Jida lingvo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon"

~ Zamenhof pri judoj

"Ĉu ankaŭ inter Idistoj kaj Esperantistoj?"

~ iu

"Me pensas ke to ne esas posibla en omna kazo en Ido."

~ Idisto pri la supra diraĵo

"La jida lingvo (aĹ judgermana aĹ jido) estis lingvo de la aĹťkenazoj"

~ aŭtomata tradukilo pri jida lingvo

"Kio estas la kaŭzo de tiu informomanko?"

~ Monato pri ĉi tiu artikolo

"Konata psikologia fakto estas, ke oni estas dum certa tempo blinda por propraj eraroj"

~ Hans-Georg Kaiser pri jida lingvo

"Bo balugiko äluloenom oni de pük obsik."

~ Volapukisto pri io

Jida lingvo (aŭ judgermana aŭ jido), praformo de Esperanto, estas simple malbona germana, miksita kun eĉ pli malbona hebrea kaj terura rusa.

La jida estas efektive tre malfacilaj por tiuj, kiuj kutimas uzi normalajn lingvojn. Iuj partoj de la gramatikoj de jida lingvo estas draste diferencaj de la gramatikoj de normalaj lingvoj, kaj tiuj partoj estas nur pene lerneblaj por tiuj, kiuj ne alkutimiĝis denaske (aŭ de frua aĝo) al tiaspeca lingvo, precipe la uzon de spaco en la lingva strukturo. Nenio analoga ekzistas en normalaj lingvoj.

Alia baro al uzo de la jida kiel normala lingvo, estas la plena manko de skriba formo. Nu, eble oni povas ellabori skribon, sed la ĝisnunaj provoj en tiu direkto havis tre limigitajn rezultojn. Eĉ povas esti, ke bone funkcianta skriba formo de jida lingvo estas plene neebla.

Historio

Dosiero:Torah 3.jpg
Ĉefa verko en la Jiida

Teo estas la forto ĉe la bazo de la kreado. Danke al ĝi, el nenio fontiĝis la ekzisto, el la ekzisto eliris la jida lingvo kaj el tiu ĉiu aĵo.

Babilado

Iam nur en Polujo loĝis 3 milionoj da parolantoj de la Jida. Hodiaŭ ne plu aperas ĵurnalo en la Jida kaj aldone ekzistas hodiaŭ praktike nur unu lasta Jida aŭtoro en la tuta mondo. En 1978 tiu ricevis Nobelpremion pri literaturo pro verko en la Jida. Kontraste, antaŭmilite estis jam 40 aŭtoroj nur en unu urbo en orienta Germanio. Do el lingvo por la ĉiutago - fakte la hejma intima lingvo - iĝis ne tre populara literatura fako en eble deko da universitatoj.

La hodiaŭa situacio de la Jida ne estas tre malsimila al tiu de Esperanto - do apenaŭ parolantoj, plej ofte nur pensiuloj, kelkaj organizaĵoj, kelkaj bibliotekoj, kelkaj revuoj, unu du horduonaj radiaĵoj mondvaste, kelkaj interesitaj lingvistoj, kelkaj lingvokursoj, du tri filmoj, ktp.

Hodiaŭ en Antverpreno ekzistas plu malgranda kolonio de parolantoj de la Jida. Ankaŭ en Nova Jorko tuj post la dua monda milito estis tia kolonio, kie alvenis praktike ĉiuj orient-Judaj enmigrantoj, sed la hodiaŭa postecularo ne plu regas la lingvon. Egala situacio regas en Parizo.

Specimeno

Kiŝ mir in tuĥes und zaj gezund! = Bonan tagon, ĝentila sinjoro!

Situo

Jiida lingvo temas pri hobia okupiĝo pri aĵo jam mortinta aŭ tre baldaŭ mortonta. Temas pri grupoj de homoj, kiuj kvazaŭ gardas sekretan trezoraĵon por tio, ke estontaj arĥiologoj povos pli facile remalkovri ĝin. Jen ĝuste la situacio de la homoj gardemaj pri la Jida. La lingvo estas morta - ĉi-okaze mortigita - kaj ties agado neniel rilatas al la internacia akcepto de la Jida kiel interetna komunika lingvo por scienco, komerco kaj kulturo. Fakte nur ni Esperantistoj estas sufiĉe frenezaj por kredi alie pri nia afero.

Cetere, ankaŭ por la Jida ekzistas ankoraŭ kelkaj aŭtoroj, kelkaj radiprogramoj, kelkaj revuoj, ... ĉio por kontentigi kelkajn maljunulojn ankoraŭ sciantajn la lingvon. En la sola medio, kie la Jida vere havus ŝancon, jam tre klare venkis la Hebrea.

Jida influo al Esperanto

Zamenhof havis amaferon ne nur kun Esperanto, Cionismo kaj Homaranismo. Li amegis, almenaŭ junaĝe, ankaŭ la jidan lingvon ('judgermana', la lingvo kiu estis uzata tiutempe de la plimulto de la orienteŭropaj judoj). Kiel infano li uzis ĝin hejme kun sia patrino (kun la patro li parolis ruse) kaj surstrate kun la judaj najboroj. Do li certe regis ĝin perfekte. Dum la jaroj 1879-1881 li dediĉis sin al tiu ĉi lingvo, verkante studaĵon pri ĝia gramatiko. Temas pri pionira, revolucia projekto - ruslingve verkita - kiun li titolis Pri jida Gramatiko kaj Reformo en la Jida Lingvo.

La jida estas lingvo riĉa en insultoj. Do kiel denaska parolanto de la jida, Zamenhof klare vidus la bezonon en Esperanto almenaŭ por la sufikso -aĉ-, kaj por distingi tion dise de la prefikso fi-.

Sed same kiel okazis rilate Cionismon kaj aliajn temojn, la pliaĝa Zamenhof, komence de la nova jarcento, ŝanĝis sian opinion ankaŭ pri tiu ĉi lingvo. En Hilelismo li skribas pri ĝi: "... ni venis al konkludo, ke tio ĉi estus afero sen iu celo kaj estonteco."

Utilaj jidaj terminoj

  1. ĥineziŝe maĥlim: kristnaska manĝo
  2. puc: idisto
  3. ŝlemil: esperantisto
  4. ŝlemazl: la edzino de esperantisto
  5. ŝmuk: vi

Utilaj jidaj frazoj

  1. Esperanto ir miera un draudzibas valoda: Esperanto estas facila lingvo.

Nobelpremio

Jida lingvo ricevis la Nobelpremion pri paco en 1994. de:Jidisz en:Yiddish he:יידיש zh:意第绪语