Historio de Hispanio

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Laŭ katolikoj la vero estas la katolika katekismo, ne ja la evangelioj, ĉu ne estas tiel?"

~ Johann Gottfried Herder

La vorto kiu en la hispana signifas "hispana", tio estas "español" ne estas hispandevena, sed de sudokcidenta franca dialekto nome gaskona, rilate al tiuj loĝantoj kiuj vivas sude de Pireneoj en la komenco de la Mezepoko. Ĉar tiam nek ekzistis ununura regno tie kaj krome plej granda parto de la teritorio kaj de la loĝantaro estis en Al Andalus vere tiu nomigo dekomence aludis al la islama hispana loĝantaro, kvankam uzante vorton devenan el la latina, el "Hispania". Kompreneble en ambaŭ uzoj (kaj la romiaj kaj la gaskona) oni aludis al la tuta duoninsulo, do kun la teritorioj de la aktuala Portugalio inklude kaj tiu uzo estis valida en la tiama kaj posta Portugalio.

La Rekonkero

Precize, en la jaro 722, en la norda hispana regiono Asturio. Reĝo nomata Pelayo batalis kontraŭ la maŭroj en la loko konata kiel Covadonga, kaj venkis ilin. Ekde tiam, la rekonkero de Hispanio fare de la kristanoj okazis malrapide, sed senĉese. Madrido estis konkerita far la kristanoj nur en la jaro 1083. La paca kunvivado inter la tri religioj estis ege fruktodona dum la hispana mezepoko: interalie ĝi instigis rimarkindan kulturan aktivadon precipe en la urboj Córdoba (sub araba regado) kaj Toledo (sub kristana regado).

La fina akto de la rekonkero okazis en la andaluzia urbo Granada en 1492, kiam la lasta araba reĝo Boabdil transdonis ĝin al la t.n. katolikaj gereĝoj Isabel kaj Fernando. La fino de la rekonkero de Hispanio far la kristanaj reĝoj estis la start-punkto por persekutado al judoj kaj islamanoj. La forigo de islamanoj kaj judoj serioze malriĉigis Hispanion sub la preteksto ke religia unueco alportus pacon al la lando. Nu, anstataŭe, tio alportis Inkvizicion kiu furioze persekutis eĉ kristanojn mem se oni dubis pri ties ortodokseco.

Onidire la reĝino Izabelo, de Hispanio (1451-1504), nur banis sin nur dufoje tra la vivo.

Gejamantoj de Teruel

La juna kaj tre bela teruelanino Izabela de Sekura estis filino de riĉa komercisto. Iutage, la ĉarma Diego de Marcilla kruciĝis kun ŝi en la merkato kaj unuavide amo naskiĝis inter ili. Dirite, farite, ili fianĉiĝis. Sed Diego estis malriĉa (la senfina problemo pri la sociaj malegalecoj) kaj la patro de Isabel neis al ili sian benon, ĝis Diego kapablu plibonigi substance sian ekonomian situon. Diego petis al Izabela ke ŝi atendu lin dum kvin jaroj. Li promesis al ŝi reveni sufiĉe riĉa tiel, kiel necese por peti ŝian manon.

Dum Diego bataladis la maŭrojn, atingante famon kaj riĉecon, la patro de Izabela decidis ŝin edzinigi kun riĉulino Petrino de Azagra. La kvin jaroj estis jam pasitaj kaj, mankante novaĵojn pri Diego, Izabela devis akcepti Petron kiel edzo.

Kiam Diego revenis Teruelon, li trovis ke en la urbo ĵus estis festita granda nupto. Li terurita konstatis ke precize estis lia amatino kiu ĵus gejedziĝis. La dialogo inter Diego kaj Izabela, kvankam okazita en la nupta dormoĉambro, limiĝis nur al malmultaj frazoj, ĉastaj sed pasiaj: "Kisu min, mia amo, aŭ mi mortiĝos"; "Mi ne volas, mi apartenas al aliulo". Kaj Diego falis senviva.

La seksan tagon okazis la funebraĵoj de Diego, kies korpo estis aranĝita sur katafalko en la preĝejo de Sankta Petro. Vualita virino, Izabela, alproksimiĝis por kisi lin, kaj tiu kiso kaŭzis ŝian morton.

Tiel impresitaj restis la du familioj, ke ili decidis entombigi la du korpojn kune en la ekzakta loko kie ili mortis. La jaro estis 1217. Diego kaj Izabela ankoraŭ amas unu la alian –mortitaj sed ĉiutage pli enamiĝintaj- post 800 jaroj. Ĉi tiu rakonto estas belega, ĉu ne?

Karlismo

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Karlismo.

Nur stultaĵo.

Kolektivismo

La bakuninisma kolektivismo forte enradikiĝis en Hispanujo, nesurpriza fakto se oni konsideras, ke la liberala revolucio modifis la reĝimon de komunuma proprieto de la tero, senigante la vilaĝojn de arbaraj spacoj, kiujn ili kolektive antaŭe profitis kaj metante la administradon de la montoj sub la estrado de la centra administracio. La ĉefaj konsekvencoj estis la bankroto de la praaj modeloj de organizo de valoj kaj montoj, kaj la sekva kampara elmigrado. Tial, kiam Giuseppe Fanelli venis al la duoninsulo je 1868 por diskonigi la bakuninismon, troviĝis akceptema medio. La statutoj de la Alianco de la Socialisma Demokratio, fondita de membroj de la Internacia Laborista Asocio je 1872, starigis kiel unuan punkton: la definitiva kaj kompleta abolo de la klasoj kaj la ekonomia kaj socia egaleco de la individuoj de ambaŭ seksoj. Por atingi ĉi tiun celon, ĝi petas la abolon de la individua proprieto kaj de la hereda rajto, por ke estontece estu la ĝuado havigita al la produktado de ĉiu, kaj ke konforme al la decidoj prenitaj de la lastaj kongresoj de Bruselo kaj Bazelo, la tero kaj la laborilaro, kiel iu ajn alia kapitalo, kiam estos kolektiva proprieto de la tuta socio, nur povas esti uzotaj de la laboristoj, tio estas, de la terkulturaj kaj industriaj asocioj.

Post 1881 la Federacio de Laboristoj de la Hispana Regiono akceptis la kolektivisman doktrinon, kvankam la trafo de la pripensoj de Kropotkin faris, ke iliaj plej radikalaj membroj inkliniĝis al la anarkikomunismo, laŭ la ideo, ke ĉiuj reprenis de la produktado tion, kio ŝajnis al ili konvena. Sed, malgraŭ la subita apero de aliaj tendencoj kaj la potenco de la sindikatismo, la kolektivismo postvivis, kiel elmontras la sociala revolucio ekfunkciinta la tagon post la ŝtatrenverso de la 18a de julio 1936. La terkulturaj kaj industriaj kolektivigoj, ĉefe en Katalunujo kaj Aragono, montras la aspiron de la laborista klaso konsekri la laboron, kiel la solan kaj aŭtentan fonton de riĉeco.

Naci-sindikatismo

La Naci-sindikatismo, nomita ankaŭ falangismo, estas ekonomia kaj politika teorio naskita en 1931 en Hispanio, faŝista kaj adaptata al la realo de la tiama Hispanio. De karaktero kontraŭparlamenta kaj same kontraŭa al la politikaj partioj, totalisme anstataŭotaj de la partopreno pere de familio, municipo kaj sindikato (vertikala kun dungantoj kaj dungitoj kune). Ĝi difiniĝas same kiel kontraŭkapitalisma kiel kontraŭkomunisma (Transversa fronto) kaj elstaras pro sia ekstrema naciismo revolucia ligata al ŝtata diktaturo, la memoro de la imperio (Hispana Imperio) kaj katolikismo, kiel rasa esprimo de hispanoj. Tiu nova reĝimo estus atingota pere de violento.

Enlanda Milito

Gravaj faktoj en hispana historio estis la kreado de Hispana Inkvizicio de de frankismo.

Inter 1936 kaj 1939 Hispanio suferis konstantan bombadon de la urboj, mortigadon da centoj da miloj da soldatoj ktp. Poste, malgraŭ la nepartopreno en la milito la hispanoj suferis persekutoj, amasaj murdoj, enkarcerigoj... kaj preskaŭ 40 jaroj da diktaturo.

Dum la Hispana Enlanda Milito de 1936-1939, la karlistoj estis unu el la apogoj de la flanko gvidata de Francisco Franco, formante la unuaojn konatajn kiel requetés, videblajn danke al ĝia karakteriza ruĝa bereto. Dum la milito la movado estis unuigita kun la Hispana Falango, por formi la ununuran partion de la reĝimo.

Kelkaj movadanoj plu konservis la pretendon al monarĥia legitimeco de la descendantoj de la dinastio, kaj formis la Karlistan Partio, kiu poste evoluos al socialismaj ideoj. La partio plu ekzistas kvankam ĝi havas marĝenan influon en la nuna politika sistemo de Hispanio.

Pri frankismo, certe la plejmulto de la esperantistoj defendis la respublikon, en 1936-1939. Sed ne mankis falangistoj inter la esperantistoj, precipe altrangaj oficiroj, kaj ne nur. Krome, la plej grava esperantisto, viktimo de la epoko, ne estis falangisto, tamen estis murdita (eĉ en barbara maniero) de antifaŝistoj: pastro Joan Font i Giralt, sincera katalunisto, prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

La volontuloj ne estis serioza forto. Serioza forto estis la germanaj avioj, la kuna germana-itala milithelpo. Jes, ankaŭ Sovetio sendis iom da avioj al la respublikanoj; sed sufiĉas ĵeti rigardon sur la mapon por vidi, kiom pli facile estis militi al la germanoj kaj italoj.

Male, Britujo kaj Francujo deklaris pri sia "neinterveno". T.e. ili konsentis lasi Hispanujon al Hitlero, kiu jes aktive intervenis. Samkiel poste en Ĉeĥoslovakio.

Kiam la faŝistoj venkis la hispanan civilan militon en ĉiuj urboj aperadis miloj kaj miloj da flagoj de la venkinta flanko, la homoj eliris kaj promenis sur la stratoj salutante laŭ la faŝista maniero kaj festis la alvenon de la "liberigantoj" Estas multaj homoj kiuj ĉiam apogos la venkintojn, ne gravas la politikaj ideoj de la venkintoj, nur ke ili estas venkintoj.

La konduto de la respublikanoj ne estis pli bona ol tiu de la Franco-anoj. Ambaŭ murdis amase, ambaŭ celis diktaturon. La plej progresemaj fortoj estis apartigitaj de la povo (la maldekstraj socialistoj de Largo-Caballero), kaj en ĝi restis kaj la respublikanoj, la komunista partio (kiuj estis konservativa) kaj la plej reakciaj estroj de la socialisma partio (unue Prieto kaj poste Negrén, ĉilasta vera perfidulo al la PSOE). Estis tiam kiam Andreu Nén estis mortigita, kaj multaj membroj de POUM enkarcerigitaj (afero kiun provis malebligi Largo-Caballero), sed tio okazis kiam la faŝismaj trupoj kontrolis jam la plimulton el la hispana teritorio.

Postmilito

Jam antaŭ la komenco de la Dua Mondmilito la hispanaj fuĝintoj estis traktitaj kiel bestoj, arigitaj en veraj koncentrejoj. Multaj el ili estis mensogitaj de la francaj [[autoritatoj por ke ili revenu hejmen. En la koncentrejoj oni anoncis ke la nova hispana ŝtato pretis ricevi senreprezalie ĉiujn revenintajn hispanojn, kio evidente estis mensogo de la frankistoj. Kiam kelkaj revenis ili trovis la morton, aŭ la devigan laboron (ili estis devigitaj labori kiel sklavoj) aŭ la karceron. Pro la timo al la nazioj, Francujo (la franca registaro) malhome traktis la hispanajn respublikanojn. La sola helpo venis de individuaj francoj, de francaj maldekstraj partioj, de francaj asocioj ktp. kiuj apogis la Respublikon, sed la reprezentantoj de la franca ŝtato (konservativaj) ne volis la hispanojn sur franca grundo.

Dua mondmilito

La hispanaj respublikanoj batalis en Francujo kontraŭ la nazioj por liberigi Hispanion. Tiuj miloj da homoj kiuj liberigis grandegan teritorion de la nazia Francujo (la hispanaj respublikanoj estis la unuaj kiuj eniris en Parizon ekzemple) kredis ke la liberigita Francujo helpos ilin, bedaŭrinde ili estis perfiditaj kaj forgesitaj kiam oni ne plu bezonis ilin.

Ho! Tiu parto de la historio

Kiam la diktatoreco de Francisco Franco post la malvenko de faŝismo en la Dua Mondmilito apartigis la plej faŝismajn sektorojn (Falango) el la povo, tiuj rifuĝiĝis en la sindikatisma burokrataro, kiu certigis al ili postenon kaj teorian kontrolon super la laboristaro, kies agado estis tialo de la propra diktatoreco.

En la 1960-aj jaroj la strukturo estis enfiltrita de sindikatanoj reale apartenantaj al la Komunista Partio de Hispanio kiuj uzis tiun strukturon por klopodoj defendaj al laboristoj aŭ eĉ por politika propagando cele al restaxuro de demokratio aŭ al maldekstra politiko.

En la 1970-aj jaroj la strukturo estis praktike stagna. Jam ne funkciis dum la kontraŭleĝaj sindikatoj UGT, CCOO, USO, CNT kaj aliaj (krom la sendependa sindikatismo) havis pli kaj pli liberan eblon funkciado kaj eĉ negoci kun dungistoj kiuj forgesis pri la frankisma strukturo jam tute nevalida. Fine de la 1970-aj jaroj ĉiuj "horizontalaj" sindikatoj estis jam akceptitaj de la leĝo. La enormaj havaĵoj de la Frankismaj Vertikalaj Sindikatoj danke al deviga kotizo (konstruaĵoj, bienoj, instalaĵoj) estis dispartigitaj por ties uzado inter sindikatoj (ĉefe tiuj plej proksima al la ŝtato kaj al socialismaj registaroj nome UGT kaj CCOO) sed ankaŭ al aliaj, kiaj CGT, CNT, USO kaj aliaj, krom al entreprenistaj organizoj, kiuj apenaŭ faris uzadon el ili. La ŝtaton konservis la posedrajton.

En Hispanio, dum la frankismo, estas ĉirkaŭkalkulataj pli ol 5.000 personoj arestitaj pro ilia samseksemeco.

Kapitalismo

La Hispanio de Franco estis ĉiam esence kapitalisma, kaj la libereco pri esprimo ne ekzistis. Demokratio kaj kapitalismo tute ne estas sinonimoj, kvankam kelkaj celas shajnigi ke ili ja estas.

Postfrankismo

Ĉe la krepusko de la 12-an de novembro 1976, ĉirkaŭ unu jaro post la morto de Francisco Franco, du soldatoj (José María Trejo kaj Juan Carrizosa Luján), vidis kaj pafis estaĵon de nekonata origino ĉe la Base Aérea de Talavera La Real, en la hispana provinco de Badaĥozo. Ambaŭ estis en patrolo je 1:45 a.m., kiam ili aŭdis bruon similan al radiinterfero kiu poste iĝis akuta fajfilo. Kiam ĝi kvin minutojn poste ĉesis, ili ekvidis intensan brilan lumon sur la ĉielo, dum 15 sekundojn. Alia gardisto alvenis kun gardohundo kaj ili komencis serĉi ĉirkaŭ la areo. Poste, ili aŭdis la sonon de eŭkalipto branĉetoj esti rompitaj. La hundo estis liberigita kaj rapidis al la loko de kie la bruo venis, sed revenis malsana, procezo kiu estis ripetita paro da tempoj. Poste, la hundo komencis rondiri ilin, (tekniko por protekti la prizorgantojn de gardohundoj). Trejo tiam supoze ekvidis hom-forman verdan lumon al sia maldekstro. La estaĵo estis proksimume 3 metrojn alta. Ĝi ŝajnis esti formita de malgrandaj malpezaj punktoj, kaj la brileco estis pli intensa laŭ siaj randoj. La kapo estis malgranda kaj kovris de io simila al kasko. La armiloj estis tre longaj kaj havis neniujn ŝajnajn manojn aŭ piedojn. Trejo svenis; post kiu liaj kolegoj pafis la estaĵon. 40 ĝis 50 kugloj estis pafitaj, sed la estaĵo simple malaperis. Dum Trejo estis helpita, la sama sono kiel antaŭe estis aŭdita. En la venonta mateno, 50 viroj traserĉis la tutan areon sed trovis neniuj kuglenfermaĵoj aŭ kuglotruoj.

La Manises Nifo-okazaĵo okazis la 11-an de novembro 1979, devigante komercan flugon krize surteriĝi en la Manises-flughaveno en Valencio, Hispanio.

Irako

Kiam Usono decidis renversi la reĝimon de Sadam Husajn en Irako, la hispana registaro deklaris subteni tion sendante militaran kontingenton al Irako. Tiam laŭ oponisondado en Hispanio 90 % de la hispanoj estis kontraŭ la sendado de trupoj al Irako. Kompreneble hispanoj daŭre volas batali kontraŭ terorismo precipe kontraŭ la terorismo de ETA, sed nun kompreneble ankaŭ kontraŭ la islama terorismo. Kunligi la "militon kontraŭ terorismo" kaj la usonan intervenon en Irako estas la intenco de la usona registaro por pravigi la intervenon. La nova hispana ĉefministro Zapatero diris ke Hispanio retirus siajn trupojn se ne intertempe UNO rajtigos Hispanion per mandato.

pt:História da Espanha