Internacio

El Neciklopedio
(Alidirektita el Internaciisto)
Jump to navigation Jump to search

"Laŭ mi urduo estas parolanto de la urdua, same kiel italo estas parolanto de la itala. Vi pravas ke Esperanto estas escepto. Ĝia vera nomo estus 'internacia lingvo'."

~ Renato Corsetti pri lingvo de la internacio

"Ĉion rigardi tra sia persona vitro."

~ Zamenhof pri bonalingvismo

"Hodiaŭ estas la unua tago de la resto de via vivo"

~ Internaciisto

Internacio laŭ la bona lingvo estas parolanto de la internacia lingvo- ĉar italo estas parolanto de la itala lingvo kaj urduo estas parolanto de la urdua lingvo.

MARKSO, BAKUNIN KAJ LA UNUA INTERNACIO

La malsamaj opinioj reprezentitaj de Karlo Markso kaj Mihail Bakunin pri tio, kio devus esti kaj kiel organizi la naskiĝantan laboristan movadon ne nur signis la propran disvolviĝon de la Unua Internacio, de la Internacia Laborista Asocio (ILA), sed ankaŭ estis esprimo de la du grandaj tendencoj, kiuj poste signos la vojon de la laborismo.

Unu estas la tiel nomita politika kaj aŭtoritatema tendenco de la socialismo, unue marksisma, poste socialdemokrata de la 2-a Internacio, poste kaj fine, komunisma de la 3-a Internacio, subtenita de Sovetio kaj ties subulo, la Ruĝa Sindikata Internacio. La alia estas la kontraŭaŭtoritatema, kolektivisma unue, anarkikomunisma poste, revolucia sindikatisma pli malfrue, kaj fine anarkisindikatisma. La internacia organizo de ĉi tiu dua tendenco estis ILA. Kreita je 1864 kaj rekonstruita en Berlino fine de 1922.

La kontraŭstaro pasis al la historio centrita ĉirkaŭ la figuroj de du el la maksimumaj reprezentantoj de ambaŭ tendencoj, ĝis tia grado, ke oni atribuas al ĝi ĉefan rolon pri la dekadenco kaj neniigo de la unua ILA. Nuntempe ĝi estigas multnombrajn verkojn en kiuj la estimojn kaj la malestimojn oni disdonas laŭ egalaj partoj, depende de la aŭtoro. Sufiĉas ekrigardi interreton.

Himno de la Internacio

<poem> Leviĝu, en mizer' dronanta sklavar' malsata de la ter'! Raci' nin vokas indignanta al mort-batalo por liber'. Mondon malnovan ni detruos ĝis fundament' de l' tirani', kaj nian novan ni konstruos, ne nuloj ĉio estu ni!

Por finlukto socia ni grupiĝu en rond', kaj la internacio triumfu en tutmond'! Por finlukto socia ni grupiĝu en rond', kaj la internacio triumfu en tutmond'!

Ne la cezar', nek dia volo la savon portas de l' tiran' liberon donos al popolo nur ĝia propra forta man'. Por ke pereu la rabuloj kaj liberiĝu la spirit', varamegan feron la forĝuloj, ni forĝu mem sen intermit'.

Por finlukto socia ni grupiĝu en rond', kaj la internacio triumfu en tutmond'! Por finlukto socia ni grupiĝu en rond', kaj la internacio triumfu en tutmond'!

Nur ni, labor-armeaj eroj de l' urboj kaj de la kampar', posedas rajton pri la tero! Vi iru for, parazitar'! Kaj se per via bando puno alvenos en la flam-ribel', por ni ekbrilos hela suno, radiadante en ĉiel'.

Por finlukto socia ni grupiĝu en rond', kaj la internacio triumfu en tutmond'! Por finlukto socia ni grupiĝu en rond', kaj la internacio triumfu en tutmond'! </poem>

pt:Sport Club Internacional