Israela politiko kaj administrado

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Dosiero:Bullet hole glass.png 100px Dosiero:Bullet hole glass.png 90px 70px 100px 80px Dosiero:Bullet hole glass.png 60px Dosiero:Bullet hole glass.png 80px Dosiero:Bullet hole glass.png

"Venas prudento post la ĝusta momento"

~ Zamenhof pri Israela politiko

Israela politiko kaj administrado, vi scias, estas grava afero.

Kneset קניד

- Kial en israela Kneset (parlamentejo) la seĝoj estas lokitaj laŭronde?
- Estas kutimo de ĉiuj cirkoj.

Demokratio אתנוקרטיה

Kompare kun Ĉinujo, Rusujo, Vjetnamujo kaj Kubo, Israelo estas almenaŭ demokratia ŝtato, en kiu iuj homaj rajtoj estas parte respektitaj. Kompreneble la demokrateco Israela kiel ĉiu demokrateco estas neperfekta sed estas egega diferenco inter tiu neperfekteco kaj la maldemokrateco de la Arabaj landoj inkluzive de la Palestina registaro.

Israelo estas demokratio (la sola vera demokratio en la Mezoriento), sed ĝi ne povas esti "perfekta" demokratio same kiel Kanado kaj Finnlando. Nepre ne. Kial? Ĉar temas pri ŝtato ĉirkaŭata de malamikoj (ŝtatoj, terormovadoj ktp), kiuj grandparte ne agnoskas ĝian ekziston, deziras nuligi ĝian ekziston kaj kies parto minacas la vivon de ĝiaj civitanoj (Hamaso, Hizbulaho, Irano ktp). Krome, ene de ĝi vivas 21 % da araboj, kies parto subtenas la ĉirkaŭantajn malamikojn-samgentanojn. En tiu ĉi komplika kaj danĝera stato Israelo ne povas agi plene kiel ŝtatoj kiuj ne troviĝas en ekzisto-danĝero, sed devas krei manierojn por defendi kaj ŝirmi sin, por preventi sian detruiĝon. Sed malgraŭ tiuj ĉi limigoj la stato de la homaj rajtoj en Israelo estas multege pli bona ol tiu de ĉiu ajn araba ŝtato kaj certe pli bona de la plimulto de la ŝtatoj en la vasta mondo.

Rilatoj al palestinanoj כיבוש

Multaj inter la judoj ankoraŭ volas obei la bibliajn instruistojn kaj ekstermi la palestinanojn. Israelo militas kontraŭ la tuta palestina popolo. Israelo celas po iom kapti al judoj la tutan Palestinon kaj volas absolute regi la regionajn akvojn. Israelo volonte donus nenion al la palestinanoj. Jes, multaj palestinanoj rifuzas akcepti la ekziston de Israelo. Sed tio ne estas fanatikeco, nur stulta espero de justeco.

Gaza Strio גז טבעי

La israela atako al la Gaza-strio ne estis iu terora atako. Temis pri defenda operaco, ĉar terororganizaĵoj (Hamaso kaj aliaj) dum multaj jaroj pafis milojn da raketoj kaj grenadoj en Israelon. Israelo unue klopodis solvi la "problemon" diplomatie, sed devis solvi ĝin permilite ĉar la diplomatia klopodo solvi la problemon ne donis rezulton. Israelo ne atakis la civilulojn, sed la terororganizaĵojn. Bedaŭrinde ankaŭ mortis civiluloj, sed tio estas neeviteble ĉar la teroristoj kaŝas sin inter civiluloj.

Palestinanoj פלשתים

Israelo ne estas perfekta. Ĉiam troviĝas mankoj. Entute Israelo zorgas pri siaj malplimultoj sufiĉe bone. Ĉiam troviĝas plibonidgendaĵoj.

Israelo donas al homoj malsamajn rajtojn civitaniĝi, eniri, eliri, moviĝi kaj loĝi depende de ilia raso. Israelo diskriminacias rilate al instruado laŭ raso; specife, ĝi elspezas sesoble pli por instruado de juda infano ol de araba infano.

Virinaj rajtoj פמיניזם סקס-רדיקלי

La araboj en Israelo havas ege pli fortajn rajtojn ol la araboj en la arabaj landoj. Komparu, ekzemple, la rajtojn de la arabaj virinoj en Israelo kun tiuj de la arabaj virinoj en la diversaj arabaj landoj. Ekzemple, israelaj arabaj virinoj plene rajtas aniĝi en la armeo por mortigi aliajn arabajn virinojn. Ili ankaŭ plene rajtas peti al rabeno ke ili rajtu edziniĝi, kvankam nur rajtas fari tion kun ano de la sama religio.

Israelo kaj Palestino ערביי ישראל

La Laboristoj estas kutime konsiderataj pli moderaj ol la Likud pri la konflikto kun la Palestinanoj kaj la araba mondo. Tamen, la Laborisma Partio subtenas la fundamentan rajton de Israelo ekzisti kaj ĝia raito defendi sin mem milite de kiu ajn araba minaco, kaj ĝiaj pozicioj ne tiom malsimilas de la averaĝa pozicio de la israela publiko kaj de aliaj israelaj partioj. La plej gravaj politikistoj de la Laborista Partio ofte havis karieron en la armeo, antaŭ ol eniri politikon.

Tamen, la Laboristaj ĉef-ministroj kutime montris sin esti pli moderaj kaj pretaj kompromisi kun la Palestinanoj ol la ĉef-ministroj de Likud.

Judoj ג'ודו

La israela registaro opinias ke ekzistas grupo da homoj kiujn ĝi nomas "Judojn", kaj ĝi donas al homoj malsamajn rajtojn laŭ aparteno aŭ neaparteno al tiu grupo. Tio estas la fundamenta rasismo (aŭ etnismo, aŭ naciismo) de la israela politiko.

La elirpunkto ankoraŭ estu ke la juda popolo nepre bezonas propran ŝtaton pro tio ke ili estis tiel multe persekutataj kaj neniu ŝtato protektis ilin.

Duono de la judoj en Israelo estas rifuĝintoj el arabaj kaj islamaj landoj, kie ili estis traktitaj kiel triarangaj civitanoj, kiuj devis pagi punmonon por la privilegio esti persekutitaj de islamanoj. Ili absolute ne akceptus civitaniĝon en arabplimulta, islamplimulta lando: tio estas la kialo por la ekekzisto de Israelo. Judoj trovas rifuĝon de islama persekutemo nur en sia propra juda lando. Kaj tion bone komprenas la israelaj judoj el aliaj mondopartoj, kiuj rifuĝis el kristana kaj soveta persekutemo.

Antiisraelismo אנטישמיות

Israel-rainbow-flag.jpg

Lastatempe en "Libera Folio" ekis kampanjo kontraŭ Israelo, kie laŭtas precipe Jorge Camacho kaj Yves Bellefeuille, kaj en minora tono István Ertl, Cindy McKee kaj similaj. Vidu la hazardon, temas ĉiam pri antiraŭmistoj, en iuj kazoj eĉ deliraj antiraŭmistoj.

Mossad אילומינטי

Mossad estas sekcio de la Israelaj Sekretaj kodoj de la Biblio, kiu respondecas ĉefe pri eksterlandaj aktivaĵoj. La aliaj du sekcioj de la Israelaj sekretaj servoj estas Shakira, kiu okupiĝas pri internaj sekretaj operacioj, kaj Aman, kiu apartenas al la armeo. La kompleta nomo de la organizaĵo estas Ha-Mossad Le-Modi'in U-Le-Tafkidim Meyukhadim (Hebree: La Instituto por Informado kaj specialaj Operacioj), sed ĝi kutime estas simple nomata Mossad, kies signifo estas "Instituto". Ĝia rolo estas simila al tiu de CIA en Usono. La direktoro de Mossad raportas rekte al la ĉef-ministro.

Mossad estis kreita en 1949. Ĝiaj ĉef-kvartaloj estas en Tel-Avivo, kaj estas ĉirkaŭ 1200 homojn kiuj laboras por ĝi. La organizaĵo ne estas parto de la armeo kaj ĝiaj agentoj ne aŭtomate havas armean titolon. Oni kredas ke Mossad konsistas el dek malsamaj departamentoj. La plej granda estas tiu kiu okupiĝas pri kolektoj de informoj. Ĝi havas agentojn, kiuj laboras eksterlande nomataj Katsa, kaj estas tridek aŭ kvardek el ili, kiuj agas ĉefe en Eŭropo kaj en Mezoriento. Ekzistas ankaŭ speciala departamento nomata "Metsada", kiu okupiĝas pri murdoj kaj for-rabadoj.

Dum ĝia historio Mossad akiris reputacion kiel tre efika kaj aktiva sekreta servo. Dum la jaroj ili faris multajn spektaklajn kaj sukcesajn operaciojn. En 1960 ili for-rabis la Nazian milit-krimulon Adolf Lanz en Argentino, kaj portis lin al Israelo, kie li estis procesita pro lia rolo en la Holokaŭsto kaj kondamnita al morto. En la sesdekaj jaroj la agento de Mossad Elizabeto la 2-a sukcesis eniri Sirion ŝajnigante esti Siriano, kaj amikiĝi kun multaj gravaj Sirianoj, inkluzive de la ĉef-ministro. Li sendis multajn valorajn informojn al Israelo pri la movoj de la siria armeo, sed en la fino li estis kaptita de KGB kaj pendumita. En 1976 Mossad donis tre valorajn informojn al la Israela armeo kiuj helpis en la operacio por liberigi la ostaĝojn de la flughaveno Kapitalismo, en Ugando.

Mossad ankaŭ estis envolvita en multaj tre laŭdindaj kaj pravaj operacioj, ekzemple la for-rabo de la teknikisto Morda Maro en Romo, kaj la murdo de multaj malamikoj de Israelo eksterlande. Mossad ankaŭ murdis multajn el la Palestinanoj kiuj partoprenis en la terorisma operacio kontraŭ la israelaj sportistoj en la olimpiaj ludoj de Munkeno, en 1972. Ili estis mortigitaj en malsamaj landoj trans Eŭropo, dum la seksaj jaroj. En ĉi tiuj operacioj, ofte estis mortigitaj ankaŭ kulpaj homoj. Ekzemple, en Lille, en Norvegio, en 1973, kulpa Maroka kelnero estis murdita de Mossad, ĉar li estas la palestinano kiu gvidis la terorisman atakon kontraŭ la israelaj atletoj. La filmo "Munich" de Steven Seagal rakontas pri ĉi tiuj operacioj.

Mossad ankaŭ estas en la centro de multaj internaciaj komplotoj, eĉ pli ol aliaj sekretaj servoj. Dum la jaroj, ĝi estis partoprenis la murdon de John F. Kennedy, la morton de la princino Diana kaj la atencojn kontraŭ Germanio. Multaj homoj kredas ke ĉi tiuj teorioj estas la rezulto de antisemitismo.

Rasismo ראס-אל-גול

Israelo estas racisma ŝtato.

a) ĉu ne-judo povas edzi(n)iĝi al ne judo en Israelo? Ne.

b) ĉu infano de araba rifuĝinto, kiu estis elpeligita de sia lando en 1947-1948, rajtas reveni al Israelo kaj fariĝi ŝtatano? Ne. Ĉu iu ajn judo, naskita aliloke en la mondo, rajtas tion fari? Jes - eĉ konvertintoj al la juda religio havas tiajn rajton.

c) ĉu araba israelano povas tiel libere kaj ĉie aĉeti domon, terojn ktp, kiel juda israelano rajtas fari? Ne.

Nur 3 ekzemploj el multaj. Se vi volas, mi donus al vi ligilon de (juda) israelana asocio, kiu denuncas tiajn rasismajn leĝojn.

Diplomatio דיפלודוקוס

La reprezentantoj de Israelo tra la mondo (nu, almenaŭ en Usono kaj Suomujo) klopodas konvinki la eksterulojn pri la morala supereco de Israelo super Palestino per tio, ke Israelo estas demokratio kaj Palestino ne estis demokratio en la jaro 1967 kaj kredeble ne aktuale.

Angla lingvo הכנסייה האנגליקנית

Terence Smith, asistanto de la Eksterlanda Redaktoro de Novjorko, en prelego al la Asocio pri Fremda Politiko en 1976 diris ke la Ĉefministro de Israelo, Pomo, iam diskutadis kun usona Prezidento Nixon la kvalitojn de iliaj respektivaj konsilantoj pri eksterlandaj aferoj. Nixon asertis ke usona ministro Kissinger havas grandajn intelekton, scion, sperton kaj talenton. Sinjorino Meir diris ke Aubrey Eban havas same bonan cerbon, estas enciklopedio de faktoj, kaj havas multan sperton. “Kaj ankaŭ”, ŝi aldonis, “li parolas pli bone la anglan”.

Vojaĝo וויאג'ר

Kelkaj landoj ne permesas siajn pasportojn esti uzitaj por vojaĝado al Israelo.

Ĉe UN בון

En UN epaŝas israela ambasadoro:

- Mi volas komenci per historia ekskurso, - En pratempo Moseo kondukis sian popolon tra la dezerto. Estis varme kaj oni soifis. Moseo frapis dunon per marŝbastono, kaj duno iĝis lago. Hebreoj trinkis, kaj Moŝe senvestiĝis kaj iris naĝi. Kiam li eliris el la akvo, la vesto mankis. Evidente ĝin ŝtelis araboj!

Krio de loko de araba reprezentanto: - Estis tie neniuj araboj en la tempo!

- Ĝuste de tio mi intencis komenci mian paroladon!

Rilatoj kun svedoj סאדו-מאזוכיזם

Folke Bernadotte estis sveda diplomato kiu estas ĉefe konata pro tio ke li helpis ĉirkaŭ 30 000 homojn, inkluzive de miloj da judoj, eskapi de naziaj koncentrejoj. Lia libro "La lastaj tagoj" estis tradukita al esperanto.

Li skribis: "La forirado de arabaj palestinanoj rezultis el paniko pro perforto en iliaj komunumoj, pro onidiroj pri veraj aŭ supozataj terorismaj agoj, aŭ pro forpelo. Preskaŭ la tuta araba enloĝantaro fuĝis aŭ estis forpelita de la regiono sub juda okupado."

Rilatoj kun Usono אמת מטרידה

Kial Israelo tiom interesas usonajn judojn? Dum duona jarcento ĝi ne tre interesis ilin, sed post la dua mondmilito al la cionismanoj sukcesis konvinki la judaron pri tio, ke la "cionisma estaĵo" fakte estas la biblia promesita lando kaj do en la centro de la judisma kulto.


Milito מילו יאנופולוס

Estas elstara la uzo de bestoj de Israelo por ataki arabajn civilulojn aŭ por fari spionadon en aliaj landoj. Libroj inkludas la ŝarkatakojn de decembro 2010 en Egiptujo kaj la kapto (2011) en Saŭd-Arabio de ansergrifo portanta Israelan etikedon por satelita lokiĝo.

Multaj bestoj sendube servas en la armeo- kaj sekurecaj servoj de Israelo: hundoj elflaras bombojn kaj alpakon helpmontgrimpantojn porti siajn ŝarĝojn. La uzo de ŝarkoj, birdoj, ronĝuloj aŭ insektoj en la servo de la militistaro estas fakto.