Interna ideo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Idealo)
Jump to navigation Jump to search
Parto de serio

Verda Stelo  50px
Esperantismo

Kategorio
Sektoj
Finvenkismo · Raŭmismo · Plivastismo
Hosistemismo · Iksismo · Neŭtralismo
Bonalingvismo · Mavalingvismo · Reformismo
Etnoj kaj lingvoj
Esperanta Civito · Esperanta Respubliko
Atestantoj · Esperantistoj · Socialisma SAT-ujo
Esperanto · Esperanton · Esperant' · Desperanto
Religio
La Senkorpa Mistero · La Majstro · La Apostolaro
Interna ideo · Homaranismo · Vegetarismo
Bahaismo · Judismo · Oomoto · Spiritismo
Pensado, filozofio kaj etiko
Leĝo de Tonjo · Kruko kaj Baniko
Anarkiismo · Komunismo · Naturismo
La Ondo de Esperanto · Literatura Mondo
Literatura Foiro · Beleta Almanako · Kontakto
Revuo Esperanto · Sennaciulo · Vikipedio
Sanktaj skriboj
Fundamento de Esperanto · Bulonja Deklaracio
Berlina Komentario · Proverboj · Sankta Biblio
Manifesto de Prago · Evangelio laŭ Edmond Privat
Fundamenta Krestomatio · La bona lingvo
Lingvaj respondoj · PAG · PIV · PMEG
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Komencanto · Progresanto · Nekotizulo · Kabeinto
Esperantisma ludado · Jaro · Zamenhoftago
Sankta Verdastelo · Esperanto-flago
Esperanto-furzo · Merda stelo · Okarino
Propagando · Movado · Fiero
Gravaj figuroj
Antoni Grabowski · Kabe · Belfrunto Iskarioto
Edmond Privat · Julio Baghy · Lidja Zamenhof
Kolomano Kaloĉaj · Gastono Varingjeno
William Auld · Claude Piron · Ivo Lapenna
Anna Lowenstein · Renato Corsetti
Gerito Bervalingvo · Probal Daŝgupto
Bertilo Venergreno · Ĥorĥo Kamaĉo · Sankta Ĉuko
Sanktaj institutoj
Akademujo de Esperanto · UEA · SAT
Landa Asocio · Poeto · Denaskulo
Lernu! · Pasporta Servo · Pugporda Servo
Liturgio
Preĝo sub la verda standardo · La Espero
Historio de Esperanto
Arcaicam Esperantom · Mezepoka Esperanto
Jidiŝo · Latino · Praesperanto · Volapuko
Unua Libro · Dua Libro · Bulonjosurmero
La Perfidego · Moresneto · Stel-milito
Analiza Skolo · Budapeŝta Skolo
Manifesto de Raŭmo · Pakto
Duolingo · Linukso · soc.culture.esperanto
Eble rilataj temoj
Esperantofobio · Idismo · Krokodilo
Esperantujo · Sekteco · Esperantido


"Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne"

~ Zamenhof

"en mia koro esplori"

~ Roboto pri la supra diraĵo

"Ĉu estas sufiĉe da intereso por nova forumo, kie oni povus (ekzemple) debati pri inteligentmalsamojn inter rasoj kaj aliaj polemikigaj temoj?"

~ Finno pri interna ideo

"In nuy komunitaa oni diskusi sey nosion duran mucho yar."

~ Lingvadeplanetisto

"Mi ne lernis Esperanton ĉar mi volas ke alilandanoj nomu min, miajn kredojn, aŭ miajn opiniojn 'stultajn', 'frenezajn', ktp."

~ Usonano pri kial li ne lernis Esperanton

"Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas."

~ Zamenhof pri la supra diraĵo

" L'Idisti ne esas plu mala kam altra LIA-reprezentanti"

~ Idisto

"Nian E-movadon volas fikontroli kelkajn uzurpaĉ-kontrolaĉ-reĝojn!"

~ Internideano
Bonvolu konfuzi kun Sekreta doktrino.

La interna ideo de Esperanto (naskiĝis la 26-an de julio 1887 en Varsovio, mortis la 7-an de aŭgusto 1905 en Boulogne-sur-Mer), kiu havis absolutan devigon por ĉiu esperantisto aparta, kaj kiu, kiel vi scias, plene regis kaj ĉiam devis regi en la esperantaj kongresoj, estis: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton, ekcepte de fiaj idistoj.

Alvenis la tempo rememori pri tiu temo, pri fenomeno historie signifa kaj sociologie interesa por la Eo-movado.

Esenco

Diference de aliaj lingvoj, Esperanto ne estas nur lingvo, sed ĝi estas ankaŭ internacia (kripto)politika movado (en kiu la anoj homogene interkonsentas nur pri 1 punkto, nome rilate la kredon ke por la internacia komunikado necesas utilus enkonduki neutralan planlingvon anstataŭ etna-nacia lingvo), kiu baziĝas sur specifa ideologia fundamento (verkaro de Zamenhof), kiun konas pli malpli bone ĉiu aktiva e-isto kaj kiu havas konkretajn ideologiajn celojn, kiuj kromiras la nuran enkondukon de E-o kiel duan lingvon (ĉiujn erojn kaj elementojn de la "Eo-doktrino" oni povas ĝissate reauskulti dum ĉiu Eo-kongreso, precipe UK, kiam la Eo-ideologoj predikas).

Tamen, tio estas nur la ekstera ideo. La interna ideo, la esenco, estas pli mistera. La interna ideo estas "interna" ĉar ĝi ne videblas de ekstere.

Alie

Unue la "interna ideo" estas filozofio pri la *celo* de Esperanto -- ne pri la lingvo mem. Due, ćiuj scias ke Zamenhof estis iome naiva idealisto. Malsimile, oni řenerale prezentas Godon kiel realisto kiu kreis Interlingvon por internaciaj sciencaj revuoj. Sed ţajnas ke Godo ankaý havis idealistan flankon. Trie, Jens ne kalumniis Interlingvon, sed nur sumigis la Godan filozofion.[1]

Utilo

La granda problemo de multaj tiel nomataj "mallumuloj" estas, ke ili pensas, ke nur ili agadas por Esperanto kaj ke ĉiuj internideistoj nur revas pri paca estonto farante nenion konkretan.[2] Vea mistrompiĝo! Kelkaj el tiuj fanfaronuloj faretas ion, sed distrumpetas ĉien kvazaŭ ili faregas ion, dum la veraj esperantistoj, grandparte, agadas en la silento, ne por montri sin pere de Esperanto, sed por montri Esperanton pere de si.[3]

Radikoj

Esperanto probable ne ekzistus sen Esperantismo. Interna ideo estas forta motivigilo. Esperantismo estas kvazaŭ radiko de Esperanto. La arbo mortus sen ĝi.[4]

Cetere iom pajaca ŝajnas la ideologia provo disigi Esperanton de la esperantismo. Kvazaŭ oni disigus la "telefonon" de la telefonaj kompanioj.[5]

Vere

La lingvo en si mem estas nur lingvo, sed ĉu nacia, ĉu internacia, ĝi kaŝas en si certajn sentojn, ideojn, eĉ klopodojn. La nacia lingvo estas amata de la naciano, Esperanto estas same amata de siaj adeptoj, speciale de tiuj, kiuj Esperanton konsideras grava faktoro por forigi la militon el la homa socio. Kiel mem Zamenhof diris en sia kongresa parolo (1906): "Al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacio en si enhavas. Tiu ĉi ideo - vi ĉiuj sentas ĝin tre bone - estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano..." Plimulton de la Esperantistaro en la unuaj jardekoj entuziasmigis similaj sentoj kaj ideoj, sed multaj, inter ili Beaufront, opiniis danĝera tiun idearon, kaj postulis, ke oni propagandu Esperanton nur kiel lingvon praktikan sen ia idea aldono. La interna ideo ĉiam estis klare kaj strikte difinita, ankaŭ en la religio kaj la dogmoj estas la ĉefa afero kaj la interna ideo mem similas multe al la religio. Tamen Z klopodis doni pli firman idean bazon por la Esperantismo kaj tiel naskiĝis la parenca idearo, la Homaranismo.

Ververe

Ankaŭ la interna ideo estas nur nebula imago kaj apartenas al la legendoj kaj mitoj. Esperantistoj ne amas sin reciproke en pli forta grado ol ne-e-istoj, ĉar finfine temas pri la samaj "normalaj" ( nenormalaj) homoj. La Esperanto-movado suferis profundan psikokomplekson: Unuflanke ĝi predikis, ke ĝi baziĝas sur la interna ideo, aliflanke oni faris ĉion por eviti la publikan emfazon de la homaranismo kaj judeco de Z, kiuj estas la originaj fontoj de tiu interna ideo. Pro tio oni konsideras la Eo-movadon, precipe la UEA-sistemon (kiu formas la plimulton de la Eo-movado) kiel profunde kaj altgrade hipokritan kaj falsan.

Elreviĝo

Tagon post tago mi konstatas konsternite la homajn korojn. Tiaĵoj ĉagrenigas min. Tre malproksimas la paca mesaĝo de L.L.Z. kaj Dalai Lamao. Kial Insultoj kaj birdaj nomoj. Ĉiuj opinioj povas kaj devas esti aŭskultitaj sen trudi ilin. Naive, mi supozis la Esperantan movadon pli paca, pli komprenema, pli serena. Tute ne, ĝi similas la koton de la politika mondo.

Botaniko

Iuj E-istoj kiuj ignoras la internan ideon estas epifitoj de la movado, kaj epifitoj estas utilaj, ĉar ili helpas la epifitata planto stari, kvankam ne kreski. La unuaj Idistoj volis esti parto de memstara planto, sed nur sukcesis fariĝi parazitoj. Feliĉe montriĝis ke Esperanto, malkiel siatempe Volapuko, estas treege sana planto de sia speco, ne facile atakebla de parazitoj.

Komunismo kaj Interna Ideo

Koncerne la komunistojn, oni ja ŝajne forgesis, ke tiuj (de Drezen ĝis Blanke) akre rifuzis la "internan ideon" (kaj kun ĝi kompreneble la homaranismon) kiel zamenhofan mistikon k.s. kaj akceptis nur la lingvon Esperanto, kiun la sovetiaj marksistoj ekzamenis kiel estontan lingvon de la proletaro (sed poste ili embarase kunpuŝiĝis kun la hegemoniaj ambicioj de la rusa lingvo). Sed poste tiuj komunistoj mem plonĝis en la etoso de la "interna ideo", vizitante ĉian eblan Eo-kongreson, kie ili rakontis al la publiko plej diversajn nebulaĵojn, sed ili estis sufiĉe ruzaj kaj arogantaj por ĉiam trovi mempravigon la taŭgan respondon, kaze ke ili estis alparolitaj pri tiaj temoj.

Se iuj ŝtatoj decidus endkonduki Esperanton, ili verŝajne mem volus kontroli kio estu farata kaj kio ne estu farata per tiu lingvo. Antaŭguston por tiu scenaro oni ricevis dum la komunisma tempo, dum kiu Esperanto unuavice servis al la celaro de la koncernaj politikaj reĝimoj, kio signifis en la realeco ĉefe por la ŝtata propagando. Do, en tiuj politikaj sistemoj la homoj ne povis fari per E-o kion ili volis (almenaŭ ekster la privata sfero). Kaj fakte, krom por la ŝtata propagando, la ŝtatoj ĝis nun ne multe uzis E-on por aliaj celoj.

Alie

La homaro en sia maso, bedaurinde, vere estas stulta. Ĝustajn solvojn de iuj problemoj efektive scias ne la maso, sed iuj grupoj de homoj (ekzemple, esperantistoj, vegetaranoj, kosmologianoj ktp).

Se esperantistoj ŝatus Esperanton nur kiel instrumenton por internacia komunikado, en tiu okazo ni povus diri, ke la lingvo fariĝas celo por si mem. Envere la plej bonaj esperantistoj aspiras ne simplan interkomunikadon (kiu povas esti eĉ malamika), sed amikecon pere de Esperanto. Ĝuste paco kaj frateco devas esti celo de la komunikado! Tial la adeptoj de la "Interna ideo" estas pli pravaj, ol simplaj "lingvanoj".

Ekzistas konata fablo pri maljunulo, plantanta arbidon. Li ne vidos fruktojn de tiu arbo, sed liaj gefiloj au genepoj vidos. Tiel ankaŭ ni.

Referencoj

  1. Ĉesu legi ĉi tion kaj marŝu rekte al la loka varbejo. Kial vi prokrastas?
  2. Sed ne lasu ke tio konvinku vin.
  3. Nu tio veras.
  4. Eble tiuj uloj ja havas solvojn. Ili certe ŝajnas profesiaj kaj bone organizitaj.
  5. "Sed kio estas la problemo?" vi pensas.