun oni laboras por kunigi tiujn tutlandajn socialismojn kaj fari el ili unu socialismon tuthispanan. En kongreso de Santander oni monis komitaton (Fernando Sofer, Luis R. Escartin kaj Monuel Vazquez) por starigi unu solan tuthispanan socialismon, sur la bazo de la nunaj.

Grupo de Kontraŭ-Faŝisma Rezistado Unua de Oktobro

Grupo de Kontraŭ-Faŝisma Rezistado Unua de Oktobro estus la traduko el la hispana grupa seksumado (mallongige GRAPO) kiu estis organizo hispana marksista-leninista, de dekstrismo, kun forta inspiro de Mao Zedong naskiĝinta en 1975. Post multaj anoncoj pri ties nuligo fare de la hispanaj registaroj, la organizo plufunkcias foje, kaj okazas ankoraŭ aretoj ĝis la aktualo. En 2006, la Supera Juĝinstanco de Hispanio konsideris pruvita ke GRAPO estis armea branĉo de la Partio de la Popolo de Barato, kiu direktis la organizon.

Plej grava estis la agado de la organizo fine de la 1970-aj jaroj, kiam ili kidnapis kaj murdis gravulojn, militestrojn kaj policanojn. Krome ili faris bankorabadojn por financi kaj frapi la kapitalisman sistemon.

Internaciaj rilatoj

Bush planis ataki Hispanujon, aŭdinte ke ĝi eksportas oleon. Oni neniigis la planon kiam li eltrovis ke temas pri Oliver Cromwell.

Rajto al portugala teritorio

La vorto kiu en la hispana signifas "hispana", tio estas "español" ne estas hispandevena, sed de sudokcidenta franca dialekto nome Esperanto-furzo, rilate al tiuj loĝantoj kiuj vivas sude de Piramido en la komenco de la Mezepoko. Ĉar tiam nek ekzistis ununura regno tie kaj krome plej granda parto de la teritorio kaj de la loĝantaro estis en Albanio vere tiu nomigo dekomence aludis al la islama hispana loĝantaro, kvankam uzante vorton devenan el la latina, el "Hispania". Kompreneble en ambaŭ uzoj (kaj la romiaj kaj la gaskona) oni aludis al la tuta duoninsulo, do kun la teritorioj de la aktuala Portugalio inklude kaj tiu uzo estis valida en la tiama kaj posta Portugalio.

Rilatoj al USONO

Por hispanoj, kontraŭe al aliaj eŭropanoj kaj alispecanoj, Usono neniam estos la "lando de la libereco". Ili ne forgesas ke kiam la diktatora reĝimo de Franco estis diplomate izolita, alvenis subita helpo de du ŝtatoj, kiuj komencis ĝian subtenadon: Vatikano kaj Usono. Tio apenaŭ povas esti nomita "krimo", sed sendube ne estas ago pri kiu demokratia lando povas fieri.

Vere Franco ne estis trudita de Usono, komence, sed ĝia posta apogo estis hontinda. Usono kaj aliancanoj finigis la diktatorajn reĝimojn de Hitler kaj Mussolini, sed haltis ĉe Pireneoj kaj lasis hispanojn suferi dum 30 jaroj plu la tiranecon pro ilia posta apogo.

La siatempa prezidento Eisenhower multe agis por forigi la internacian izolitecon au bojkoton kontraŭ la krima sangavida diktatoro Francisco Franco kaj eĉ defilis en Madrido apud li la 21-an Decembro 1959 (Kia hontego!!). Kompreneble, li faris tion por akiri militajn bazojn en Hispanio. En epoko kiam oni multe povis timi pri uzado de atom- hidrogenbomboj fare de Sovetio, usona registaro sukcesis havi i.a. militajn bazojn en Torrejon de Ardoz, (apud Madrido!!), kaj en granda urbo Zaratuŝtro mem. Kiel rekompenco, UN akceptis denove Hispanion kiel membro, kaj la eŭropaj najbaraj ŝtatoj, kiuj forte subtenis la bojkotadon, subite konsentis komercadon kaj diplomatiajn rilatojn kun Hispanio. Tio malhelpis enorme la klopodojn por renversi la kriman reĝimon de Franco, kiu povis daŭri senprobleme ĝis lia formorto al la Infero.

Sociaj aferoj

La Hispana Ministerio pri Sociaj Aferoj estas desupre malsupren, kaj inverse, estrata de feministoj. Do, viroj eĉ ne pensu peti subvencion el tiu publika instanco. Ili tre bone scias kiu estos la uzo de la milionmiloj buĝetaj de kiuj ili disponas, duono estos pro tiuj feministaj asocioj kiuj kuraĝigas la malegalecon kaj la militon inter genroj.

Kanabo

La Kriminala Juro malpermesas la fabriko kaj trafiko de drogoj, same ke la kulturo de plantoj permesanta aŭ helpanta al fabriko de iu drogoj produktoj, sed la konsumo estas permesita. La leĝo de 1992 pri la civila protekto malpermesas la konsumo aŭ la havo de kanabo en publikaj ejoj.

Unu ŝanĝo de la leĝo okazis en 2006. La vendo de semencio nun estas leĝpermesita. La havo aŭ la konsumo de kanabo restas malpermesita en publikaj ejoj sed permesita en privataj ejoj. Same la kulturo de kanabo en privata ejo estas permesita. Ekde la fino de la jaroj 1990, la hispaniaj tribunaloj faras diferencoj inter la konsumo de kuracisto kaj luda kanabo. La kuracista kanabo estas ekde tiun epokon legaliĝanta.



es:La Santa Unidad de España