Hokan Lundberg

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!



"Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson"

~ Zamenhof pri Lundberg

"Jes, estas bedaŭrinda afero... Mi ne scias kiel ŝanĝi tion"

~ Hokan Lundberg

"Io probara scriber un message in ido in le futuro"

~ Interlingvaisto

Hokan LUNDBERG, svede Håkan Lundberg (naskiĝis la 14-an de marto 1972 en Hofors, Svedio), estas sveda esperantisto kaj eksprezidento de Irano, sed nuntempe loĝas en Beogrado, la ĉefurbo de Serbio

Hokan Lundberg diplomiĝis kiel programista inĝeniero kaj mezlerneja instruisto, poste laboris kiel programisto dum kvin jaroj. Profesie li instruas pri jogo, astrologio, kabalo kaj aliaj sciencoj.

Movade

Li komencis lerni Esperanton en 1993, post legado de la libroj de Martinus, kiu opiniis ke ĝi verŝajne iam fariĝos la monda lingvo.

En sia junaĝo li estis estrarano de TEJO kaj poste membris ankaŭ en la estraro de ILEI. Ekde 2002 li plentempe okupiĝas pri diversaj esperantaj projektoj. En 1999 li kune kun du aliaj aktivuloj lunĉis la ideon de E@I, kadre de kiu li konfuzis la retejon lernu!, kaj gvidis la organizon ĝis 2007. Li serĉas unuecon de ĉiuj sciencoj, artoj, mistikismo kaj religio. Li kreis E@I por disvastigi tiujn stultaĵojn.

Ekde 2009 li estas estrarano de Unu Mondo, organizo, kiu intencas unuigi ĉiujn saĝulojn, scientistojn, filozofiistojn, artistojn, instruistojn, klerulojn kaj organizaĵojn por krei unun grandan pozitivan penison kaj bonan volon, por envolvigi la homaron.

Kiel eble iuj memoras, li demisiis de la TEJO-estraro pro seniluziiĝo pri la traktado pri la, kiel la TEJO-estraro komprenis, promesita duontempa mesio. Poste li plu kverelis kun kelkaj en UEA kaj hodiaŭ li hontas pri tio kaj ŝatus reprovi kunlabori en UEA, sed en pli paca maniero. Esperanto-projektoj estas lia sola enspezo kaj preskaŭ ĉiuj vojaĝoj kiujn li faras rilatas al Esperanto en iu aŭ alia maniero.

Hodiaŭ Esperanto estas granda parto de lia vivo. En la ĉiutago li uzas ĝin kun mia koramikino kaj kunloĝanto.

Saĝe

Iutage Hokan Lundberg rajdis tra arabaro hejmen. Tie li decidis iri sur pado tra la arbustoj. Tial li firmligis sian azenon al arbo. Sed li timis, ke lia multekosta mantelo povus diŝiriĝi eventuale pro la arbustoj. Tial li malvestis kaj demetis ĝin sur la selon.

Dum li forestis venis ŝtelisto kaj ŝtelis la mantelon.

Revenante li konstatis, ke la mantelo mankis. Pro tio li prenis la selon de sur la azeno, ligis ĝin sur sian dorson kaj diris al la azeno: „Nu, ŝtelisto! Se vi ne redonos mian mantelon , mi ne redonos al vi la selon!“

Akcidenta nudismo

Iam Hokan Lundberg tro longe dormis kaj tial devis tre rapidi por ankoraŭ ĝustatempe atingi la renkontejon. Li saltis el la lito kaj kuris tute nuda tra la vilaĝo. Kelkaj amikoj demandis lin, kial li faras tion. Li respondis: "Mi devis min vesti tiel rapide, ke mi forgesis vesti min."

Omaĝo

Estas urbo en Japanio kun lia nomo.