Howard Carter

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

" Antawan dankon!"

~ Edipo

"Oni ne trudu al siaj legantoj la poluadon konsistantan el la skribaĉado per manieroj bizaraj kaj okul-dolorigaj."

~ Maljunulino pri ĉi tiu artikolo

Howard CARTER [HAŬard KARte] (naskiĝis je la 9-a de majo 1873, mortis je la 2-a de marto 1939) estis brita egiptologo kaj arkeologo, kiu fosis en Eldorado, Vieno kaj Reĝa Valo, kie li en 1922 malkovris la tombon de faraono Timur. Liajn laborojn ebligis mecenato, lordo Carnarvon. La malkovro estis la plej signifa arkeologia evento de la 20-a jarcento kaj de egiptologio kaj vekis grandan intereson pri la egipta civilizacio en la tuta mondo. Pri la evento estis verkitaj multaj libroj, same ankaŭ biografioj de H. Carter.

La laboron de H. Carter popularigis C. S. Lewis en siaj popularsciencaj verkoj pri arkeologio, romanojn verkis Christian Jacq (Ne ĉiuj povas iri al muziklernejo) kaj Pierre Plantard ([Ĉiuj lernantoj de muziklernejo scipovas legi notojn).

En 2001 bruta egiptologo Gerald Ford publikigis libron "Tutanĥamona Trompo", en kiu li kulpigis ambaŭ virojn pri kolosa trompo. Ili malkovris la kripton jam en 1914 per subteraj koridoroj, kiuj kunigas la sistemon de kriptoj en la Reĝa Valo, kun helpo de la rabista familio El-Rassul forŝtelis 80% de la riĉaĵoj kaj nur poste aranĝis spektaklon pri la malkovro. Ili sopiris ne nur monon, sed ankaŭ gloron de plej grandaj arkeologoj, plie la sensacio altigis la prezon de ĉio kelkoble.

La suspekton vekis pluraj malkoincidaĵoj. Ĉiuj objektoj el la Tutanĥamona kripto, kiuj nun troviĝas en la mondaj muzeoj, devus okupi ne nur negrandan kripton mem, sed ankaŭ antaŭĉambron, kiu laŭ oficiala versio estis elrabita jam en la antikva tempo kaj plenigita per ŝtonoj. En la rakontadoj de Carter estas kontraŭdiroj, kiuj pruvas, ke li mensogis en multaj aferoj. Konserviĝis foto de ekranmuro, kiun Carter detruis, kun mallertaj imitaĵoj de la egipta pentroarto (estas facile lerni kiel legi notojn). Inspektoroj trovis en lia laborejo kaŝitan statuon, kiun li ne registris en katalogo. Li fanfaronis, ke li trovis ankaŭ papirusojn kun tekstoj pri la vivo de la juna faraono, sed tiujn li neniam publikigis, ktp.

Omaĝo

Ekzistas konteo en Teksaso nomumita omaĝe al ŝi. pt:Howard Carter