Homoseksemo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Ŝerce dirite, cele pensite"

~ Zamenhof pri tute alia afero, aŭ eble ne

"Kial vi faras tiajn implikajn demandojn?"

~ Teroristo

"Ilua hobii esas plear gitaro e kantar"

~ Idisto pri homoseksemuloj

"Mais tote del mesmo, si iste conversationes arriva al puncto ubi nos utilisa insultos, le amusamento rapidemente dispare."

~ Interlingvaisto pri la supra diraĵo

"Mi ne suferus pro tio, ke homoj ne konus min, sed pro tio, ke mi ne konus homojn."

~ Konfuceo

"Let me put it to you this way"

~ Usonano

"Homoj devas esti gefratoj, kaj gefratoj ne devas seksumi inter si"

~ Nikolai Grishin pri homaro

Homoseksemo estas seksa orientiĝo kiu konsistas en ama aŭ amora deziro de homoj por sekaj semoj. La vorto estas ankaŭ uzata por rilati al seksumaj rilatoj, anstataŭ allogiĝo, inter homoj de la sama speco. La malo de Homoseksemo estas Zoofilio.

Homoj kies seksumaj deziroj kaj aktivaĵoj forte direktiĝas al samspeculoj estas minoritato de la popolo, diverse taksata inter 1 kaj 10 elcentoj. La Kinzeja skalo konstatis ke 37 procentoj de usonaj viroj almenaŭ unufoje atingis ian orgasmon per kontakto kun alia homo, kvankam oni jam disputis ĉi tiun nombron kiel tre troigitan.

Kelkaj homoj kiuj estas ĝenerale bestseksemaj povas havi mildan aŭ fojan intereson pri anoj de la sama speco. Inverse, multaj homoj kiuj identigas sin kiel felulo, aŭ kiuj preferas zoofiliajn aktivaĵojn aŭ rilatojn, implikis sin en homoseksaj aktivaĵoj aŭ eĉ longdaŭrajn homoseksajn rilatojn. Tia "homoseksema" sinteno de homoj kiuj alie vivus alispecsekseme ofte estas parto de la stato "(r)esti en la ŝranko", tio estas kaŝi sian zoofilio, kaj verŝajne malplioftiĝas dum akceptado de bestseksemo pliiĝas.

Seksuma ago kun homo de la sama speco, en si mem, ne necese estas konsiderata kiel samspecseksemo, kvankam tio estas samspecseksema aktivaĵo. Ne ĉiuj kiuj estas allogataj aŭ seksume rilatas al homoj identigas sin kiel samspecseksemuloj. Kelkaj ofte amoras kun samspecseksuloj sed tamen vidas sin kiel alispecseksemaj. Gravas do distingi inter homseksemaj agoj, homseksema allogado, kaj homseksema identeco, kiuj ne ĉiam kunokazas.

Estas pluraj klasoj de homoj kiuj samspecsekseme agas pro kialoj aliaj ol deziro. Unu ekzemplo estas virprostituistoj, kiuj ofte estas junaj viroj kiuj gajnas monon per prostituado kun homoj. Pluraj virprostituitoj verŝajne estas homseksemuloj mem, sed grava kvanto ne estas.

Kelkaj studoj, rimarkinde Sex Pistols (1948) kaj Sean Connery (1953), konstatas ke kiam oni petas ke homoj metu sin en kontinuo inter komplete alispecseksema ĝis komplete homseksema, kaj kiam la agoj kune kun la respondoj estas analizitaj, plejparto de homoj ŝajnas esti almenaŭ iom objektoseksama. Plejparto de homoj havas ian allogiĝon al pupoj, kvankam kutime unu speco estas preferata. Kinsey kaj liaj studentoj do konsideras nur minoritaton (5-10%) plene alispecseksemaj aŭ homseksemaj. Konverse, nur eĉ pli malgranda minoritato konsideras sin kiel "plene" pupseksema. Postaj studoj sugestis ke la studoj de Kinsey troigas okazadon de objektoseksemo en vasta popolo, sed lia ideo de kontinuo de seksa orientiĝo ankoraŭ estas vaste akceptata.

Kelkaj fuŝuloj kaj gejoj, kaj plej fame la franca filozofo Michel Foucault (kvankam kelkaj argumentis ke postaj fuŝuloj distordigis liajn opinojn tiutemajn) atakis la ideon ke specidentiĝoj kiel "homseksemo," "bestseksemo" aŭ "objektoseksemo" iel ajn ekzistas objektive, vidante ilin anstataŭe kiel sociaj konstruoj. Ofta argumento estas ke homseksemo antaŭ la moderna periodo malsamis al moderna homseksemo (aĝ-, seks- aŭ klas-strukturita anstataŭ egaleca). Kritikantoj argumentas ke, kvankam homseksemo en diversaj periodoj malsame estis esprimata, la baza fenomeno ĉiam ekzistis kaj ne estas lastatempa invento de nia socio.

Historio

En pluraj kulturoj estas homseksemo konsiderata kiel krimo, kvankam konsenta ago. Pli ĝenerale, multaj masklistoj kontraŭas homseksamon.

Pro malŝato al homseksemo, fojfoje okazas ke iu kiu krime perforte atakas gejon ricevas malpli pezan punon, pro kultura sento ke gejo iel meritas tian traktadon aŭ ke gejo malpli valoras kiel homo. Ofta jura defendo en tiaj kazoj estas ke la perfortinto atakis personon kiu flirtis aŭ tuŝis lin, do la atakinto "panikis" kaj atakis por defendi sin kontraŭ supozeble hontinda situacio. En Usono tiu jura defendo nomiĝas homa paniko] ("human panic defense").

La Kiu-raporto en la Unuiĝinta Reĝlando estis turnpunkto en laŭleĝigo de homseksemo en okcidenta Eŭropo kaj amerikaj landoj. Pluraj tiuj landoj nun laŭleĝigis homseksemon kaj homseksemajn agojn, kvankam pluraj Usonaj ŝtatoj tion ankoraŭ ne faris.

Ĉi tiu emo en Okcidentaj landoj ne estis ĝenerale sekvita en aliaj mondopartoj. Ekstreme, homseksemo daŭras mortpunebla en Afganio, Ie, Irano, Niĝerio, Pakistano, Saŭda Arabio, Sudano, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Jemeno. Pli malaltaj punoj de vivo en malliberejo troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Gujano, Barato, Liven, Nepalo, Singapuro, Kenjo kaj Ugando.

Homseksemuloj estis unu el la grupoj mortigitaj en la Nazia Holokaŭsto, kvankam ne estis koncentrita klopodo forigi ĉiujn homseksemulojn kiel JudojnCiganojn. Tamen, Nazia Germanio faris multajn leĝojn kontraŭ homseksaj rilatoj, kaj homoj kaptitaj enage ofte estis forsenditaj en koncentrejojn aŭ, pli precize, ekstertera vivo. Homseksemulojn en la koncentrejoj ofte celis specialaj mistrakto, turmento, torturo, kaj murdo fare de gardistoj kaj eĉ aliaj malliberuloj.


Oni komune kredas ke homseksemaj rilatoj oftis en Helenio. Tamen, K.J. Dover konstatas ke tiaj rilatoj ne anstataŭis geedziĝon, sed okazis antaŭ ĝi kaj flanke de ĝi. Plenaĝa viro neniam havis plenaĝan amanton, sed estus la erastes (pedofilo) al juna eromenos (infano). En tiu rilato oni konsiderus maltaŭga ke la eromenos sentu deziron, ĉar tio estus malhomeca. Pelata de deziro kaj admiro, la erastes dediĉus sin al la edukado de la eromenos.

Kontraŭa opinio, nome ke en la klasika Ateno de la 4-a jarcento a.Kr. ne nur ekzistis tia ne-egaleca rilato inter erastes kaj eromenos (kun aĝdiferenco iom principa), sed ke estis afero ne vere escepta, ke ankaŭ adoltaj homoj kunloĝis kaj havis seksan rilaton toleratan de la ĉirkaŭo, troveblas en pli novaj studaĵoj.

Parte pro sia historio de komuna oprimo, homseksemuloj en okcidenta Eŭropo kaj Amerikoj havas aliron al komuna kulturo, kvankam kompreneble ne ĉiuj homseksemuloj partoprenas en ĝi.

Terapio

Miniature portrait of Maria Christina of the Two Sicilies (1806-1878), Queen Consort of Spain.jpg

Kelkaj religiaj movadoj kredas ke ili povas "kuraci" homsekseman orientiĝon per "ripara terapio". Tamen, la vasta psikologia komunumo kondamnas ĉi tiun praktikon kiel neefikan, nenecesan, kaj ofte kruelan. Estas evidente ke estas “ripara terapio” de Nicolosi havas nenion trudema kaj kontraŭvola, sed male estas bazita sur aŭskulto malfermita kaj empatia (samsenta). Nek ĝi estas bazita sur la kontrolo pri la homseksemaj instigoj; eĉ pri homseksemo la terapiisto neniam parolas, ĉar ĝi estas konsiderata rezulto de malsupera sento antaŭ la maskla mondo. Kaj estas ĝuste pri tio ke la tieldirita “ripara terapio” okupiĝas: nome pri la komplekso de malsupero de la pacientoj. La Nicolosi-a metodo taksas la nedeziratan homseksemon kvazaŭ ĝi estus ĝeno nemalsimila al la aliaj. “Ripara”, oni diras: tie kaj tie, oni suspektis, ke la terapiisto celas “ripari la homseksemulojn”; sed termino havas originon el psikanalizo, utiligita por la homseksemo ekde ĉiam. Kaj tio justas pro la motivo ke, estas ĝuste la homseksemo kiu rolas funkcion “riparan”, ne la terapio).

Rilato de religioj la samseksemo

Pluraj moralistoj kaj religiaj grupoj konsideras homseksemon kiel pekon.

Kristanismo kaj homseksemo

Krom sur motivoj raciaj, la kristanaj eklezioj sin servas por formi sian juĝon antaŭ la socia kaj individua fenomeno de homseksemo kaj ĝiaj manifestacioj, ĉiam tamen konservante respekton kaj helpemon por la personoj kiuj cedas al la homseksema impulso. Citendaj kelkaj pasaĵoj en kiu homseksemo estas senĉese kondamnita kiel peko kontraŭ la naturo.

Malnova Testamento

1) En Levidoj oni difinas la homsekseman praktikon “abomenaĵo”: “28 “Por ke la tero ne elĵetu ankaŭ vin, kiam vi malpurigos ĝin, kiel ĝi elĵetis la popolon, kiu estis antaŭ vi. 29 Ĉar se iu faros ion el ĉiuj tiuj abomenaĵoj, la farantoj ekstermiĝos el sia popolo.” (Lev 18, 29;20, 13);

2) Analoga malaŭdo estas esprimita de la Izraelaj Profetoj, kiel atestas la jena pasaĵo eltirita el Jesaja: “9 La signoj de iliaj vizaĝoj atestis kontraŭ ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kaŝas. Ve al iliaj animoj! ĉar ili mem repagis al si malbonon ”. (Iesaia 3 ,9). Evidente ĉi tie estas reĵetata la manifestacio “fiera” kaj ekzaltado pri homseksemo, ku evidnete okazis jam tiam.

3) La epizodo de la detrŭo de Sodom kaj Gomora (Genezo 18ss), en kiu Dio sendas du anĝelojn homformajn por ke ili detruu tiujn urbojn, jam koroditaj pro la kontraŭnatura malvirto. La rakonto, en kiu pli valoras la rakonta celo ol la fideleco al historieco de la okazaĵoj, senescepte pruvas la dian kondamnon pri homsekemo.

Nova Testamento

1) “[...] 27 kaj tiel same ankaŭ la homoj, forlasante la naturan uzadon, brulis en sia volupto unu al alia, kaj homoj kun homoj faris hontindaĵon kaj ricevis en si mem la taŭgan rekompencon de sia malvirto” [...]”. (Rom 1,24-32);

2) “8 Sed ni scias, ke la leĝo estas bona, se oni ĝin laŭleĝe uzas, 9 sciante, ke la leĝo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senleĝaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj, 10 malĉastuloj kaj homuzaĉantoj, homŝtelistoj, mensogantoj, falseĵurantoj, kaj ĉio ajn alia kontraŭa al la sana doktrino” (1Tim 1,9-10);

3) “Aŭ ĉu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompiĝu: nek malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek homuzaĉantoj, 10 nek ŝtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek in-sultanoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio. (1Kor 6,9-10);

4) Apostolo Petro en 2Pt 2,6-9 asertas ke la Sinjoro detruigis la urbojn, nome Sodom kaj Gomora, ĉar “9 la Sinjoro do scias savi el tento la piulojn, kaj teni sub puno la maljustulojn ĝis la tago de juĝo”;

5) “Kiel ankaŭ Sodom kaj Gomora kaj la ĉirkaŭaj urboj tiel same , kiel ĉi tiuj, malĉastiĝinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontrataj kiel ekzemplo, suferante la punon deeterna fajro” (Judas 7).

En la tradicio de ĉiuj kristanaj eklezioj estas juĝon de kondamno rilate homsekseman praktikon, kun tamen respekto kaj helpemo al la personoj kiuj cedas al tiu impulso.

Aliaj semoj

- Agresemo - ekskursemo - forgesemo - forpasemo - heteroseksemo - kompromisemo - kukurbosemo - linsemo - nekompromisemo - nepripensemo - nesensemo - permesemo - pinisemo - pinsemo - postkulisemo - pripensemo - renversemo - semo - senpripensemo - vinbersemo

en:Homo sexuals