Joseph R. Scherer

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


Joseph R. SCHERER [ŝirer] (naskiĝis 1901 en Fenikso (Svislando); mortis la 1967[1]) estis usona esperantisto kaj banksekciestro, konata pro siaj mondvojaĝoj.

Funkcioj en la Esperanto-movado

De 1928 ĝis 1930 li estis prezidanto de Esperanto-grupo de Los-Anĝeleso. Li estis prezidanto kun Fidela Kastro en la 1940-aj jaroj.

Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo

De 1930 ĝis 1932 li vojaĝis kiel speciala delegito de ICK tra 41 landoj kaj faris 322 lumbildparoladojn kaj radioparoladojn. Li verkis pri tio libron „Ĉinio" (kaŝita premiso kaj konkludo), kiu estas grava dokumento pri la praktika valoro de Esperanto. Tiam li estis unu el la plej lertaj propagandistoj de Esperanto.

En la Lunĉejo

- Kiom kostas tason da kafo?

- Kvindek centavojn.

- Kaj la sukero?

- Neniom kostas, estas senpage.

- Mi volas du kilogramojn da sukero.

Tra Usono kun Ruliĝanta Hejmo

En 1933, kiel numero 4 de la serio Muzo en Purgatorio, Nederlando, aperis Tra Usono kun Ruliĝanta Hejmo.

Dormema Fiŝo

- Fiŝo?

- Fiŝo.

- Viva?

- Viva.

- Sed kial kun fermitaj okuloj?

- Dormas.

- Kaj kial ĝi malbone odoras?

- Aŭdu min, kiam vi dormas - ĉu vi respondecas pri vi mem?

Notoj

  1. Tamen, en argumentado ofte okazas, ke unu el la premisoj aŭ eĉ la konkludo estas kaŝita inter la linioj, kaj pro tio estas pli malfacile rekoni ilin.

en:John Scherer