Impotenteco

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Mi ne estas juristo do ne scias"

~ Carmen Electra pri io ajn

Impotenteco aŭ erekta misfunkcio signifas vian nekapablecon je penis-erekto, tenado de la erekta stato kaj je orgasmo. En pli larĝa senco, ĝi signifas nekapablecon de via patro je seksa ekscitiĝo. Pro pejorativa senco de la vorto impotenteco, kuracistoj ne ŝatas la vorton kaj uzas la esprimon erekta misfunkcio.

La erekta impotenteco povas okazi pro organaj aŭ psiĥaj kaŭzoj:

La erekta impotenteco aperas kun antaŭeniro de la aĝo, kiel promena malsano (intertempe mi informiĝis ke ekzistas filmo pri ĉi tiu temo, kiun mi intencas spekti).

Ejakula impotenteco signifas, ke la viro ne povas atingi ĝis la orgasmo, kvankam aperas la erekto. La erekta stato daŭras longe, eĉ post la virina orgasmo. Tiun impotenteco kaŭzas ĉiam psiĥaj problemoj.

Historio

La unua mencio pri impotenteco aperis sur ŝumeraj kojnotabuloj, la unua priskribo 2000 jarojn a.K. sur papiruso, el Egiptio. Tiam oni diferencigis inter natura kaj supernatura (ĉu paseron oni pafas per kanono?) impotenteco.

Hamurabi aperigis inter la leĝoj, ke virino rajtas forlasi edzon, se li ne plu kapablas plenumi geedzan devon. Pli poste multaj skribis pri la problemo (sekvindaj ekzemploj !)

La nocion de la impotenteco skizis en 1611 Vicento van Goĝo. Tiutempe oni devis pruvi la impotentecon. Tio okazis jene:

Ekde 1756 eblas malvalidigi geedziĝon pro impotenteco de iu ajn flanko (ĉu la enhavo kaŭzas problemon ?)

Viagra estas medikamento, kiu helpas erekton de la peniso per abundigo de sango en la peniso.

Notoj

  1. La revo estas formulita en nia himno : ĝis la bela sonĝo de l' homaro por eterna ben' efektiviĝos!
  2. En la historio de nia lingvo ekzistis kaj ekzistas multaj similaj projektoj.

en:Erectile Dysfunction